• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:27:21    
Retrorigardu la mirindan Silkan Vojon

cri

Karaj amikoj, post la longa vojaĝo dum unu jaro kaj duono, ni jam finis nian ekskurson laŭ la fama antikva Silka Vojo, kaj starante ĉe la lasta stacio de nia interesa vojaĝo Taŝkurgano, mi pensas, ke necesas iom retrorigardi al tiu mirinda vojo por memoro. Jen estas la retrorigardo.

Ĉirkaŭ la 2-a jarcento a. K, t.e. en la fina periodo de la dinastio Qin kaj la komenca tempo de la dinastio Han de Ĉinio, hunoj loĝantaj en la regiono de norda mongola stepo senprecedence potenciĝis, ne nur devigis diversajn regnojn de la Okcidenta Regiono subiĝi al si, sed ankaŭ akiris venkon super imperiestro Liu Bang de la dinastio Han.

Dank' al la 40-jara strebado politike kaj militafere, ĝis la tempo de la imperiestro Wudi, la dinastio Han prosperiĝis kun potencaj armitaj fortoj, multaj famaj generaloj kaj talentuloj, kaj per ĉio ĉi distingiĝis en la ĉina historio.

La imperiestro Wudi estis talenta kaj kapabla monarko. Gvidate de li, la armeo de la dinastio Han fiaskigis hunojn kaj forpelis la lastajn al malproksima nordo, samtempe li trabatis la Silkan Vojon interligantan Eŭropon, Azion kaj Afrikon, malfermante novan ĉapitron de la historio de la homa civilizacia evoluado.

La antikva Silka Vojo totale longis je pli ol 7 mil kilometroj. De la 2-a jarcento a. K. ĝis la 15-a jarcento p. K, kiam ekviglis la mara navigado, la Silka Vojo kunligis la antikvajn kulturojn de Ĉinio, Hindio, Grekio kaj Persio, krom elkonduki al la okcidento la plej gravan kaj plej grandkvantan varon silkan, ankaŭ silkproduktan teknikon, pulvon, kompason, bronzofandan teknikon, paperfaran teknikon kaj presteknikon sinsekve al meza Azio, Irano, Romo kaj aliaj mondpartoj. Inverse, ankaŭ el la okcidento kaj meza Azio, enkondukiĝis en Ĉinion tieaj produktoj, budaismo, kristanismo, islamo, astronomio, kalendaro, matematiko, medicino, muziko, belarto ktp.

Karaj amikoj, kelkaj redakcianoj de la revuo El Popola Ĉinio iam vojaĝis laŭ la Silka Vojo. Jen estas vortoj de s-ro Liu Sigong:

Li diris, ke la Silka Vojo, tiu ĉi poezie bela nomo komence aperis en la libro “Ĉinio” verkita de germana geografo Richhofen en la jaro 1877. Poste, tiu nomo estis fine determinita pro la libro “Antikva Silka Vojo inter Ĉinio kaj Sirio” verkita de Horman en la jaro 1910. Nuntempe, tiu ci ĉarma nomo estis vaste uzata por vivece priskribi la trafikan trunkon inter la antikvaj azia kaj eŭropa kontinentoj, kaj ŝatata de la mondaj popolanoj.

La Silka Vojo estis la ĉefa trafika trunko en la antikva Ĉinio por kontaktiĝi kun la okcidento dum pli ol mil jaroj, estis granda arterio por interligi la du kontinentojn Azio kaj Eŭropo, kaj siatempe rekte influis la ekonomian, kulturan kaj teknikan evoluadon kaj progreson. Ekde la dufoja diplomatia vojaĝo al okcidento fare de Zhang Qian antaŭ pli ol 2 mil jaroj, tiu historia vojo iom post iom formiĝis. La vojo ege akcelis interfluadon kaj evoluadon de diversaj landoj trairataj de ĝi. Kaj nuntempe, ĝi fariĝis unu el la turismaj varmaj punktoj. Multaj en- kaj ekster-landaj turistoj elektis la Silkan Vojon kiel ŝatatan itineron, kaj anstataŭ diverslandaj komercistoj, nun sur tiu fama vojo svarmas turistoj el diversaj mondpartoj.

