• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 14:59:17    
Guo Moruo: Nefinite 1)

cri

Guo Moruo: Nefinite 1)

01/14 09:21 GMT

Kvazaŭ subite falinta meteoro, Aimou abrupte vekiĝis pro plorado de pli granda filo. Ankoraŭ sombra, li levis la filon kaj, paŝante tien kaj reen, faris luladon. Post kiam la ploro ĉesis, li rekuŝigis la filon kaj sin.

Ĉi 3-jara filo jam fariĝis pliaĝa frato kaj pro tio devis dormi kun la patro. Ĉi tiu filo, multe suferinta en la utero kaj subnutrita post la naskiĝo, ofte ricevis moleston de najbaraj knaboj jen per insulto "Chankoro" 2), jen per bastono aŭ ŝtono. Povra 3-jarulo, havante jam neforigeblan traŭmaton en la delikata nervaro! Preskaŭ en ĉiu noktomezo la infano vekiĝis de ploro, rondigis la okulojn kaj, panike kriante, marteladis litkovrilon per la pugnetoj. Foje ĝi nur lamentis, sen larmo. Alian fojon ĝi hihie ekridis el ploro. La koro de Aimou kies nervoj ŝajne jam estis torditaj ŝiriĝis pro la kompatinda filo. Siaflanke lia edzino ne havis liberan tempon pro granda okupiĝo en mastrumado kaj mamnutrado de la dua filo. Tial Aimou prenu la ŝarĝon. Foje ideo venis al li en la kapon, ke li, en senleciona tago, ekskursu kun la unua filo al maro aŭ al apuda loko.

Ili loĝis en fiŝista vilaĝo, kies nordon kaj sudon pinaro kronis. Elhejmeniĝinte ili sin turnis liven, iris okcidenten kaj, proksimume post cent paŝoj, jam atingis la maran bordon. La maro kvietis eksterordinare, kun malplenaj fiŝboatoj sur sia strando. Kiam la suno atingis la horizonton, sangeca krepusko tinkturis la firmamenton kaj skarlatigis la maron. Tiam, ĵetante rigardon tra pinaj kolonoj al la maro, oni trafis miraĝon de tragedio. Aimou lante promenis, dum lia fileto kolektis konkojn kaj donis ilin, unu post alia, al li. Havante plenajn manojn da konkoj, Aimou sekrete lasis ilin fali. Li klarigis, de tempo al tempo, iujn fenomenojn en la naturo, jen analizis petalojn plukinte sovaĝan floron, jen faris anatomian trakton al insekto de li kaptita, jen diris per obtuza voĉo almontrante boatojn foriĝantajn aŭ revenantajn:

"Filo, la naskoloko de via paĉjo estas trans la maro. Paĉjo vin kondukos al ĝi, kiam vi grandiĝos."

La filo kapjesis kaj kapjesis, kvankam li ne komprenis, kion la vortoj de la patro signifas.

Aimou eksidis sur sablo kaj sencele desegnis fiŝon aŭ leporon. Ankaŭ la filo, kiu fingre vidigis bildon similan al olivo, faris truon en ĝi kaj gaje kriis:

"Paĉjo, fiŝo!"

Ambaŭ tiele sin distris.

Apud ilia hejmo tronis antikva templo antaŭ kiu pinoj skrapis nubon de pli ol 100 jaroj, ombrante kelkajn tetrinkejojn kiuj oferis ripozon al turistoj ankaŭ per mato kaj matraco. La trempla tegmento subtenis nestojn de blankaj kolomboj. Flanke de la dura kaj kruda pordo de la templo troviĝis kioske ŝirmataj puto kaj fonto liverantaj akvon al pilgrimantoj por ke ili lavu la manojn. Kolomboj ofte surteriĝis por beki grajnojn ĵetitajn de vojaĝantoj aŭ flugis al la fonto por trinki akvon aŭ purigi la plumojn en urno.

Aimou trovis ĉi terenon tre poezia kaj ofte alkondukis la filon kunportante saketon da rizo aŭ tritiko. Ambaŭ paŝis antaŭ la templon, elsakigis grajnojn kaj baldaŭ kolomboj alplonĝis, 1, 2, 3, pli kaj pli multe, tiam la filo ekdancis de gajo, meze de la birdoj.

Jen nova taktiko ellernita de Aimou.

