• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:04:25    
La lago Tianchi sur la Montaro Tianshan de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio

cri

La lago Tianchi sidas en montdeklivo de la Bogeda, la dua alta pinto de la montaro Tianshan. Ĝia akva surfaco situas 1 928 metrojn super la marnivelo. La lago longas je 3400 metroj kaj ĝia plej larĝa loko atingis 1 500 metrojn. Kun la krescenta formo, ĝi areas je 4, 9 kvadrataj kilometroj, kaj profundas je 105 metroj. Smeraldas la laga akvo, ĉirkaŭas ĝin montoj kaj piceoj, verdas la herbokovrata montdeklivo, kaj sude de la lago, la pinto Bogeda kun neniam degela neĝo skrapas la nubojn. Ĉio ĉi estas reflektata en la lago, formante la gracian pejzaĝon kompareblan kun neĝmontaj pejzaĝoj de Svislando.

Estas interesa legendo pri la lago Tianchi.

La ĉiela imperiestro kaj lia sinjorino Wangmu havas 7 filinojn, kiuj ja estas 7 feinoj vaste konataj en la ĉina mitrakonto. Iutage ili enuiĝis en la ĉiela hejmo kaj flugis en la homan mondon, kie ili multe ĝuis belajn pejzaĝojn. Aparte aprecante la majestan montpinton Bogeda, ili petis la patrinon, ke ŝi konstruigu banujon por ili piede de la montpinto. Dorlotanta la filinojn, la patrino konsentis. Laŭ ordono de la ĉiela imperiestroedzino, la tondra feo fosis tie banujon kaj la pluva feo plenigis ĝin per akvo. Pretiĝis la benujo, kiu ja estas la lago Tianchi.

La sep feinoj ĉiutage flugis tien por sin bani.

Piede de la montpinto Bogeda loĝas juna ĉasisto. Li ĉiutage vidis, ke sep blankaj cignoj flugas al la lago. Tre ŝatante ilin, li deziras posedi iun el ili. Iutage, sin kaŝante malantaŭ krutaĵo, li pafis sagon kaj vundis la plej junan el la cignoj, t.e. la 7-an feinon. Li portis ĝin hejmen kaj ameme flegis ĝin. Resaniĝinte, la cigno tre ŝatas la homan vivon kaj ankaŭ enamiĝis en la junan ĉasiston. Sin transforminte en la belan knabinon, ŝi fariĝis lia edzino, kaj ambaŭ feliĉe vivas. La feino fondis regnon en sia loko kaj nomis ĝin Regno de la Okcidenta Reĝino. Ŝi transplantis persikojn de la ĉiela fruktoĝardeno en sia ĝardeno ĉe la montpinto Bogeda.

En la jaro 989 antaŭ Kristo, la unuan fojon maturiĝis tiuj persikoj sur la tero, kaj la Okcidenta Reĝino, nome la 7-a feino, decidis okazigi solenan festivalon. Informiĝinte pri tio, la tiama imperiestro de la centra Ĉinio deziregis ĉeesti al la festivalo malgraŭ longa kaj danĝera vojo. Kun multaj akompanantoj kaj produktaĵoj propraj de la centra Ĉinio, la imperiestro atingis la lagon Tianchi, kaj intervidiĝis kun la gastama Okcidenta Reĝino. Ili reciprokis abundajn donacojn kaj ankaŭ amike antifonadis en la bankedo, promesante revidiĝi unu kun la alia post 3 jaroj.

Karaj aŭskultantoj, ĉu la imperiestro de la centra Ĉinio kaj la Okcidenta Reĝino refoje rendevuis 3 jarojn poste, oni ne scias. Eble nur interesa legendo tio estas, ĉu ne? Nun mi volas prezenti al vi kelkajn vidindaĵojn ĉe la bela lago Tianchi.

2 kilometrojn fore de la lago Tianchi troviĝas Okcidenta Lageto. Legendo diras, ke ĉi tie la Okcidenta Reĝino siatempe lavis siajn piedojn. Ĝia akvo devenas el la lago Tianchi. Kiam la vespera krepusko vualas la teron, kaj la brila luno sin levis alten, tiam sur la speguleca laga akvo konturiĝas ĉirkaŭaj pejzaĝoj, impresante, ke oni sin trovas antaŭ belega pentraĵo.

En la ravino 4 kilometrojn okcidente de la lago Tianchi vidiĝas tri gigantaj rokoj skrapantaj la ĉielon. Legendo diras, ke siatempe la Okcidenta Reĝino, pere de ĉi tiuj ŝtonaj kolonoj tenis stabila la okcidentan parton de la ĉielo, kiun detruis la malica drako.

Ĉe la norda bordo de la lago Tianchi kreskas antikva ulmo. Laŭ legendo, ĝi origine estis jada harpinglo de la Okcidenta Reĝino. Ĝi servis kiel gardanto de la lago kontraŭ la malica drako.

Rigardante suden ĉe la laga bordo, oni povas vidi, ke la majesta montpinto Bogeda, ĉiam kovrata de neĝo, radias je la arĝenta brilo en la fono de la safire blua ĉielo. La bildo vere estas pentrinda!

Sudokcidente de la lago Tianchi kreskas la densa picea arbaro sur la vastaj montdeklivoj. La malhele verdaj piceoj ombroriĉas kaj staras mure. La grandioza majesteco kaj agrabla susurado de la picea arbaro ambaŭ estas tre aprecindaj.

Pendanta fonto kaj fluganta akvofalo estas aliaj vidindaĵoj de la lago Tianchi. Elfluante el sia malsupra baseno, la akvo de la lago Tianchi formis abruptan falon, pendantan aere kaj bruantan tondre, kaj malsupre, en la montvalo sekve aperis lageto nomata Orienta Lageto.