En la jaro 1987, la monto Taishan estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de la Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj.
La monto Taishan, unu el la 5 sanktaj montoj de Ĉinio, situas proksime al la orienta marbordo en la gubernio Tai' an de la provinco Shandong, kaj ĝia totala areo superas 250 kvadratajn kilometrojn.
1 540 metrojn alta super la marnivelo, la monto Taishan estas simbolo de alteco kaj majesteco. Ekde la antikveco, la ĉinoj kutime uzas tiajn esprimojn, kiaj “firma kiel la monto Taishan” kaj “tiel grava kiel la monto Taishan”.
Sur la monto troviĝas multaj grandiozaj pintoj kaj krestoj, pinoj kaj cipresoj jarcentojn maljunaj, imponaj temploj kaj mirindaj akvofaloj. Ekde la 3-a jarcento antaŭ nia erao, imperiestroj kutimis vojaĝi tien por kulti al la ĉielo, kaj literatoroj omaĝis al la monto Taishan multe da poemoj kaj epigrafoj.
Majo kaj oktobro estas plej taŭgaj al grimpado sur la monton Taishan. Tio ĝenerale komenciĝas per vizito al la Templo Daimiao ĉe la montpiedo. La templo konstruita en la 3-a jarcento antaŭ nia erao estis loko, kie imperiestroj faris konsekradon al la sankta monto. Ĝi estis multe plivastigita ekde la 7-a jarcento ĝis la 13-a, en la periodo de la dinastioj Tang kaj Song, ĝis ĝi atingis la nunan skalon de 96 mil kvadrataj metroj. En la loko abundas altaj cipresoj kaj steleoj, kaj ekzistas sennombraj kulturaj relikvoj kaj historiaj monumentoj, kiuj ege interesas turistojn.
La majesta halo Tiankuang estas la ĉefa konstruaĵo de la Templo Daimiao, kun tegmento el flavaj glazuritaj tegoloj kaj glimbrilaj ornamaĵoj. Ĝi estas unu el la plej fame konataj palaco-stilaj konstruaĵoj de la antikva Ĉinio. En la halo videblas la tramura pentraĵo el la dinastio Song (960 – 1279). Ĝi portretas la Dion de la monto Taishan kun ĝia sekvantaro en la inspekta turneado. La delikata aranĝo kaj lerta uzado de la peniko estas tre okulfrapaj por tiel fruatempa verkaĵo.
Duonan kilometron norde de la Templo Daimiao troviĝas Arkado Daizong, unu el la ĉefaj pordegoj al la montparko kaj ankaŭ la ekirpunkto por supreniro al la zenito laŭ la orienta vojo. Tri vojoj kondukas al la zenito, tamen la plejparto de la turistoj preferas la orientan, ĉar laŭlonge de tiu 9- kilometre longa vojo, oni povas vidi multajn interesajn vidindaĵojn.
Mallonga grimpado supren sur zigzagaj ŝtonaj ŝtuparoj kondukas al la Palaco de la Ruĝa Pordego, kiu fakte estas grupo da domoj apud la montdeklivo kun rivereto preterfluanta.
Pli supren sur la vojo troviĝas la Valo de Sutroŝtono, kie en granda plata ŝtono antikva kaligrafo gravuris tekston de la budaisma Diamanta Sutro per ideogramoj 50 centimentrojn altaj. Post miljara patinado restas legeblaj nur ĉirkaŭ mil ideogramoj, kiuj verŝajne estas la plej gravaj el la kulturaj relikvoj sur la monto Taishan.
Mezvoje videblas majesta konstruaĵo kun buntkoloraj tegmentrandoj kaj vermiljonaj muroj. Ĝi estas Doumugong, budaisma monaĥinejo. En la orienta halo, oni povas aŭdi la muzikon el murmuranta vento kaj lirlanta rivereto. Eĉ en la pluva tago de malfrua somero la pejzaĝo videbla tra la fenestro estas tre aprecinda.
El ĉiuj akvofaloj sur la monto Taishan, tiu super la Lago de Nigra Drako estas la plej spektakla, kvazaŭ blanka silkaĵo ŝvebanta en la aero. Ĝi similas al blanka ĉevalo galopanta super la montaj torentoj kaj sin ĵetantanta en la profundan lagon malsupre.
Preter Doumugong, la zigzaga vojeto estas flankita de kolosaj jarcentojn maljunaj cipresoj, kiuj kuniĝas supre kaj formis laŭbon ŝirmantan kontraŭ la varmega suno, tiel ke en somero la vojeto fariĝas tre plaĉa promenejo malvarmeta. Tiu ĉi cipresa galerio kondukas al la Meza Ĉiela Pordego.
Ne malproksime super la Meza Ĉiela Pordego estas la alte starantaj Kvin Dafu-pinoj. “Dafu” estas kortegana rango en la dinastio Qin (221 – 206 antaŭ nia erao). Laŭ legendo, la Unua Imperiestro de la dinastio Qin iam ŝirmis sin sub la arboj dum pluvego, kaj pro tiu servo la imperiestro donis al la arboj tiun oficialan titolon. Kaj la nunaj pinoj plantitaj en la jaro 1730 jam anstataŭis la originajn, kiuj detruiĝis en monta diluvo. Kvankam jam 230-jaraj, ili tamen ankoraŭ kreskas dense kaj ombroriĉas somere.
Ankoraŭ pli krutaj 1 200 ŝtonaj ŝtupoj kondukas al la Suda Ĉiela Pordego. Tio estas la lasta kaj plej malfacila parto de la vojaĝo al la zenito de la monto. Oni nomas ĝin “ŝtuparo al la ĉielo”. Ambaŭflanke troviĝas protekta balustrado el fero.
Ĉe la Suda Ĉiela Pordego, la lasta ŝtonarkado, antaŭ ol grimpantoj atingas la zeniton, ekblovego de vento alportas pli bonan komprenon pri la versoj de Li Bai, fama poeto el la dinastio Tang:
Murmuras ĉe l' Pordeg' Ĉiela
De dek mil lioj vento freŝa
Preterpasinte ĉi tiun pordegon, oni alvenas al longa kaj mallarĝa vojeto nomata “La Ĉiela Strato” kun domoj, butikoj kaj hoteloj. Ĉe la orienta fino de la strato estas la Templo de Lazura Nubo, la plej majesta konstruaĵo sur la zenito de la monto Taishan. Ĝi estas konstruita en la 10-a jarcento en la dinastio Song. Ĝiaj bronzaj sonoriloj ĉe la kvar anguloj de la ĉefa halo tintadas melodie en la vento.
Ĉe la plej alta punkto staras la Templo de la Ĉiela Imperiestro. Tie oni povas havi panoraman vidon al la vastaj ebenaĵoj kaj serpentuma rivero Dawen malsupre.
La kulmino de la tuta vojaĝo estas rigardi la sunleviĝon sur la zenito de la monto. Somere tagiĝas je ĉirkaŭ duono post la kvara. Tiam la ĉielo brilas ruĝe kaj subite la suno saltas tra la nuboj kiel granda fajra globo el la maro. Laŭdire, tiu vido estas neforgesebla por ĉiam.
|