En la tibeta lingvo, Hetian signifas: Produktejo de jado. Kiel sciate, jado estas unu el gemoj, kun la koloro helverda, blanka aŭ smeralda ĝenerale. En la jaro 60 a. K., ĝi apartenis al prefertujo starigita de la dinastio Okcidenta Han (206 a.K. – 24 p.K.) en la Okcidenta Regiono. Ĝi estis grava urbo trairata de la Suda Branĉo de la antikva Silka Vojo, fama urbo de jado kaj tapiŝo, kaj ankaŭ centro de bredado de silkraŭpoj kaj teksado de silko en Xinjiang.
Historie Hetian funkciis ne nur kiel komercejo sur la antikva Silka Vojo, sed ankaŭ kiel kunfluejo de la kulturoj orienta kaj okcidenta. Tie troviĝis pli ol 80 budaismaj temploj. Meze de la 19-a jarcento, en la dezerto Taklimakan najbare de Hetian, eŭropaj ekspedicianoj malkovris grandan kvanton da almenaŭ mil-jaraj kulturaj restaĵoj, kiaj silkaĵoj, lignaĵoj kaj lakaĵoj kun diversaj delikataj gravuraĵoj, freskoj kaj skulptaĵoj en stiloj orienta kaj okcidenta, kaj ĉinaj kaj persaj moneroj. Tie troveblas signoj de la kvar kulturaj sistemoj de la mondo: Skulptaĵoj de la Pagoda Templo Revake kaj lignaj gravuraĵoj de Niya-ruino spegulas la helenajn budaismajn arton kaj aktivadojn; sur sigeliloj faritaj de antikvaj lokanoj estas helenaj diaj figuroj delikate gravuritaj; freskoj en la budaisma templo Dandanwulike montras la pikturon de antikva Hindio; uzado de persaj moneroj kaj centra-azia lingvo pruvas, ke tie disvastiĝis la centra-azia kulturo; fajencaĵoj, ĉinlingvaj dokumentoj kaj moneroj atestas la regadon de Ĉinio super la loko ekde la dinastio Han.
Kiel komercejo sur la antikva Silka Vojo kaj centro por disvastigi la hindan budaismon, Hetian ludis gravan rolon en la kampoj komerca kaj kultura de la Okcidenta Regiono.
La riveroj Karakaks kaj Yurungkaks trafluas Hetian. Printempe kaj somere, akvo de la degelinta neĝo malsupren fluis, kunportante rokojn de sur la montaro Karakorumo. Post longa tralavado, la rokoj sedimentis en ebena parto de la rivero Yurungkaks en Hetian, kaj formiĝis la fama Hetian-a jado. En la seka sezono, kiam la rivero senakviĝis, multaj lokanoj iris tien por kolekti jadon.
Jam en la dinastio Okcidenta Zhou ( ĉ. 11-a jarcento a. K. – 771 a. K. ) Hetian-anoj ekkolektis jadon en la rivero. Pro multeco de specoj kaj bona kvalito, Hetian-a jado estis la ĉefa tributo de Xinjiang por la kortego. La kvinmil-kilograma jadoskulptaĵo “Yu Bridas Riveron” kaj vesto farita el 2 498 jadolamenoj kunligitaj per oraj fadenoj sur la kadavro de princo de la dinastio Okcidenta Han estas rigardataj kiel la plej elstaraj el la Hetian-aj jadaĵoj. En la 15-a jarcento, la hispana diplomato kaj vojaĝisto Ruy Gonzalez de Clavijo alte taksis Hetian-an jadon en sia verko: La produktaĵoj de Hetian estas ege altvaloraj kaj ĝiaj metiistoj – senegalaj en la mondo pro sia lerteco en jada tajlado kaj inkrustado.
Hodiaŭ, la tradicia jada skulpturo ankoraŭ furoras en Hetian, sed estas pli malfacile kolekti bonkvalitan jadon. Pro tio, pli kaj pli multaj jadokolektantoj sin turnis al la gubernio Qiemo de Hetian. En hotelo de Qiemo videblas 1 502-kilograma verd-blanka jado el minejo ĉe la norda piedo de la montaro Kunlun. Por transporti ĝin al Qiemo, oni siatempe konstruis montvojon longan je 21 kilometroj.
En la diversspecaj Hetian-aj jadoj, la plej valora estas blanka jado pro siaj kvalito subtila kaj koloro blanka kiel ŝafa graso. Pro tio ĝi portas ankaŭ la nomon ŝafgrasa jado. En Ĉinio jado simbolas virton, feliĉon kaj favoran aŭspicion.
Fakte, la nunaj plej elegantaj jadaj skulptaĵoj estis faritaj de elstaraj metiistoj el Pekino, Suzhou kaj Hangzhou. Oni aŭ transportis jadon al la menciitaj lokoj aŭ venigis tieajn metiistojn al Hetian.
Ambaŭflanke de la 200-300-metra strato en Hetian staras unu apud alia butikoj de jadaj skulptaĵoj. En iuj el ili troviĝas ankaŭ antikvaj moneroj, el kiuj la plej valora estas Maqian ( La vorto signifas ĉinlingve ĉevalan moneron ). Laŭdire, en la Ĉina Historia Muzeo en Pekino konserviĝas nur unu tia monero. Mastro de tiu butiko kaj direktoro de la kultura domo diris, ke lastatempe oni eltrovis pliajn tiajn monerojn ĉe ruinoj.
Krom jado, Hetian ĝuas renomon ankaŭ pro ŝaflano dika kaj elasta. Ĝi estas tre taŭga por fari tapiŝojn. Kiel silkaĵoj, ankaŭ la Hetian-aj tapiŝoj estis unu el la ĉefaj komercaĵoj sur la antikva Silka Vojo. La tapiŝo-pecetoj elterigitaj en tomboj de la dinastio Orienta Han ( 25 – 220 ) pruvis, ke la denseco de la varpo kaj vefto kaj maŝoj estas similaj al tiuj de la nunaj. Tio montras, ke fabrikado de la Hetian-a tapiŝo jam atingis altan nivelon antaŭ pli ol mil jaroj. Jen kial Hotian-aj tapiŝoj estis tre ŝatataj de komercistoj eŭropaj kaj centra-aziaj. La naŭ stiloj de Hetian-aj tapiŝoj montras la tradicion de Sirio kaj Irano, kaj sur la tapiŝoj oni vidas ne nur eŭropajn rozojn, sed ankaŭ pejzaĝojn de centra Ĉinio. Evidente, la diversecon de la stiloj de la Hetian-aj tapiŝoj oni ŝuldas al la prospero de la antikva komerco. Eĉ hodiaŭ, en ĉiuj bazaroj de Hetian, la plej allogaj varoj ankoraŭ restas belaj tapiŝoj.
En Hetian cirkulas rakonto, kiu konigas, kiel silkraŭpoj eniris en la regnon Hetian. Siatempe la dinastia kortego en la centra Ĉinio malpermesis eksporti silkraŭpojn. Por havi tiajn raŭpojn, la reĝo de Hetian sin svatis al princino de la kortego de la dinastio Han. Antaŭ ol okazigi la nupton, la sendito de Hetian, laŭ ordono de la reĝo, admonis al la novedzino, ke ŝi alportu silkraŭpajn ovojn al la regno, por ke oni povu fari veston por ŝi estonte. Do ŝi kaŝis silkraŭpajn ovojn en sia ĉapo kaj tiel alportis ilin al Hetian. Post tio, en Hetian ekfloris bredado de silkraŭpoj kaj kulturado de morusarboj, sekve aperis la monde fama atlaso produktata de Xinjiang.
|