• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:09:00    
Ripara inĝenieriaĵo de Dujiangyan kreas novajn vidindaĵojn

cri

Laŭ informo, el la provinco Sichuan, sudokcidenta Ĉinio, la monde plej antikva akvo-utiliga inĝenieriaĵo Dujiangyan komencis esti riparata. Dum riparado aperos aro da novaj vidindaĵoj, kaj turistoj povas spekti la tutan riparan procezon, precipe la sub-akvan panoramon de Dujangyan.

Turistoj ankaŭ povas promeni sur la fundo de la miljare antikva riverlito kaj rigardi sub-akvajn instalaĵojn de tiu fama inĝenieriaĵo.

La inĝenieriaĵo Dujiangyan situas en la supra baseno de la rivero Minjiang, unu el la branĉoj de la plej longa rivero de Ĉinio Yangzi-rivero. Ĝi havas la historion de pli ol 2 250 jaroj, kaj estas rigardata de la monda akvoutiliga rondo kiel monumento en la homa akvoutiliga historio.

La regiono, kie troviĝas la inĝenieriaĵo Dujiangyan, estas ŝtatnivela pitoreskejo. En novembro de la jaro 2000, Unesko enlistigis ĝin kiel mondan kulturan heredaĵon. En la jaro 2002, la pitoreskejo akceptis pli ol milionon da en- kaj ekster-landaj turistoj.