• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:22:53    
Nuntempuloj serĉas loĝantojn ĉe la lago Lopnur de la regno Loulan

cri

En la lasta semajno ni rakontis pri historio de la regno Loulan kaj pri ĝia mistera malapero poste. Hodiaŭ ni rakontu pri tio, kiel nuntempuloj serĉas loĝantojn ĉe la lago Lopnur de la regno Loulan.

Lopnur-anoj ne foriris antaŭ kvar mil jaroj. Tie troviĝas ilia tombejo. Pro tio, ke la tombejo ĉirkaŭata de palisoj en sep cirkloj similas al suno, oni nomas ĝin Suntombejo. Arkeologoj rimarkis, ke en la tomboj ĉiuj viroj estas nudaj en pinta felta ĉapo ornamita per plumoj, kun kapo direktita al oriento.

En iu tombo kuŝas virino. Sendube ŝi estis ĉarma kun alta nazo, profundaj okulkavoj, longaj okulharoj kaj brunaj kapharoj pendantaj ĝis la ŝultroj. Kvankam ŝi ne kiel aliaj virinoj ruĝigis siajn ungojn, tamen ŝi tenis en la mano lignan kombilon… Sciante teksi ŝtofon el ŝafa lano sed ne fari veston, ŝi sin kovris per maldelikata ŝtofo kaj ŝafa felo, kiuj ne rezistis kontraŭ frosto, tial ŝi pasigis vintron apud fajro, kaj ŝiaj pulmoj ricevis multe da niga polvo.

En infanaj tomboj ekzistantaj de antaŭ tri mil jaroj vidiĝas patrina amo: La infano estas ĉirkaŭvolvita per ruĝa vindo; timante, ke li malsatos, lia patrino faris al li lakto-sakon el ŝafa mamo kaj lakto en ĝi jam solidiĝis. Alia infano havas malgrandan kapkusenon en formo de koko. La patrino esperis, ke ŝia bebo vekiĝos, kiam koko kokerikos, sed li dormis jam du mil jarojn.

Antaŭ du mil jaroj, Lopnur-anoj pasigis vivon nomadan kaj fiŝistan. Ili paŝtis brutojn sur herbejo, loĝis ĉe la lago, faris boaton el popla ligno kaj kaptis fiŝojn en la lago…Kiam poplaro grandaree velkis pro tagoposttaga malmultiĝo de laga akvo, Lopnur-anoj ellaboris arbaran leĝon kaj ĝin skribis sur lignaj slipoj: Tiu, kiu derompis branĉon, estos punita per dono de bovino.

Fakte, Lopnur havas civilizacion de pli ol dek mil jaroj, tamen ni preferas scii, kien iris Lopnur-anoj. Post esplorado, iuj diris, ke tiuj, kiuj kun la familia nomo Shan loĝas en Qinghai-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj en Luoyang de Henan-provinco, centra Ĉinio, estas posteuloj de Lopnur-anoj; kaj aliaj opinias, ke en la lokoj kun la nomo Shanshan aŭ kun homofono de Loulan en suda Xinjiang probable vivas posteuloj de Lopnur-anoj, tamen ili plejparte estas mikssangaj, ĉar la Okcidenta Regiono estis “granda familio de nacioj”.

Ĉe la fino de la 19-a jarcento, iuj trovis en Lopnur tribon de fiŝistoj. Kun haŭto maldelikata kaj bruna, ili parolis malsamajn lingvojn, manĝis fiŝojn anstataŭ grenon, faris veston el juto aŭ el plumoj de sovaĝaj anseroj kaj uzis flugilojn de akvobirdoj kiel matracon. Iliaj vivkutimo kaj moro estis samaj kiel tiuj de Abudan-vilaĝanoj. La vilaĝoj Abudan kaj Lopnur najbaras al la urbo Yixun, kie garnizonis la armeo el Centra Ĉinio siatempe. Nun, tiu urbo nomiĝas Milan kaj servas ankoraŭ kiel armea kultivejo. Tie vivas Lopnur-aj maljunuloj en la aĝo de 117, 108, 101 kaj 97 jaroj. Intervjuate, la 117-jara maljunulo diris, ke en lia junaĝo oni kaptis fiŝojn en rivero, manĝis ilin kuiritajn aŭ rostitajn. Printempe oni kaptis sovaĝajn anasojn kaj ilin sekigis en sunradioj sur plaĝo. Poste oni kunmetis ilin en faskojn, ĉiu kun 50 sekiĝintaj anasoj, kaj konservis ilin kiel eventualan donacon por novedzino aŭ ŝanĝis ilin kontraŭ kotona teksaĵo kaj teo. La 97-jara maljunulo diris, ke li naskiĝis en Abudan-vilaĝo. Ok-jara, li ekkulturis tritikon en Milan kune kun siaj samvilaĝanoj. Post rikolto oni konservis tritikon en kelo ĉeloke. Tiuj, kiuj bezonis ĝin, venis preni ĝin. Ĝi estis komuna posedaĵo. La 101-jara maljunulo rakontis, ke antaŭ tre longe epidemio trafis Lopnur-vilaĝon. Multaj mortis de la malsano kaj la postvivantoj plejparte fuĝis al Hetian okcidente de Lopnur. Nun en la gubernio Luopu, homofono de la lago Lopnur, loĝas Lopnur-anoj. Tiuj Lopnur-aj maljunuloj vivas pacan vivon, manĝante fiŝojn kaj kaĉon el faruno de maizo kaj fruktoj de oleastro.