• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-24 11:29:48    
Fukang de Xinjiang rapide disvolvas turisman aferon

cri

En la kuranta jaro, la urbo Fukang de Xinjiang, prenante konstruadon de la moderna ekologia turisma urbo kiel sian celon, science kaj bonorde ekspluatas la turismajn profitfontojn. Plene elvolvante la lokomotivecan rolon de la ŝtataj 4 A-klasaj pitoreskejoj, kiaj la montaro Tianshan kaj la lago Tianchi, la turisma enspezo de la urbo rapidege kreskas.

En la komenco ĉijare, la urbo Fukang projektis la ĝeneralan turisman aranĝon, kaj fondis la turisman zonon kun la lago Tianchi kiel la centro, kaj plie, malfermis la oran turisman itineron kun la karakterizaj naturaj pejzaĝoj, dezertaj vidindaĵoj, kulturaj relikvoj, antikvaj ruinoj kaj naciminoritataj moroj laŭ la Norda Branĉo de la antikva Silka Vojo.

Ĉijare, la urbo Fukang ankaŭ asignis 12 milionojn da juanoj por konstruado de diversaj turismaj inslataĵoj, protektado de la ekologia medio kaj starigo de botanika ĝardeno kaj zoologia ĝardeno en la pitoreskejo de la lago Tianchi.

Por plilongigi la turisman sezonon, la urbo Fukang ankaŭ fervore disvolvas la vintran turisman aktivadon, kaj aranĝis buntajn turismajn programerojn, kiaj rivera flosado, dezerta ĉevalkurado, ĉasado, glaciflua ekspedicio, rokogrimpado ktp, krome ne mankas ankaŭ la surakva turisma aranĝo, ekzemple konkursoj de motorboatoj kaj drako-ŝipoj.