• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:58:03    
Flamo-Monto en la baseno Turufan de Xinjiang

cri

La plej fama monto en la baseno Turufan estas Flamo-monto, sterniĝanta de oriento okcidenten ĉe la centro de la baseno, ĝuste en la Norda Branĉo de la Silka Vojo. Lokanoj nomas ĝin Ruĝa Monto. Kaj en la dinastio Tang, ĝi iam estis nomata Fajra Monto. Ĝi longas je 98 kilometroj, larĝas je 9 kilometroj kaj altas je ĉirkaŭ 500 metroj super la marnivelo, kun la plej alta pinto de 871,7 metroj. Ekskursante al la antikva urbo Gaochang, antikva tombaro Astana-Halahezhuo kaj la ŝtonkavernaro Pazikalike, oni devas preterpasi la Flamo-monton kaj tial havas kapti la ŝancon por ĝui ĝian interesan fizionomon.

La Flamo-monto estas unu el la branĉoj de la montaro Tianshan kaj naskiĝis en la emerĝado de Himalajo antaŭ 50-60 milionoj da jaroj. Sub la arda suno, senflaŭra monto ruĝiĝas kaj el ĝi leviĝas vaporo kvazaŭ saltanta flamo. Tio ja estas origino de ĝia karakteriza nomo. La montregiona temperaturo somere atingas 47 gradojn Celsiuse kaj la plej alta superas 80 gradojn.

Geologoj konstatis, ke la Flamo-monto vere fajris pro membrulado de karbo kaŝiĝanta en la ĵurasa formacio. Ne povante klarigi tiun eksterordinaran fenomenon, antikvuloj nur fidele notis, ke la monto flamas kaj fulgas; en la subiranta suno, ĝi simple similas al giganta torĉo…

La Okcidenta Regiono abundas je asbesto. Antaŭ tre longe, la lokanoj teksis el ĝi ŝtofon kiel tributon por la kortego en centra Ĉinio. Ne sciante, el kio oni faris tian fajro-eltenan ŝtofon, la loĝantoj de centra Ĉinio pensis pri la Flamo-monto kaj supozis, ke en fajro de la monto kreskas arboj kaj herboj, vivas birdoj kaj bestoj, kaj pro tio ekzistas fajro-eltena ŝtofo, kiu estas farita aŭ el ŝelo de tiuj vegetaĵoj aŭ el plumo de tiuj birdoj aŭ el felo de tiuj bestoj.

En la fama klasika romano de Ĉinio “Pilgrimado al la Okcidento” estas tre interesa rakonto pri la Flamo-monto. Oni diris, ke ĝin transirante, fandiĝis eĉ homoj el fero aŭ ŝtalo. Pro tio, bonzo Xuanzang el la dinastio Tang ( 618-907) kaj liaj kvar disĉiploj, kiuj vojaĝis okcidenten or peti sutrojn, devis prunti ventumilon de monstro Princino Fera Ventumilo, por estingi la fajron sur la monto antaŭ ol transiri ĝin, sed ŝi rifuzis helpi ilin. Devigite, la simio Sun Wukong, la unua disĉiplo de la bonzo, transformiĝis en insekton, kaj enŝteliĝis en ŝian ventron, kie ĝi batadis kaj ruliĝadis. Ne povante elteni la doloregon, ŝi fine pruntedonis al ili la ventumilon.

Kvankam “Pilgrimado al la Okcidento” estas legendo, tamen ĝi baziĝis sur la fakto, ke en la jaro 629, bonzo Xuanzang de la dinastio Tang pilgrimis de la urbo Xi'an tra la baseno Turufan al Hindio. Dum la vojaĝado li spertis sennombrajn malfacilojn kaj fine sukcesis en sia misio.

Nun ĉe la Flamo-monto videblas ĉeval-rigila kolono kaj ankaŭ ĉeval-bloko uzitaj de la bonzo Xuanzang siatempe. Vidiĝas ankaŭ la montpinto tre simila al la porke groteska figuro de Bajie, la dua disĉiplo de la bonzo. Ĉio ĉi tre interesas kaj allogas turistojn, precipe tiujn, kiuj legis la menciitan klasikan romanon.