• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:05:21    
La urbo Shihezi, konata kiel ĉarma floro sur Gobio

cri

La urbo Shihezi situas en la meza sektoro de la montaro Tianshan, ĉe la suda rando de la baseno Zhunge'er de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio. La urbo areas je 460 kvadrataj kilometroj kaj havas 569 mil loĝantojn.

Historie, Shihezi estis izolita kalva areo. Antaŭ la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉie kreskis fragmito kaj vagadis sovaĝaj bestoj. Loĝis tie nur dekoj da kamparanaj familioj.

Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949, la tie garnizonanta trupo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo ekspluatis la tiean virgan teron, disvolvis agrikulturan produktadon, brutbredadon kaj diversajn industriojn, kaj konstruis novan urbon sur dezerto. Shihezi fariĝis bela oazo kun abundaj farmoj, kaj sinteza industria urbo kun malpeza industrio kiel subtenilo.

Sin trovante en la bildeca medio, la urbo Shihezi estas fama ĝardena urbo kun la prospera ekonomio kaj kompletaj establaĵoj. Oni nomas ĝin ĉarma floro sur la vasta Gobio.

Ĝia klimato apartenas al la varmet-zona kontinenta klimato, la jara averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 6 gradoj Celsiuse. En julio, tiea meznombra temperaturo estas 25 gradoj Celsiuse, kaj la jara pluvkvanto 200 milimetroj. Oportunas trafiko kaj komunikado. Nun mi prezentu kelkajn vidindaĵojn apud la urbo Shihezi.

Dezerto Kurban-Tongkut sterniĝas 85 kilometrojn norde de la urbo Shihezi. La radioj de la leviĝanta suno kaj la subiranta ofte elĵonglas fataziajn desegnojn kaj formojn sur la dezerto. Tre aprecindas ankaŭ la vasta sabla maro, ĝardeneska oazo kaj diversaj sovaĝaj bestoj.

La templo Dazimiao situas en la ombroriĉa ravino de la montaro Tianshan. Antaŭ centoj da jaroj, mongoloj starigis ĉi tie lamaisman templon. Belas la medio kaj agrablas la klimato. De junio ĝis aŭgusto, la tereno de la templo Dazimiao servas kiel somera paŝtejo de kazaĥaj paŝtistoj. Okaze de festoj, turistoj povas spekti diversajn celebrajn programerojn, kiaj ĉeval-kurado, ŝaf-kaptado kaj knabina postkurado.

La valo Ningjiahe sin trovas 70 kilometrojn fore de la urbo Shihezi. En la valo abundas verdaĵoj kaj floroj, tintadas riveretoj kaj krutas montpintoj. La valo estas ideala somerumejo. Videblas tie valoregaj drogherboj kaj raraj vegetaloj, ne mankas sovaĝaj bestoj kaj birdoj.

La akvorezervejo Daquangou situas 38 kilometrojn fore de la urbo. Origine ĝi estis valo kun aro da fontoj. En la jaro 1954, oni konstruis ĝin kiel akvorezervejon. Ĉi tie turistoj povas fiŝ-ĥoki, remadi kaj naĝi, sin amuzante en la rava naturo.

La monumento por ĉefministro Zhou Enlai staras en la norda antaŭurbo de Shihezi. Kiel sciate, Zhou Enlai estis unu el la eminentaj ŝtataj gvidantoj de Ĉinio en la pasinta jarcento. Estiel meritoplena veterana revoluciisto kaj la unua ĉefministro de la nova Ĉinio, Zhou Enlai estis ege estimata de la ĉina popolo, kaj ĝuis altan prestiĝon en- kaj ekster-lande.

La monumento estis starigita en la jaro 1965, kiam Zhou Enlai faris inspektadon ĉi tie. Apud la monumento troviĝas memorhalo por li.

Norda Lago situas 20 kilometrojn norde de la urbo Shihezi. Ĝi konatas kiel brila perlo sur la fama rivero Manaso. La lago servas por turismo, bredado kaj irigaciado. La laga surfaco areas je 11 kvadrataj metroj, kaj ĝia turisma regiono areas je 21 kvadrataj metroj. Vidiĝas cignoj, sovaĝaj anseroj kaj aliaj akvaj birdoj el kelkdekaj specoj, kaj riĉas akvaj produktaĵoj, kiaj fiŝo, salikoko kaj konko. Ĉe la laga bordo troviĝas pli ol 20 vizitindejoj, artefarita monto, antikva pavilono, kiosko, turo ktp. Okaze de festoj, svarmas tien ekskursantoj sennombraj.