• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:24:01    
Kash, la plej okcidentan urbon de Ĉinio kaj finan lokon de la antikva Silka Vojo en la tereno de Ĉinio

cri

Oni diras, ke sen atingi Kash, la vojaĝo en Xinjiang estas vana.

Kash, la plej okcidenta urbo de Ĉinio, situas en la sudokcidenta parto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, ĝia totala areo superis 16 kvadratajn kilometrojn kaj ĝia loĝantaro superis 3 milionojn kaj 280 milojn. La altebenaĵo Pamiro kuŝas en ĝia okcidento, la montaro Kalakunlun en ĝia sudokcidento, kaj la vastega dezerto Taklimakan en ĝia oriento, kelkaj riveroj trafluas ĝian areon.

La centro de la urbo Kash altas je 1294 metroj super la marnivelo, la klimato apartenas al varmete kontinenta, kaj la jara averaĝa temperaturo estas ĉirkaŭ 11 gradoj Celciuse. Ĝenerale dirite, ĉi tie ne estas frosta vintro nek varmega somero. La jara pluvokvanto estas nur dekoj da milimetroj.

Ĉar Kash estis interkruciĝo de la Suda kaj Norda Branĉoj de la antikva Silka Vojo, tial ĝi de longe estas kunfandejo de la orienta kaj okcidenta kulturoj, kaj ankaŭ tiu de la centra-ĉinia kulturo unuflanke kaj muziko kaj danco de Hindio kaj Persio aliflanke. Tial oni diras, ke Kash estas viva fosilio de la historio de Xinjiang.

En la komenco de la dinastio Okcidenta Han, Kash estis regno Shule, unu el la 36 regnoj de la Okcidenta Regiono. Dum sia plenumado de la diplomatia misio, Zhang Qian, imperiestra speciala sendito de la dinastio Okcidenta Han siatempe venis ĉi tien. En la dinastio Orienta Han, kiam generalo Ban Chao faris administradon en la Okcidenta Regiono, ĉi tie estis lia bazloko.

Laŭ historia libro, en la dinastio Orienta Han ( 25 – 220 ), generalo Ban Chao siatempe garnizonis en la nuna Kash, kaj starigis grandan meriton tie.

Ban Chao (32 – 102 ) komence estis ordinara klerulo. Iutage li aŭdis, ke hunoj senĉese invadas la landlimon kaj forkaptas homojn kaj brutojn. Forĵetinte la plumon li veis: Brava viro devas starigi meriton transmare por gajni apanaĝon, anstataŭ droni en la skribilaro. Li do agis laŭ sia volo. En la jaro 73 p. K., Ban Chao, sekvante generalon Dou Gu, partoprenis en batalo kontraŭ hunoj. Nelonge poste, li estis postenigita en la Okcidenta Regiono por fini regadon de hunoj en tiu regiono kaj restarigi glatan funkciadon de la Silka Vojo. Li estis tre brava kaj kapabla. Dank' al lia strebado, pli ol 50 regnoj ĉiuj subiĝis al la dinastio Orienta Han. Ban Chao estis apanaĝita kiel aristokrato. En la ĉina literaturo estas klasika rakonto pri lia kariero, nome ĵeti plumon por servi kiel batalanto.

Antaŭ 2 mil jaroj, Kash estis sidejo de la regno Shule vaste konata sur la Silka Vojo. Shule-anoj, kun flava haŭto kaj nigraj haroj, tre similis al la loĝantoj de centra Ĉinio, ĉar antaŭ 6-7 mil jaroj, iliaj prapatroj, tien migris el oriento. En multaj historiaj libroj oni skribis, ke Shule-anoj havas po 12 fingrojn kaj po 12 piedfingrojn. Laŭ esploro antikvuloj ĝenerale havis tiun trajton. Tamen post la 5-a jarcento, sekve de la alveno de komercistoj el Hindio kaj Eŭropo, precipe post enmigrado de sogdoj el Centra Azio, tre lertaj en komerco, Shule-anoj ekhavis altan nazon kaj profundajn okulkavojn. Meze de la 6-a jarcento al Shule migris multaj xitujue-oj, mikssangaj posteuloj de hunoj kaj xianbei-oj, pro tio la lokanoj ekhavis altan staturon kaj bluajn okulojn.

En la 9-a jarcento, huihu-oj el stepo de norda Ĉinio starigis Kala-ĥanejon en Kash. Post tio, dum ĉirkaŭ 400 jara asimilado, la prapatroj de Kash-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas la nunaj lokanoj. Menciindas, ke la reganto de tiu ĥanejo, ĉiam sin rigardante kiel posteulon de la ĉina nacio, sin titolis ĉina reĝo. Siatempe la ĥanejo havis alian gravan ŝanĝiĝon, t.e. islamo transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kash fariĝis la unua islama regiono de Ĉinio.

Ĉiu evoluo de Kash intime rilatis kun ĝia geografia situo. En la tujue-a lingvo, Kash signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan kaj la altebenaĵo Pamiro, Kash distancas de Kuqa je 800 kilometroj. Ĉar ĝi situas ĉe la okcidenta fino de Ĉinio, en ĝi kuniĝis la Branĉoj Suda, Meza kaj Norda de la Silka Vojo. Dank' al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj kaj naskiĝis ujguroj, kiuj havas sangon de indiĝenoj, sed malsaman aspekton. Kash meritas la nomon de “Viva fosilio de la historio de Xinjiang”.