• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:55:40    
Daŭra prezentado pri Turufan, konata kiel brila perlo de la montaro Tianshan

cri

Turufan kiel baseno fakte ne grandas, kaj areas nur je 50 147 kvadrataj kilometroj. La plej malalta loko de la baseno – la surfaco de la lago Aiding estas 156 metrojn sub la marnivelo, tuj post la Morta Maro de Jordanio ( 392 metrojn sub la marnivelo ) -- la plej malalta loko de la mondo. Ĝuste tia malalteco nutris la aparte karakterizajn naturajn kaj kulturajn pejzaĝojn de la baseno.

Intervjuate de nia raportisto, s-ro Eitan Plasse diris:

“Turufan estas tre interesa, tie troviĝas oazo, montoj, riveroj, lagoj, ravinoj kaj aliaj vidindaj naturaj pejzaĝoj.”

La plej alta temperaturo en la tempo de junio ĝis aŭgusto ĉiujare superas 30 gradojn Celsiuse, kaj eĉ atingas 82,3 gradojn Celsiuse sur la nuda tero bakite de la arda suno. Intervjuate, s-ro Eitan Plasse el Usono diris:

“Turufan ege varmas en somero. Foje mi spertis la tagan temperaturon je 46 gradoj Celsiuse. Preskaŭ ne elteneble sen klimatizilo.”

Sed sciu, karaj amikoj, malgraŭ la arda varmeco tage, la vespera temperaturo de Turufan tamen ne tiel altas kiel en iuj internaj lokoj, kiaj Chongqing, Wuhan kaj Nankino. Pro tio, oni povas bone ripozi nokte en la baseno Turufan.

Nun ni prezentu al vi tiean faman puton Kan'er. Pri la origino de la puto estas trispecaj konkludoj: 1. Ĝi originis el centraĉiniaj kanaloj de la dinastio Han antaŭ 2 mil jaroj. 2. Ĝi estis kreita en okcident-azia Persio antaŭ 2 500 jaroj kaj poste enkondukiĝis en la basenon Turufan. 3. Lokaj diversnaciecanoj inventis tian puton laŭ la lokaj geografiaj kondiĉoj. Intervjuate, s-ro Eitan Plasse diris:

“En la antikveco, saĝaj kaj kapablaj, ili jam kreis tian mirigan irigacian sistemon, vere admirinde!”

La puto Kan'er kune kun la Granda Muro kaj Granda Kanalo inter Pekino kaj Hangzhou estis tri grandaj inĝenieriaĵoj de la antikva Ĉinio, kaj originale nomata Puta Kanalo. Tia puto ĉefe lokiĝas en la baseno Turufan, Hami, Helei kaj aliaj regionoj, precipe en Turufan plejmulte.

Kan'er signifas putan groton, kaj estas eksterordinara irigacia sistemo konsistanta el subtera kaj surtera kanaloj, ŝakto kaj digo. Ĝia akvo venas el la degelinta neĝo sur la monto Bogeda kaj la monto Kala'wucheng. La puto ĉiam tenas stabilan akvokvanton malgraŭ varmego kaj ventego, garantiante la naturan irigaciadon. La nombro de la putoj Kan'er atingis proksimume mil, kaj ilia totala longo unuoble pli grandas ol tiu de la Granda Muro. Tiu ĉi subtera Granda Muro estas fonto de la vivoplenaj verdaĵoj de Turufan.