• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:10:02    
Aliaj famaj vizitindejoj de la flora valo de la rivero Yili en Xinjiang

cri

La antikva urbo Huiyuan situas ĉe la norda bordo de la rivero Yili, 38 kilometrojn fore de la urbo Yining. Ĝi estas unu el la famaj historiaj urboj de Xinjiang. Huiyuan konsistas el du urboj nova kaj malnova, historie servis kiel rezidejo de Generalo Yili en la dinastio Qing, estis la milita kaj politika centro de Xinjiang. La malnova urbo stariĝis en la jaro 1763, kaj detruiĝis en la jaro 1871, kiam cara Rusio invadis la regionon Yili. La nova urbo, 15 kilometrojn fore de la malnova, stariĝis en la jaro 1882. En la centro staras Sonorila Turo kaj Tambura Turo, kvar stratoj sin etendas respektive al kvar urbaj pordegoj. En la orienta parto de la nova urbo estas la rezidejo de Generalo Yili, kaj ĝiaj pordo, ŝtonaj leonoj, haloj, tenejo kaj ĝardenaj pavilonoj estas ankoraŭ bone konservataj.

Maŭzoleo de Tuhuluk-Temu'er-Ĥan estas la plej antikva islama konstruaĵo de Xinjiang. Tuhuluk estis la 7-generacia pranepo de Ĝingis-Ĥano. Li estis la unua mongola Ĥano de Xinjiang kredanta je islamo, kaj siatempe devigis siajn 160 mil mongolajn subulojn konvertiĝi al islamo. Post lia forpaso en la jaro 1363, oni enterigis lin oriente de la urbo Alimali laŭ la islama rito.

La Maŭzoleo de Tuhuluk estis konstruita en la firmamenta formo, kun la kaŝita ŝtuparo kondukanta al la zenito kaj muroj ornamitaj per belegaj geometriaj desegnaĵoj el tri-kolora vitro. Super la maŭzolea pordo vidiĝas skribaĵo en la araba lingvo signifanta “Lumo de Islamo”. Tio estas alta laŭdo al la forpasinto.

La haveno Korgos situas nordokcidente de la urbo Huocheng, ĉe la Norda Branĉo de la antikva Silka Vojo kaj estas grava haveno de komercado inter Xinjiang kaj meza Azio.

La haveno Korgos, la haveno Hongqilap kaj la haveno de pasejo de Alashan-monto estas tri havenoj de Xinjiang malfermitaj al la ekstera mondo.

De la lastaj kelkaj jaroj, tre viglas la landlima komercado en la haveno Korgos.

La stepo Gongnes areas je pli ol 1 100 muoj, interalie la natura herbejo pli ol 80 muoj, estas unu el la famaj stepoj de Xinjiang.

La stepo Gongnes varias je topografiaĵoj kaj riĉas je pluvo. La herbejoj konsistas el 7-specaj flaŭroj, kaj tre taŭgas al paŝtado de grandaj gregoj. Sur la stepo estas vasta rivervalo, alta kaj klifa monteto, interplektataj ravinoj, densa arbaro, torentaj riveroj kaj stele dislokitaj vilaĝoj kaj tendoj. La naturaj pejzaĝoj tre belas kaj ŝanĝiĝemas laŭsezone. Printenpo kaj somer estas bonaj sezonoj por ekskursi al la stepo. Tapiŝe sterniĝas la herbaro, brilas brokate la floroj, dancas abeloj kaj papilioj, pompas la nuboj kaj groteskas la neĝmontoj. Videblas ankaŭ sovaĝaj fruktarboj kaj akvofaloj, antikvaj tombaro, urbo, surroka pentraĵo, surroka gravuraĵo ktp. Ĉio ĉi formas perlan ĉeneron sur la stepo kaj estas trezoraĵo donacita de la naturo kaj la historio.

La templo Sankta Patrono estis konstruita en la fina periodo de la dinastio Qing. La templo kun pentritaj traboj kaj gravuritaj kolonoj aspektas impone kaj grandioze. La templo estas lamaisma templo. Laŭ legendo, por konstrui la templon, mongolaj religiuloj kontribuis 7 mil ĉevalojn.

Ĝi estas la plej grandioza antikva konstruaĵo de la mongola nacieco nuntempe en Xinjiang.