La kanto “Maturiĝis venberoj de Turufan” estas tre populara en nia lando kaj eble ankaŭ ne fremdas al viaj oreloj, ĉu ne?
Sed ne nur pro tiu kanto, Turufan altiras al si sennombrajn turistojn en- kaj ekster-landajn.
Krom dolĉaj kaj bongustaj vinberoj kaj aliaj fruktoj de Turufan, ankaŭ tieaj antikva Silka Vojo, ŝtonkavernaj kasteloj, longhistoria kulturo, groteskaj naturaj pejzaĝoj kaj naciminoritataj moroj estas tre alloge ĉarmaj. La ruinoj de la urboj Jiaohe kaj Gaochang, malgraŭ dumil-jara provado de ventoj kaj pluvoj, ankoraŭ staras majeste, la freskoj de mil-budha kavernaro de Bozikelike kaj Tuyugou, suferinte de multfoja rabado, ankoraŭ konservas sian brilecon, en la neniam sekiĝantaj putoj Kan'er la klara fontakvo senĉese fluadas sub la kalva tero, la dezertaj botanikaj ĝardenoj, kiuj konkeris flusablon, la miljare nedegela neĝo sur la zenito de la montaro Tianshan, la roka salo kristale brilanta sur la sala monto, la monde dua plej malalta loko – la lago Ai'ding, la Flamanta Monto vivece priskribita en la mitrakonto “Pilgrimado al Okcidento”, la majstreca arkitekturaĵo pagodo Sugong kaj la rokaj pentraĵoj verkitaj de tiuj, kies nomon neniu scias… Jen estas la hodiaŭa Turufan. Ĉu ŝia vivoplena vastega oazo, aŭ Gobio kun aparta nordokcidenta dezerteca ĉarmo, ambaŭ vokas turistojn per siaj propraj fervoro kaj mistero.
La nomo de Turufan devenis de turkestana lingvo, signifante riĉan kaj prosperan lokon. Historie ege prosperinta silkraŭpa bredado iam estis la civilizacia marko de tiu ĉi grava loko sur la antikva Silka Vojo. Kaj nun en la baseno de Turufan ankoraŭ vidiĝas peco kaj peco da morusujaj ĝardenoj, kaj ĉie videblas maljunaj morusujoj, kiuj ŝajne povas rakonti antikvajn okazintaĵojn al preterpasantoj.
|