• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 10:59:36    
Bela Okcidenta Parko kaj la fama somerumejo de Urumĉi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en la nordokcidenta Ĉinio

cri

La Okcidenta Parko situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Urumĉi, inter la Ruĝa Monto kaj la Monstra Monto. Ĝi estis nomata ankaŭ Parko Jianhu originale, poste Popola Parko. Ĝi havas la historion de pli ol cent jaroj kaj konatas pro belaj pejzaĝoj.

La fronta pordego de la parko estas klasika konstruaĵo kun la suprenlevita tegment-rando kaj smeraldaj tegoloj, radiantaj je la verda brilo; kaj la ruĝaj pordo-klapoj kaj kolonoj brilas pompe. Kelkajn paŝojn enirinte en la pordegon, oni vidas antaŭ si la lagon Jianhu kun speguleca surfaco. En la centro de la lago vidiĝas insuleto ĉirkaŭata de plorsalikoj kaj poploj, kaj sin sternas preskaŭ ĝis la bordo tuj ĉe la pordego.

Delikata arka ponteto kuŝas inter la bordo kaj la insuleto. Sur la insuleto kreskas nubo-skrapantaj antikvaj arboj, inter kiuj videblas giganta ulmo miljare aĝa, ĉirkaŭprenebla de almenaŭ tri homoj. La jadeca ponteta ombro flosas sur la kvieta laga akvo, kiun de tempo al tempo strekas boatoj, postlasante ĉenon kaj ĉenon da ondetoj. Plorsalikaj branĉoj milde kisas la klaran akvon en la zefiro… Ĉion ĉi rigardante, vojaĝantoj estas ravitaj.

En la suda bordo de la lago troviĝas vico da koridoraj ĉambroj, kie rezidadis siatempe fama erudiciulo kaj burokrato el la dinastio Qing. Estas interesa seria televida filmo pri li, kompilita laŭ legendo kaj historio.

Karaj aŭskultantoj, kvin kilometrojn fore de la urbo Urumĉi troviĝas fama somerumejo nomata Shuimogou, kiu estas unukilometre longa montvalo. En la valo estas dekoj da fontoj grandaj kaj etaj, kies akvo formis riveron neniam glaciiĝinta. Somere, susuras la rivera akvo, ridas la buntaj floroj kaj ombro-riĉas antikvaj arbegoj, inter kiuj punktiĝas kiosko, turo, pavilono kaj domo. Vintre, kiam ekster-valaj riveroj ĉiuj glaciiĝis, ĉi tie tamen estas tute malsame: Ŝvebas la varma vaporo, ŝprucas akvo el la fontoj, tintadas riverfluo apud la neĝkovrata tero kaj neĝeroj flugas neĝeroj en la valon… La naturaj pejzaĝoj de la somerumejo Shuimogou estas vere ĉarmaj.

Norde de Shuimogou ekzistas termofonto kun granda fluo kaj klara akvo. La taga fluokvanto de la termofonto superas 220 kubmetrojn, kaj la akva temperaturo restas inter 28 –30 gradoj Celsiuse. La akvo entenas proksimume dek specojn de elementoj, kiaj kalio, fosforo, sulfuro kaj natrio efikaj por kuracado de malsanoj reŭmato, psoriazo, ekzemo kaj aliaj. Oni konstruis ĉi tie termfontan sanatorion.

Vidiĝas ĉi tie ankaŭ Parko Shuimogou areanta je pli ol 20 hektaroj.

La somerumejo Shuimogou posedas en si la termofonton, rojon, kioskon, ponteton, gazonon, koridoron, vinberan ĝardenon, pomujan ĝardenon, betularon, poplaron, abian arbaron, kaj estas aparte plaĉa al tiuj vojaĝantoj, kiuj, transpasinte la longan Koridoron Okcidente de la Flava Rivero kaj la fajran basenon Turufan en la arda somero, atingis Urumĉi piede de la montaro Tianshan.