• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:21:33    
Mistera regno Loulan ĉe la antikva Silka Vojo

cri

La regno Loulan, startpunkto de la Suda Branĉo de la Silka Vojo, situas okcidente de la lago Lopnur meze de Xinjiang. Hodiaŭ ni ne plu povas, kiel prauloj, boati lŭ la rivero Pavo al Lopnur por viziti Loulan. La lopnur-anoj, kiuj servis siatempe kiel ĉiĉeronoj kaj interpretistoj al vojaĝantoj, mistere malaperis antaŭ tre tre longe, kvazaŭ ili forlasus sian hejmlokon dum unu nokto, “forportante” Lopnur, ĉe kiu ili vivis de malproksima generacio. Kial ili foriris? Kaj kien ili iris? En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉina sciencisto Peng Jiamu vizitis Lopnur kun la intenco solvi tiun enigmon, sed li perdiĝis; en la sama tago post 16 jaroj, iu esploristo, kiu sola konkeris la senvivejon en Ali de Tibeto, same ne povis eliri el Loulan.

Okcidente de la lago Lopnur etendiĝas la dezerto Taklimakan kun areo de 337 mil kvadrataj kilometroj. En la ujgura lingvo, Taklimakan signifas maron de morto.

Tie vidiĝas neniu birdo, nek besto. Tage furiozas sabla ventego kaj nokte flagras vaglumo. En la 7-a jarcento, bonzo Xuanzang de Tang-dinastio (618 – 907) okcidenten vojaĝanta por peti sutron malfacile transiris la dezerton. Kvankam li nenion timis, tamen li estis ege turmentata de manko de akvo. Elĉerpita, li preĝis al Avalokitesvaro, kuŝante sur sablo… Poste malvasta oazo savis lin. En la 18-a jarcento, erudiciulo de Qing-dinastio (1644 – 1911), loĝinte du jarojn en la Okcidenta Regiono, skribis, ke en la montaro Tianshan troviĝis vento-kavo granda kiel puto, el kiu ofte blovis ventego. Ne povante ĝin eviti, veturigantoj kunligis per dika ŝnuro siajn ĉarojn, kiuj tangadis en la ventego kiel ŝipoj sur la ondanta riverego. Se unu ĉaro sola renkontis tian ventegon, ĝi leviĝis kvazaŭ malgranda folio fluganta en la ventego.

Oriente de la lago Lopnur estas regiono de vento. La tieaj interkruciĝantaj stratoj, dislokitaj domoj, imponaj kasteloj, groteskaj fenestroj kaj pordoj, ĉiuj estis faritaj de ventego, kiu kvazaŭ brutala monstro hurlante trapasis stratojn kaj penetris en domojn. Dum ventego multaj lacaj vojaĝantoj perdiĝis en la dezerto.

Historie Lopnur portis ankaŭ la nomon Sala Lago. Ĝi estis la plej granda salakva lago de Ĉinio. Ĝin ĉirkaŭis malmola sala tero. Ĝin fosinte, oni ricevis salobrikon grandan kiel kapkuseno, opiniante, ke ĝi estas kvietiga kaj utila al okuloj. Ili ankaŭ tributis salajn kapkusenojn al la kortego.

Ĉar Lopnur kuŝas en la plej malalta loko de la baseno Tarimu, en ĝin fluis ĉiuj riveroj de suda Xinjiang. Historia libro diras, ke en la lagon Lopnur fluis 60 riveroj kaj ankaŭ multaj subteraj. Ili plejparte fontis el glaciaj kavoj de la montaro Tianshan, nordokcidente de la dezerto. Tie estis trapasejo inter norda kaj suda Xinjiang. Dika tavolo da neĝo kovris la vojon. Mispaŝinte, homoj kaj brutoj ofte malaperis en la neĝo. Glacio blokis la vojon. Por firme stari sur ĝi, la pasantoj devis kolekti ostojn de brutoj kaj sterni ilin sur la vojo. Sur glacia krutaĵo ili devis ĉizi ŝtuparon por antaŭeniri. Troviĝis glaciaj fendoj ege profundaj, el ili aŭdiĝis bruego de akvo. La eliĝinta akvo el ili fluis 2 500 kilometrojn sudorienten. Ĉiuj ĝiaj branĉoj venis en la lagon Lopnur. Tial Loulan fariĝis akvolando en la dezerto.