Post taga ludo la filo vekiĝis ankoraŭ meznokte el ploro. Tiam Aimou rakontis ion de ili tage viditan kaj improvizis lulkanton – aŭskultante la filo sinkis en dormon. En la pasinteco la infano endormiĝis post 2 aŭ 3 horoj da lulado, sed nun malpli ol 60 minutoj jam sufiĉis. La fileto tre amis ĝui lian kanton. Tamen lacego ofte detenis la patron. La knabeto obstinis, ke li kantu. Aimou do improvizis kaj aŭdigis kaj… la unua ronkis.

Ĉi-tage, post tia vekiĝo de la infano, Aimou denove lulis ĝin. Ambaŭ reenlitiĝis. Subite la knabeto vokis, ke li kantu. Kantu! Kaj la patro tiris la voĉon sentimentalan. Li bruetis:

"Jen blanka kolombeto / flugas al lageto. / Ĝi vidas en akvo / ruĝan orfiŝon.

"Kolombo diras al orfiŝo: / "Orfiŝo! Orfiŝo! / Vi bonvole saltu el akvo / kaj flugu supren, ni kune ludu!'

"Fiŝeto aŭdas kaj ŝovas kapon / el akvo, ĝi ne povas elsalti.

"Fiŝeto diras al kolombo: / 'Kolombo! Kolombo! / Vi bonvole saltu en akvon! / Ni kune ludu!'

"Kolombo aŭdas. / Ĝi flugas al akvo. / Ĝi ne povas enakviĝi."

Li trenis la voĉon, ripete kantante. La filo jesis, kiam la patro finis unu frazon. Fine la konscio de la fileto pli kaj pli nebulis, la jesado pli kaj pli softiĝis kaj interrompiĝis ĝis tuta silento.

Tiel estis ĉiun tagon, tio restis en ĉiu vespero. Tamen foj-foje sin alpafis promalsataj jelpoj de la dua infano. Kun la nervoj taŭzitaj ankaŭ pro malsufiĉo de dormo, Aimou sentis la kapon turnata, la okulojn kovritaj de nubo kaj la orelojn bruetantaj. – En la aĝo de 17 jaroj li glitis en seriozan tifon kiu postlasis al li timpanan kataron. De 10 jaroj li suferadis pro orelaj zumoj kaj surdeto. Nun li sentis, ke li tute surdiĝos.

Li ne sciis, kien lia dormo forkuris. Kiam li turniĝadis en la lito ĉe la dolĉe sonĝanta filo, ĉio pasinta svarme reviviĝis al li en la menso:

Li kuŝas en la sino de la patrino; panjo deklamas poemojn el Tang 3) farante tenerajn gratojn lule sur lia dorso. Subite aperas mezepoka fortreso en nebulo… Ho, tereno de edeno, agrabla kaj afabla! Ne revenigebla jam ĉio dolĉa!…

longa turniĝado fridigis la aeron en litkovrilo, per kiu li ŝirmis fine la kapon. Ferminte la okulojn, li provis kvietigi la spiriton kiu tamen jam dispecigite kvazaŭ ne restus en lia korpo. Ŝajnis al li, ke li estas salita porkokruro aŭ delfeno mortinta antaŭ pluraj tagoj ĉe la maro. Fine li trovis diferencon inter si kaj la delfeno. Lia koro tumultis terskue, tiel ke la muroj krake klakis. Nigra plumbo okupis lian cerbon kaj flamoj ride dancis en la oreloj. Rimarkeble doloris vertebro. Tamen li ne certis, ĉu kokciga, aŭ sakra, aŭ lumba.

Abrupte sirena sono fendis la aeron. Sekvis radaj bruoj. Li perceptis, ke veturas noktomeza trajno pretere. Martajdaj sonoj alŝvebis el la malproksimo, frapis la foran bordon kaj, farinte ciklon en la gela nokta firmamento, lontaniĝis ĝis neniiĝo. Aŭdiĝis ankaŭ spirado de liaj edzino kaj filoj. Sed li mem, kvazaŭ dronus en obskura abismo konanta nek matenon nek nokton.

1) La aŭtoro ĝin verkis en la 18-a de septembro, 1922.

2) Chankoro: Kutima sakraĵo de japanoj kontraŭ ĉinoj.

3) Tang: La dinastio Tang (618-907)