• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:56:53    
La antikva urbo Jiaohe en la baseno Turufan, konata kiel brila perlo de la montaro Tianshan de Xinjiang.

cri

10 kilometrojn okcidente de la urbo Turufan troviĝas la antikva urbo Jiaohe. Origine ĝi nomiĝis Klifa Urbo, ĉar ĝi situis sur loko inter du riveroj, ĉirkaŭate de krutaĵoj kaj klifoj. En la komenco de la 6-a jarcento, ĝi estis unu el la distriktoj de la regno Gaochang, kiun ni konigis al vi lastsemajne. En la dinastio Tang, ĝia plej alta militafera administracio instalita en la okcidenta parto troviĝis en la urbo Jiaohe. La urbo aspektis oblonga kaj ne havis urbomurojn, pro ĉirkaŭaj krutaĵoj kaj klifoj, kiuj servis kiel naturaj muroj por la urbo. Nun en la urbo videblas multaj ruinoj de originalaj konstruaĵoj bone konservataj, kiuj estas raraj specimenoj de la antikvaj urboj de nia lando.

Malsupren irinte laŭ la kruta deklivo ĝis larĝa kaj profunda fundo de ravino, oni trovas antaŭ si loesa teraso kun tranĉitece klifa muro, kaj ambaŭflanke, lante fluantajn riveretojn, kiuj faras la terason kvazaŭ izolita insuleto. Vidiĝas nove konstruita vojo rekte kondukanta al la zenito de krutaĵo, kaj ĉe la fino de la vojo ja videblas nebula konturo de barbakanoj. Jen estas la antikva urbo Jiaohe.

La urbo Jiaohe havis nur du urbajn pordegojn orientan kaj sudan. Fakte ili estis nur elirejoj kaj surdeklivaj vojoj kondukantaj de la trapasejo de la krutaĵo ĝis la fundo de la ravino, ĉar, kun la vertikala krutaĵo pli ol 30 metrojn alta, la urbo ne bezonis konstrui la urban muron.

La urbo Jiaohe ankaŭ ne dividiĝis en internan kaj eksteran partojn, nek havis regulan internan dispozicion, kaj la vasta vojo longa je 350 metroj sterniĝis tra la urbo.

Ambaŭflanke de la vojo vidiĝis altaj kaj dikaj argilaj muroj, kaj post ili troviĝis kvartaloj dividitaj de interplektitaj stratetoj.

Pordoj de domoj vizaĝis al stratetoj, sed nur iliaj elirejoj ligiĝis kun urbaj stratoj. Tio manifestis tipan stilon de la dinastio Tang.