• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:16:42    
Kelkaj vizitindejoj de Hetian, fama produktejo de jado, en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, nordokcidenta Ĉinio

cri

Ruino Mailike'awati situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Yulongkash, 25 kilometrojn sudoriente de la urbo Hetian. Ĝi longas je dek kilometroj sude-norden kaj larĝas je du kilometroj oriente-okcidenten. La urbo Mailike'awati fondiĝis antaŭ 1 500 – 1 600 jaroj. Sude de la urbo la montaro Kunlun konturiĝas nebule, skrapante la ĉielon, oriente, la rivero Yulongkash fluas zigzage, norde vidiĝas vilaĝoj ĉirkaŭataj de ombro-riĉaj arboj.

En la ruino troviĝas antikvaj tobejo kaj ensemblo. Tie oni elterigis abundajn antikvaĵojn, kiaj bronzaj budhostatuoj, jadaĵoj, terakotaj bushostatuoj, lakaĵoj kaj granda kvanto da antikvaj moneroj.

La ruino Niya situas en la dezerto 150 kilometrojn norde de la gubernio Minfeng apud Hetian. Ĝi estis ruino de la ĉefurbo de la antikva regno Jingjue. La urbo ĉirkaŭatas de sablomontoj triflanke, longas je 20 kilometroj kaj larĝas je pli ol 10 kilometroj. Tieaj antikvaj konstruaĵoj estas sufiĉe bone konservataj. En la ruino videblas signoj de kanaloj kaj antikvaj riveroj. Inter la elterigitaj antikvaĵoj troviĝas lignaĵoj, jadaĵoj kaj ŝtonaĵoj, lanteksaĵoj, antikvaj moneroj kaj ankaŭ ruino de fer-forĝejo k.s.

La ruino Yuetegan situas 13 kilometrojn fore de la urbo Hetian, ĝia totala areo superis 10 kvadratajn kilometrojn. Inter la elterigitaj antikvaĵoj plejparto estas jadaĵoj, oraj budhostatuoj, granda kvanto da moneroj de diversaj historiaj tempoj kaj fajencaĵoj.