Dunhuang estas la okcidenta pordo de la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero sur la Silka Vojo. Startante el la urbo Xi'an, la antikva Silka Vojo sin etendis al Dunhuang tra la Koridora Regiono kaj tie dividiĝis en du branĉojn sudan kaj nordan. La norda branĉo eliris el la pasejo Yumenguan kaj sterniĝis okcidenten laŭ la suda piedo de la montaro Tianshan, kaj la suda branĉo, trairante la pasejon Yangguan kondukis okcidenten laŭ la norda piedo de la montaro Kunlun. La du branĉoj de la Silka Vojo re-kuniĝis en la urbo Kashi, transpasante dezerton kaj Gobion.
La regiono okcidente de Dunhuang estis nomata Xiyu, kie ekzistis malgrandaj regnoj dependaj de la centra registaro kaj ankaŭ iuj mezaziaj kaj eŭropaj landoj. La komercaj karavanoj irantaj al Xiyu ( t.e. la okcidenta regiono) ĉiuj bezonis ripozi ĉi tie, sin preparante por transiri la vastan dezerton Taklimakan. Ankaŭ komercistoj el Xiyu devis fari preparadon ĉi tie por eniri en la centran regionon de Ĉinio. Pro tio, Dunhuang tiam estis nemankigebla loko sur la antikva Silka Vojo.
Karaj amikoj, antaŭ nelonge ni intervjuis s-ron Joel Bellasen, ĝeneralan inspektoron de la ĉin-lingva fako de la Franca Eduka Ministerio. Respektive en 1993 kaj 1998 li dufoje vojaĝis laŭ la Silka Vojo. Pri sia impreso li diris: Dunhuang estas la unika en la mondo.
Dunhuang totale areas je 31.2 mil kvadrataj kilometroj, kun cent mil loĝantoj, la oaza areo superis 41%, kaj apartenas al kontinenta sekeca klimato. Ĝi taŭgas al turisma vojaĝo en la kvar sezonoj. Printempe, brilas freŝaj floroj akompanate de abundaj verdaĵoj; somere, ĉiam serenas la vetero kun la blua ĉielo kaj blankaj nuboj; aŭtune, ĉie ŝvebas alloga odoro de maturaj fruktoj, kaj vintre, la neĝaj pejzaĝoj de dezerto estas kuriozaj kaj mirindaj. Tiom pli, en Dunhuang troviĝas la ŝtonkavernaro Mogao konata kiel “monda arta trezorejo”, ŝtatnivelaj famaj vidindaĵoj -- la Bruanta Sablomonto kaj la Lunarka Fonto, ruinoj de la famaj pasejoj Yangguan kaj Yumenguan, alarm-turaj ruinoj de la Granda Muro el la dinastio Han, muzeo kaj aliaj famaj vizitindejoj. Ĉio ĉi faras Dunhuang varmpunkta urbo de la turisma vojaĝo laŭ la Silka Vojo. Kvankam ne grandas la urbo Dunhuang, tamen tre ordas la urba projekto. Establiĝis multaj turismaj hoteloj, restoracioj, magazenoj kaj amuzejoj, ĉie videblas turismaj libroj, metiartaĵoj kaj loke karakterizaj manĝetoj, kun kompletaj turismaj servoj.
Karaj aŭskultantoj, en la lasta semajno ni konigis al vi la Bruantan Sablomonton, kaj nun bonvolu konatiĝi kun la Lunarka Fonto.
Ni jam menciis, ke en 1998 nia radiostacio organizis surkamelan vojaĝon de japanaj aŭskultantoj laŭ la Silka Vojo. Hodiaŭ ni petas s-ron Xu Jizhou, unu el la akompanantoj, konigi al vi pri tiu mirinda fonto. Li diris:
La Lunarka Fonto kviete ripozas en la sino de la Bruanta Sablomonto. Kiam brilas sur la ĉielo la lunarko, en la fonto ĉiam speguliĝas ĝia bela bildo. La fiŝoj kaj herboj en la fonto estas oficinale uzataj, kaj pro tio ĝi portas la alian nomon -- Farmacia Fonto. Plej mirindas, ke la Lunarka Fonto, kvankam ĉirkaŭata de flusablo, estas neniam englutita de ĝi. Historia materialo konigas, ke en Dunhuang kvankam ofte ventis kaj la sablomonto moviĝis, tamen la sablo neniam atakis la fonton. Kaj plie, en la dezerto, kie la vaporokvanto estas 60-oble pli granda ol la pluvokvanto, la fonto neniam sekiĝas. Kiam ekleviĝis sablo-vento de la montvalo al la montsupro, mirinde estas, ke sableroj ne falas en la fonton. Tio vere estas aparte emocia bildo.
Krom mirigaj naturaj pejzaĝoj, en Dunhuang troviĝas ankaŭ interesa vespera foiro, kiu lokiĝas sur sidejo de la antikva bazaro. La foiro servas kiel fenestro por koni Dunhuang.
Por ree prezenti la antaŭan imponecon, Dunhuang-anoj konstruis tie elegantan arkadon imite al tiu de la dinastio Tang. Ambaŭflanke de ĝi staras po unu grandioza ceramikaĵa fresko kun la titoloj “Komercado en Tang-dinastio” kaj “Sur la Silka Vojo”. Sub fluoreskaj lampoj brilas diversaj komercaĵoj: Kristalaj okulvitroj de Dunhuang, jadaj kapkusenoj de Xinjiang, arĝentaj pokaloj de Interna Mongolio, lakto-kruĉoj de Tibeto, kolĉenoj de Birmo, tali-tranĉiloj de Nepalo kaj juvelujoj de Hindio.
|