Loulan najbaras al la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero en oriento kaj rigardas al Kash trans la dezerto Taklimakan en okcidento. En ĝi la Silka Vojo disbranĉiĝis kaj kondukis okcidenten laŭ la randoj suda kaj norda de la dezerto. Tiel, Loulan fariĝis kruciĝejo de la Silka Vojo. Marco Polo, fama itala vojaĝisto de la 13-a jarcento, diris: “Por transiri la dezerton ĉiuj vojaĝantoj devas ripozi unu semajnon en Loulan kaj prepari provianton sufiĉan por unu monato…”

Historie, hunoj iam okupis Loulan. Malamike al la kortego de Centra Ĉinio, ili murdis ĝiajn senditojn en la Okcidenta Regiono. Reboniĝis la rilatoj inter la kortego kaj Loulan en la jaro 77 a. K., kiam surtroniĝis nova reĝo de Loulan. Timante, ke hunoj reatakos lian regnon, la reĝo petis, ke la kortego de Centra Ĉinio sendu armeon al la urbo Yixun porksime de Loulan por garnizoni kaj kulturi teron. Post la alveno de la armeo el Centra Ĉinio, Loulan ŝanĝis sian nomon en Shanshan kaj suden traslokis sian ĉefurbon. Kaj la garnizono konstruis alarmturojn de la pasejo Yumen ĝis Loulan kaj poste teran kastelon, kiu servis kaj kiel postiljona stacio kaj kiel grenejo, kun plej altranga oficisto, kiu bredis por la ŝtato ĉevalojn, kaj kies familianoj bredis por ĝi kamelojn. La brutoj estis je dispono de diversregnaj komercistoj.

En Loulan multis gastejoj kaj komercistoj. Tage kaj nokte aŭdiĝis tintado de kamelaj sonoriloj. Ĉiujare Loulan akceptis dekkelkajn delegaciojn maksimume el centoj da homoj kaj minimume el centkelkaj. Gastamaj Loulan-anoj servis al ili kiel ĉiĉeronoj kaj eskortantoj kaj transportis por ili akvon kaj manĝaĵojn.

En la 4-a jarcento, tiu vivoplena regno mistere malaperis. Kaj post sabloŝtormo komence de la 20-a jarcento, ĝi mirakle reaperis: Apenaŭ distingeblas la urbomurego; la difektita konstruaĵo el adoboj 2 metrojn alta, kun muroj dikaj pli ol unu metron, en la sino de la urbo estis la reĝa palaco de Loulan; oriente de la urbo estas la ruino de budhisma pagodo konstruita el adoboj, ligno de poplo kaj branĉoj de tamariko; sudokcidente de la urbo staras ruinaj muroj de loĝdomoj ĉe la bordoj de antikva rivero fluanta tra la urbo… Laŭ tiuj signoj sciencistoj eksplikis la enigmon de malapero de Loulan.

Iuj diris, ke la invado de la tribo Gaoche pereigis Loulan. Sed la tribo invadis Loulan por okupi ĝian teron, kaj ne eblis, ke ĉiuj loĝantoj forlasis ĝin. Aliaj opiniis, ke oni forlasis Loulan pro ŝanĝiĝo de la Silka Vojo. Tamen iuj fakuloj trovis 970 monerojn de Tang-dinastio sub giganta ŝtono ĉe la Silka Vojo, kiu daŭre iris tra Loulan en la 8-a jarcento. Tial triaj asertis, ke Lopnur senakviĝis pro sekiĝo de glaciaj fluoj kaj la rivero Pavo. Tamen iuj fakuloj opinis, ke la rivero Pavo sekiĝis nur post konstruado de baraĵo en ĝia supra parto meze de la pasinta jarcento kaj iom pli poste. En 1934 iu ĉina geofizikisto boatis laŭ la rivero Pavo al Lopnur por fari esploradon. Kvankam Lopnur fariĝis sala baseno, tamen ĝi abundas je subtera akvo. En 1980 Peng Jiamu kaj liaj kolegoj fosis tie puton nur 2 metrojn profundan, kies akvo sufiĉis por dekoj da homoj.