• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:54:17    
Famecoj de Xinjiang

cri

Xinjiang situas en la meza sektoro de la antikva Silka Vojo longa je pli ol 7 mil kilometroj. Pro sia grava situo, Xinjiang estas unu el la plej legendecaj regionoj sur tiu mirinda vojo, kaj ankaŭ fokuso de la civilizacioj orienta kaj okcidenta.

En Ĉinio, Xinjiang estas konata pro multaj famecoj, jen ni citu al vi:

1. Xinjiang estas la plej grand-area regiono de Ĉinio.

2. En Xinjiang la landlima linio inter Ĉinio kaj la najbraj landoj estas la plej longa ol en aliaj landlimaj provincoj kaj regionoj.

3. En Xinjiang troviĝas la plej multaj kontinentaj havenoj malfermitaj de nia lando – sume 15.

4. La nombro de ekstere malfermitaj montpintoj estas la plej multa – sume 11.

5. La aviada linio estas la plej longa kaj tie funkcias plej multe da aviad-stacioj.

6. Ulumuq, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, estas la plej granda kontinenta urbo kaj plej fora de maro.

7. Turufan de Xinjiang estas la plej varma ĉina urbo en somero.

8. La lago Aiding en Turufan-baseno de Xinjiang malaltas je 154 metroj sub la marnivelo, estas la plej malalta loko de la ĉina kontinento kaj la dua plej malalta loko en la mondo.

9. La baseno Talimu de Xinjiang estas la plej granda kontinenta baseno de Ĉinio.

10. La rivero Talimu estas la plej longa kontinenta rivero de nia lando.

11. La dezerto Taklimakan en Xinjiang estas la plej vasta dezerto de nia lando.

12. La lago Bositeng estas la plej granda kontinenta dolĉakva lago de Ĉinio.

13. Puto Kan'er de Xinjiang estas la plej longa subtera irigacia sistemo kun la longeco de 5 mil kilometroj.

14. La Natura Parko Bayinbuluke de Xinjiang estas la unika protektejo de cignoj en Ĉinio.

15. La Natura Parko de la Monto A'erjin estas la plej granda natura parko de nia lando.

16. La dezerta ŝoseo inter Luntai kaj Minfeng de Xinjiang estas la plej longa dezerta ŝoseo en la mondo.