• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:25:18    
Kelkaj karakterizaj vizitindejoj de Kash

cri

Moskeo Etigar:

Frumatene el la angula turo de la moskeo Etigar en Kash aŭdiĝas voĉo de imamo laŭta, sonora kaj tirata por voki islamanojn al preĝo.

Ĉar 2,7 milionoj da ujguraj Kash-anoj kredas je islamo, en la urbo Kash estas pli ol 9 600 moskeoj, kaj en ĝiaj vilaĝoj ĉiu dua aŭ tria familio posedas unu moskeon.

Tute diferencaj de budaistoj, islamanoj kredas nur je Alaho kaj kultas neniun idolon. Pro tio, ili faras preĝadon ĉiutage 5-foje ne en tagmezo nek en tempo, kiam la suno leviĝas aŭ subiras, por eviti suspekton kulti la sunon. Kaj la signo de novluno sur moskeo memorigas sanktan momenton. Laŭdire, en iu novluna nokto de la naŭa monato laŭ la islama kalendaro Alaho inicis profeton Mahometo pri Korano. Post tio, tiu monato fariĝis fasta monato de islamanoj. En Kash, vespere de tiu monato, antaŭ leviĝo de novluno, islamanoj venas en moskeon por serĉi delikatan lunarkon okcidente. Ĝin vidinte, ili ekfastas, nur vespere ili prenas manĝaĵon. Ili tiel faras ĝis la lasta vespero de tiu monato, kiam ili denove vidas la lunarkon. Kaj la sekvantan tagon estas la festorompa Korban-festo.

Tio estas solena festo. Dekmiloj da islamanoj genuiĝis sur la placo de la moskeo Etigar por fari preĝadon. Poste, akompanate de tamburado kaj blovinstrumenta muziko, ili dancas Samadancon. Tio daŭras 3 tagojn. Pasiaj ujguraj viroj ofte saltas por fari turniĝon je 180 gradoj kun ritmo drasta kaj kruda. Laŭdire tiu antikva religia danco naskiĝis dum milito inter islamanoj kaj alireligiuloj. Siatempe islamanoj tamburadis kaj ludis blovinstrumentojn por sin kuraĝigi kaj preĝis, por ke Aaho benu kaj protektu ilin. Post la venko ili dancis akompanate de tamburado kaj muziko de blovinstrumentoj…

La moskeo Etigar staras en la centro de la urbo. En la moskea korto prosperas altaj poploj. Sub ili gaje saltis turtoj, kiuj neniom teruriĝis pro irado de homoj. La moskeo Etigar konstruiĝis en 1442. Siatempe ĝi estis malgranda. En la 18-a jarcento, iu islamanino donacis al ĝi ĉirkaŭ 70 hektarojn da tero. Poste alia islamanino donacis al ĝi sian tutan havaĵon antaŭ sia morto pro malsano dum la vojaĝo al Mekko. Nun la moskeo Etigar estas la plej granda moskeo en Ĉinio. En ĝi preĝas ne nur islamanoj de Kash, sed ankaŭ tiuj el arabaj landoj.

7-jaraj knaboj povas loĝi en moskeo por lerni Koranon. 4-5 jarojn poste, ili ellernas la araban lingvon kaj povas bele skribi en ĝi. La moskeo Etigar estas islama altlernejo por kulturi tiuflankajn fakulojn. Ĝiaj lernantoj aĝas plejparte 18 – 28 jarojn.

La Maŭzoleo Apahuojia situas en la vilaĝo Haohan, 5 kilometrojn oriente de la urbo kash. Ĝi estas tipa islama antikva ensemblo. Konstruita en la jaro 1640, ĝi areas je 2 hektaroj. Oni diras, ke en ĝi enteriĝis 72 homoj el 5 generacioj de la sama familio. En la maŭzoleo dormas fama islama majstro Apahuojia, pro tio la maŭzoleo havas sian titolon.

