• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:14:04    
Antikva urbeto Kuche sur la antikva Silka Vojo

cri

280 kilometrojn fore de la urbo Ku'erle, situas la urbeto Kuche. En la antikveco Kuche estis ĉefurbo de la regno Qiuci en la Okcidenta Regiono. La regno Qiuci siatempe estis tre potenca kaj prospera, kaj ankaŭ strategie grava loko sur la antikva Silka Vojo. Tie ĉi kunfandiĝis la okcidenta kaj orienta kulturoj.

Ekde la dinastioj Han kaj Tang, Qiuci ĉiam estis la ekonomia, kultura kaj politika centro de la nordokcidenta landparto. Tie estis prefektejo establita de la centra registaro en ĉiu historia periodo.

La urbeto Kuche estas fama produktejo de abrikoto. En la lasta tagdeko de junio ĉiujare, kiam fruktoj maturiĝas, la urbeto pleniĝas je abrikoto. Abundas la specoj de tia frukto, kaj inter tiuj la plej konata estas la blanka abrikoto el rara specio. La blanka abrikoto estas karakterizata je delikata karno, malmulte da fibro, riĉa suko kaj dolĉa gusto. Oni diras, ke la blanka abrikoto de Kuche pli dolĉas ol mielo.

En la dinastio Sui (581-618) kaj la dinastio Tang (618-907), la kant-danco de Qiuci estis bone konata en la Centra Ĉinio. Kiam la fama bonzo Xuanzang el la dinastio Tang transpasis la regnon sur sia pilgrimada vojo al Okcidento, li siatempe multe laŭdis tiean kant-dancon. Nuntempe, tiu klasika kant-danco kun la ekzotika stilo de la Okcidenta Regiono ankoraŭ furoras en la regiono de Kuche.

Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aprecu melodion el tiu fama kant-danco.

( 3. )

Karaj amikoj,en la tereno de la antikva urbeto Kuche troviĝas multaj karakterizaj vizitindejoj, nun ni citu iujn el ili.

La monto Kezerya:

En la ujgura lingvo, Kezerya signifas “ruĝan klifon”. La monto aspektas ruĝe, kaj ĝiaj rokoj sin koloras roze, verde, flave, grize, blue kaj nigre. En montvalo troviĝas bela monteto, kies rokoj estas okre koloraj.

La rokoj de la monto Kezerya estas groteskaj, kaj iuj el ili laŭforme similas al Potala Palaco de Tibeto, Ŝtona Arbaro de Yunnan-provinco aŭ sin figuras kiel kuŝantan serpenton, flugantan drakon, kaŭranta simion kaj galopantan ĉevalon. Videblas interesa roko, kiu, sub la kontraŭflanka sunlumo, sin figuras kiel la bonzon Xuanzang kaj liaj du disĉiplojn Bajie kaj Shaseng. La roko estas nomata “Montpinto de majstro Xuanzang kun siaj disĉiploj”.

Drakaj Lagoj eta kaj granda:

Ne fore de la urbeto Kuche, en la profunda montaro de Tianshan troviĝas Drakaj Lagoj eta kaj granda. La granda Draka Lago, kiel alpa lago, situas pli ol 2 700 metrojn super la marnivelo, ĝia akvosurfaco areas je 3 kvadrataj kilometroj. Oriente de la lago vidiĝas densa picea arbaro, okcidente sterniĝas tapiŝeca herbejo, norde staras majestaj glacifluoj, ĉe kies piedoj etendiĝas vasta stepo punktita de belaj sovaĝaj floroj. La bovaro kaj ŝafaro libere vagadas, kaj la ĉarmo de naturaj pejzaĝoj estas ebriiga.

4 kilometrojn fore de la granda Draka Lago, sin trovas eta Draka Lago. Kun travideble klara akvo, densa picea arbaro ĉirkaŭ la bordo kaj variaj pejzaĝoj, ĝi estas bela pitoreskejo. Legendo diras, ke norde de la urbeto Qiuci videblas granda draka akvejo. Kiam la vespera krepusko venas, sin levas brava dako el la akvo kaj pariĝis kun la ĉevalino de Qiuci, rezulte naskiĝas drakaj ĉevalidoj. Tiu mito aldonas misteran nuancon al la Drakaj Lagoj eta kaj granda.

Milbudhaj kavernaroj de Kumutula, Kezer kaj Kezergaha:

La Milbudha Kavernaro Kumutula situas 28 kilometrojn fore de la urbeto Kuche. La kavernoj vicigitaj laŭ la kruta montdeklivo aspektas abeluje, vidate de malproksime. Sube torentas riverfluo. La konstruado de la kavernaro daŭris de la 4-a jarcento ĝis la dinastio Tang (618-907). La nombro de registritaj kavernoj superis 112, kaj 37 el tiuj ankoraŭ rezervas antikvajn tre valorajn freskojn, sed bedaŭrinde jam difektiĝis ĉiuj budhostatuoj.

Ankaŭ la kavernaro Kezer kaj la kavernaro Kezergaha konstruitaj respektive en la 3-a jarcento kaj la 7-a jarcento estas tre aprecindaj pro multaj brilaj freskoj temantaj pri budaismaj rakontoj kaj la vivo de lokaj loĝantoj.

La kavernaroj nun estas ŝtatnivele protektataj antikvaĵoj de nia lando.

Alarm-turo Kezergaha:

Ĝi konstruiĝis en la dinastio Han antaŭ pli ol 2 mil jaroj. Alta je 15 metroj, ĝi havas sur si gvatan turon. En la antikveco, rimarkinte invadon fare de malamikoj, la garnizona armeo de la Silka Vojo tuj ekbruligis fajron por alarmado. Laŭ signo de la fajro kun fumo, diverslokaj alarmturoj sinsekve ekbruligis fajron, per tio la informo estis rapide transsendata al la ĉefstabejo, kaj la lasta povis fari akuratan reagon.

Moskeo de Kuche estas la dua granda moskeo de Xinjiang tuj post Aitigar de Kash. Originale ĝi konstruiĝis en la 16-a jarcento. Ĝi areas je 1 165 kvadrataj metroj. Sur ĝia supro oni povas havi al si la panoramon de Kuche. Ĝiaj konstruaĵoj, kiaj skulptaĵoj, freskoj kaj skribaĵoj, ĉiuj estas perfekte elegantaj kaj belaj. Ĝi povas enteni samtempe pli ol dek mil preĝantojn

Krome, vidindas ankaŭ la ruino de Pilang, la ĉefurbo de la antikva regno Qiuci, la ruino de Granda Budaisma Templo kaj aliaj antikvaj vizitindejoj.