• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:07:53    
Flora valo de la rivero Yili en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio

cri

La regiono de Yili situas en la nordokcidenta parto de Xinjiang, ligiĝas kun Kazaĥstano okcidente, kaj najbaras al Akesu sude, al Tacheng oriente kaj al Bo'ertala Mongola Aŭtonoma Subregiono norde. Ĝia totala areo estas 56 mil kvadrataj kilometroj kaj dividiĝas en tri montoj kaj unu valo. La totala loĝantaro nombras 2 milionojn kaj 45 milojn kaj konsistas el 13 ĉefaj naciminoritatoj, inter ili, la nombro de kazaĥoj okupas 22,95%, kaj tiu de ujguroj 26,92%.

En la vasta kontinenta dezerta regiono de Xinjiang, Yili aparte distingiĝas pro la abunda pluvo kaj neĝo, la humida klimato, kaj estas nomata “Verda Insulo en Dezerto”. En la valo de la rivero Yili riĉas la produktaĵoj, fekundas la tero kaj vastas la stepo, pro tio ĝi ĝuas la nomon: Sud-Ĉinio en Norda Landparto, Hejmo de Pomo kaj Hejmlando de Ĉielaj Ĉevaloj. Tiel frue kiel antaŭ 2 mil jaroj, imperiestro Wudi de la dinastio Han laŭdis la ĉevalon de la valo Yili kiel “ĉielan ĉevalon”.

Yili sin trovas en la grava loko de la orienta kaj okcidenta surtera tafiko, kaj sur la antikva Silka Vojo, ĝi esis grava kanalo de la Norda Branĉo. Nuntempe, ĝi ankaŭ estas gravejo de ekstera komerco en la ĉina okcidenta landparto. Yili estas aparte karakterizata pro siaj propraj geologia, topografia kaj klimata trajtoj, naturaj pejzaĝoj kaj interesaj moroj tute malsamaj ol en aliaj regionoj de Xinjiang, pro tio historie ĝi altiris al si grandan nombron da famaj personuloj kaj literatoroj, kiuj multe kontribuis la omaĝon al ĝi. Hodiaŭ Yili jam fariĝis fama turisma pitoreskejo ĉe landlima regiono, kaj svarmas tien en- kaj ekster-landaj turistoj.

Turismaj vizitindejoj de Yili dislokiĝas ĉefe en la urbo Yining, urbo Huocheng kaj gubernio Chabuchar. Nun ni citu kelkajn el ili.

Yining, ĉefurbo de la Yili-a Kazaĥa Aŭtonoma Subregiono, situas en la Yili-rivera valo, kaj ĝia urba centro altas 770 metrojn super la marnivelo.

16 kilometrojn sudokcidente de la urbo Yining fluas bela rivero Yili. En la ujgura lingvo, Yili signifas mildecon, vastecon kaj komfortecon. La rivero Yili fontas el la montaro Tianshan kaj fluis en la lagon Balkaŝo. Pro granda akvoflua kvanto, la rivero Yili estas la plej granda rivero de Xinjiang. Ĉe ambaŭ bordoj de la rivero, gracias la pejzaĝoj, majestas la neĝmontoj kaj vastas la paŝtejoj.

Kaverno de Fajra Drako situas en la monto Blanka Nubo 19 kilometrojn nordokcidente de la urbo Yining. Legendo diras, ke antaŭ pli ol 150 jaroj, el fendoj de la monto Blanka Nubo ŝprucis fumo kaj varma vaporo. Iu homo eniris en la kavernon, el kiu ŝvebis fumo, kaj trovis, ke la kaverno ne nur estis varmiga kaj senlaciga, sed ankaŭ resanigis lin el malfacile kuracebla malsano. De tiam la kaverno famiĝis kaj estis nomata Kaverno de Fajra Drako. Oni frekventadis tien por kuracado. Fakte, la varmo devenis de la ter-varmo formita el la subtera karba kampo. Nun tie stariĝis sanatorio de la ter-varmo. De aprilo ĝis oktobro ĉiujare, la sanatorio akceptas pacientojn el diversaj lokoj.

Vizitante la regionon Yili, turistoj nepre devas gustumi tieajn pomon, persikon, ĉerizon, vinberon, abrikoton, spektabilon, piron kaj aliajn fruktojn tre abundajn en la regiono. En la okcidenta kaj suda antaŭurboj de Yining troviĝas konataj frukt-ĝardenoj, kie vi povas sate ĝui aparte bongustajn fruktojn proprajn de Xinjiang.