Laŭ legendo, ankaŭ Iparhan, kromedzino de imperiestro Qianlong de la dinastio Qing, estis enterigita ĉi tie post la forpaso. Laŭdire, Iparhan ne nur estis belega, sed ankaŭ ĉiam eligis aroman odoron tutkorpe. La imperiestro nomis ŝin Aroma. Pro tio la Maŭzoleo Apahuojia ankaŭ nomiĝas la Maŭzoleo de Konkurbino Aroma. Laŭ legendo, post la forpaso, ŝi estis transportita al sia hejmloko Kash kaj enterigita tie. En la maŭzoleo videblas ĉevala ĉaro transportinta ŝian ĉerkon tiutempe. Sed laŭ historia dokumento, kromedzino de imperiestro Qianlong kun la nomo Aroma vivis 28 jarojn en la imperiestra palaco kaj forpasis je la aĝo de 53 jaroj. Fakte ŝi estis enterigita en la imperiestra tombejo nomata Orienta Maŭzoleo de la dinastio Qing, situanta en la provinco Hebei, norda Ĉinio.

La Maŭzoleo Apahuojia konsistas el pordturo, granda kaj malgranda preĝejoj, sutrejo kaj ĉefa tombejo. La fronta pordo estas eleganta kaj impona, ambaŭflanke staras altaj cilindroformaj kolonoj el brikoj kaj muroj inkrustitaj per blanka-bluaj glazuritaj brikoj. Ĉiuj konstruaĵoj estas tre aprecindaj kaj forte impresaj.

Bazaroj:

Inter kvietaj moskeoj grandaj kaj malgrandaj prosperas movoplenaj bazaroj de tranĉiloj, ceramikaĵoj, ĉapoj, tapiŝoj, juveloj, brutoj, jahurtoj k.a. La moskeo Etigar estas ĉirkaŭata de ili, kaj el ili la bazaro Anjiang servas al klientoj speciale per silko. Antikvece, multaj uzbekaj komercistoj, tansirinte Pamiron, kolektiĝis tie por komercado. Norde de la moskeo etendiĝas metiartaĵa strato kun butikoj kvazaŭ pendantaj sur muroj.

Kash-anoj ŝatas viziti bazerojn. Tie troviĝas ĉiaj manĝaĵoj. Iuj knaboj vendas figojn platigitajn kaj metitajn en formo de piramido en lignan pleton. Tie oni povas aĉeti tranĉaĵojn de la fama Hami-melono. Vaporuminte farĉitajn farunaĵojn, oni ĉiam laŭte vokas la nomon de Kuira Dio, ĉar ŝajne ju pli laŭte oni krias, des pli bongustas la farunaĵoj… La bazaro estas paradizo de bongustaj manĝaĵoj. Sub la arda suno, ĉe forno, iuj preparas vermiĉelojn, aliaj farĉon kaj triaj pladojn, ili ĉiuj laboras lerte kun gajna mieno.

Ĉe la strato kelkaj ŝedoj servas kiel ripozejo por maljunuloj el la kamparo. Sidante sur la lito ili manĝas platforman kukon rostitan, trinkante teon. Siatempe, kiam bonzo Xuanzang de Tang-dinastio trapasis dezerton dum sia vojaĝo al Okcidento pr peti sutron, li kunportis ĝuste tiajn kukojn. Antaŭ ol manĝi ilin, li metis ilin sub varman sablon kaj kelkajn minutojn poste, ili fariĝis fragilaj.

Ĉe ordinaraj stratetoj:

La loĝdomoj ĉe landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj. La stratetoj al moskeoj kaj bazaroj ĉiuj estas flavaj. Ĉar en Kashi malmultas pluvo, la teraj etaĝdomoj kun la plata tegmento estas uzeblaj por dekoj da jaroj. En ĉiuj kortoj belas floroj. En niĉoj kun gravuraĵoj estas arĝenta teservico el Pakistano…

Tamen la plej belaj estas knabinoj. La naturo dotis ilin per ĉarmo. La knabinoj de la islamaj familioj devas agi laŭ la religiaj reguloj ekde sia aĝo de 9 jaroj. Iliaj gepatroj tre atentas kulturi en ili ĝentilecon, bonkorecon kaj bonajn kutimojn pri pureco. Kompreneble, ili devas lerni ankaŭ sciencajn sciojn.