• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:01:54    
Pitoreska lago Sayram

cri

Laŭ la norda branĉo de la antikva Silka Vojo norde de la montaro Tianshan, ŝoseo etendiĝas de Urumĉi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, al la doganejo Korgas najbare al Kazaĥstano. Ĉe la fino de la ŝoseo kuŝas la lago Sayram, kies bordo estas de antikve paŝtejo, kaj trapasejo por surkamelaj karavanoj vojaĝontaj al la valo de la rivero Yili.

La lago Sayram, kun alteco de 2 073 metroj super la marnivelo, longeco de 30 kilometroj, larĝeco de 20 kilometroj kaj profundeco de 90 metroj estas alpa lago, plej granda kaj alta en Xinjiang. Ĝi naskiĝis pro sinkado de terkrusto dum formiĝo de Himalajo antaŭ 70 milionoj da jaroj. Pri ĝia naskiĝo cirkulas bela legendo inter la lokanoj.

Antaŭ tre tre longe, tie sterniĝis fekunda stepo. Sur ĝi paŝtis bonkora kaj laborema knabino Qiean kun honesta kaj forta junulo Sidek. Ili enamiĝis unu al la alia. Sed la tirano sur la stepo intencis fari Qietan sia kromedzino. Rifuzinte tion, ŝi forkuris, persekutate de gardistoj de la tirano. Ŝi trovis profundan lagon kaj ensaltis en ĝin. Informiĝinte pri tio, Sidek hastis al la lago, mortigis la gardistojn kaj sin ĵetis en la lagon, vokante la nomon de sia amatino. Tuj la lago ekondegis kaj dronigis la tiranon kaj lian palacon. Kaj la vasta stepo fariĝis akvovastaĵo. Jen estas la lago Sayram.