• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:53:12    
Vojaĝo al Hami de Xinjiang.

cri

415 kilometrojn okcidente de Dunhuang situas la urbo Hami, historie nomata Yiwu. Sur la vojo al Hami videblas tre aprecindaj pejzaĝoj, kiaj Gobio, dezerto, oazo, bieno, monto, ravino ktp.

En Hami, la Norda Vojo de la antikva Silka Vojo dividiĝis en du branĉoj kaj poste re-unuiĝis en Beiting. Krome ankaŭ la Meza Vojo unue preterpasis Hami kaj poste etendiĝis okcidenten laŭ la suda piedo de la montaro Tianshan. Tiun ĉi linion prenis siatempe la fama bonzo Xuanzang el la dinastio Tang dum sia pilgrimado al Hindio por peti budaisman sutron. Ĝuste pro tio, Hami superregis du gravajn vojojn sude kaj norde de la montaro Tianshan kaj fariĝis strategia loko, kaj ĉi tie okazis multaj militoj inter la dinastio Han kaj hunoj.

En Hami videblas multaj antikvaj fortresoj kaj ruinoj. Nun ni prezentu pri du maŭzoleoj de reĝoj de Hami.

La unua estas la maŭzoleo de reĝo la 7-a de Hami, konstruita laŭ la delikata araba arkitektura stilo, ronda supre kaj kvadrata sube, alta je 15,56 metroj kaj areanta je 1 500 kvadrataj metroj. En la maŭzoleo, krom la reĝo, ripozas ankaŭ lia edzino kaj 40 parencaj nobeloj.

Okcidentflanke de la maŭzoleo troviĝas granda moskeo entenebla je pli ol 3 mil preĝantoj.

La alia maŭzoleo apartenis al princo la 10-a de Hami. Ĝi estas grandskala princa tombo konstruata dum 20 jaroj. Ĝia nuna ensemblo konsistas el du lignostrukturaj tomĉambroj kaj unu brikostruktura tombĉambro kaj ankaŭ vasta kultejo.

Alia menciinda antikva restaĵo estas antikva tombaro situanta en la vilaĝo Wubao interne de Gobio. Antaŭ kelkaj jaroj, oni trovis en la vilaĝo la tombaron de primitiva klana komunumo de antaŭ 3 mil jaroj. La antikva tombaro areas je 5 mil kvadrataj metroj. El la elterigita tereno kun 300 kvadrataj metroj, oni trovis 29 tombojn, kaj elterigis kelkajn sekigitajn kadavrojn. Inter ili iu virina estas tiel bone konservata, ke ŝia porohareto klare distingeblas. Kun graseta karno, ora hararo kaj delikataj ungoj ŝi vere estas mirindaĵo. Laŭ ekspertizado, ŝi vivis antaŭ la tempo proksimume de 2 900 ĝis 3 000 jaroj.