Karaj amikoj, intervjuate, fama han-lingva profesoro de Francio s-ro Joel Bellason tiel taksis la Silkan Vojon:

Li diris en la ĉina lingvo, ke la impona Silka Vojo de Ĉinio estas unika en la mondo.

Karaj amikoj, omaĝe al la antikva Silka Vojo, oni verkis multajn librojn, teatraĵojn, kantojn, dancojn ktp. Inter tiuj vaste konata estas la samnoma danc-dramo kreita de la Kant-Danca Ensemblo de la provinco Gansu antaŭ dekkelkaj jaroj.

La dramo kondukas la spektantojn el modernaj urboj al la senlima Gobio kaj antikva Silka Vojo, sur kiu sonadis kamelaj tintiloj, al la Granda Muro kaj ŝtonkavernaroj de Dunhuang. Jen okazintaĵo en la prospera dinastio Tang. La travivaĵo de maljuna pentristo Zhang kaj lia filino Ying-niang kaj ankaŭ la intima amikeco inter ili kaj persa komercisto Inuso konigas la amikecon inter la popoloj ĉina kaj okcident-azia. Ili konigas ankaŭ, ke la Silka Vojo ne nur taŭgis al komercado, sed ankaŭ funkciis kiel kultura ponto, ĉar dank' al tiu vojo, Ĉinio sorbis sukojn de la okcidentaj artoj, kiaj muziko, danco kaj pikturo. Parolante pri la kultura trezoro de Ĉinio, oni ne povas ne mencii la historian rolon de la antikva Silka Vojo kaj la influon de la artoj de okcident-aziaj landoj.

Iasence oni povas diri, ke la danc-dramo Silka Vojo revivigis la artajn figurojn sur freskoj de Mogao-ŝtonkavernaro en Dunhuang kaj la antikvan muzikon de la dinastio Tang, kristaiĝon de la kultura interŝanĝo inter la Oriento kaj Okcidento kaj samtempe dotis ilin per orientaj trajtoj.

Ni prenu la pimpajn kostumojn kiel ekzemplon. Iu eksterlandano diris: “La konstumoj de cento da dancistoj vidigas ĉiujn plej belajn kolorojn de la mondo.” El tiuj belaj konstumoj, oni konas la koncepton de la dinastio Tang pri beleco de la homa korpo. La tiamaj homoj ŝatis diversajn dekoltaĵojn, kaj en la danc-dramo oni povas vidi, kiaj estis la bodisatvaj kostumoj en Hindio siatempe. La danc-movoj estis multe influitaj de tiuj en freskoj de la ŝtonkavernaro, kiaj danc-movoj de hindoj kaj naciminoritatanoj en okcidenta landparto de Ĉinio.

Karaj amikoj, intervjuate, nia kolego el la revuo El Popola Ĉinio s-ro Han Hong konigis pri tiu fama danc-dramo.

Li diris, ke estas ja okulfrapa la danc-movo pluki bivon post la dorso. La heroino de la danc-dramo Ying-niang staris sur piedpinto kaj ĉe pirueto ŝi levis la manojn post la dorson kaj ekplukis bivon. Tiu pozo klare videblas en la fresko de la ŝtonkavernaro en Dunhuang.

La danc-dramo “Silka Vojo” forte impresis la spektantojn per flirtaj danc-movoj, buntkoloraj kostumoj, ekzotikaj muzikoj kaj grandiozaj scenoj.

Karaj amikoj, nun ni disaŭdigu kelkajn melodiojn aperantajn en la danc-dramo “Silka Vojo”, kaj esperas, ke ili plaĉos al vi.

Unue bonvole aŭskultu la ĉefteman melodion de la danc-dramo.

Karaj amikoj, la ĵus de vi aŭdita melodio estas nomata “Muziko de la Danco Ĉielarka Satena Vesto”. Laŭ legendo, la danco estis kreita de Yang Yuhuan, bela kromedzino de la imperiestro Xuanzong de la dinastio Tang. Tre ŝatante ŝin kaj ankaŭ ŝian dancon, la imperiestro Xuanzong verkis por la danco tiun akompanan muzikon.

Karaj amikoj, nun bonvole aŭskultu la akompanan melodion de la danco titolita: Belvoĉa Birdo.

Karaj amikoj, fine bonvole aŭskultu akompanan melodion de la Danco de Honorindaj Gastoj sur la Silka Vojo.