• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 14:59:57    
Guo Moruo: Sanktuloj

cri
"Tial, kiu humiligos sin, kiel tiu infano, tiu estas la Plejgranda en la regno de la Ĉielo."

"St. Mat." XVIII –4 1)

"Paĉjo revenas! Paĉjo revenas!"

"Ho, ho, paĉjo revenas!"

Apenaŭ atinginte la hejmon, Aimou jam aŭdis kriojn de la du filoj, kiujn li ne vidis en la tuta tago. Frumatene li hastis al presejo por mem korekti verkon. Poste li iris al norda kvartalo por viziti amikon revenintan el Germanio.

La amiko restigis lin por tagmanĝo. Sidante ĉirkaŭ forno, ambaŭ babilis ĝis vespero. Interalie la mastro diris:

"Bona estas Berlino, vere bona, regno en la Ĉielo!"

Sekve li rakontis, kiom luksas tieaj domoj, kiel ĉarmas virinoj, kiomgrade pitoreskas kantoj kaj dancoj kaj kiel bongustas vino kaj manĝaĵo. Aŭdigante tion kaj ĉi tion, li ĉiam tenis la okulojn fermetitaj, kvazaŭ li intencus forgesi la aktualan polveron kaj revoki la perditan edenon. Fine li konkludis, ke la vivo de ĉinoj estas almozula.

Aŭskultante la tentan rakontadon de la amiko, Aimou aŭdis de tempo al tempo gajajn ridklukojn de virinoj kaj maĝangajn sonojn el najbara ĉambro, sed li neniel povis enfandigi sin kaj anstataŭe lia konscio pli kaj pli klaris ĝis li povis nek kviete sidi nek stabile stari.

"Aparta eble estas la vivado en Eŭropo. Tamen loĝante en Parizo Millet 2) diris, ke li vivas kvazaŭ en dezerto. Almozula vivo entenas apartan spicon, dum paradizo troviĝas en la koro."

Pensante li sopiris al la edzino kaj filoj, jam ne viditaj ekde mateno. "Ho, kiom ili sopiras al mi! Frumatene, antaŭ ol foriri, mi diris al la filoj: 'Estu obeemaj kaj diligentaj! Mi aĉetos bombonojn por vi.' Certe ili ankoraŭ pensas pri bombonoj!"

Jam plurfoje li intencis leviĝi kaj diri adiaŭon, tamen li ĝenis sin, por ne rompi la bonan humoron de la amiko. Li devigis sin aŭskulti deklamadon de multaj poemoj kiujn la amiko mem verkis, poste ankaŭ tradukojn de versaĵoj de Li Taibo 3).

"Amuze, ke poeto el almozula lando estas admirata de homoj en 'la regno de la Ĉielo'!"

Lian penson interrompis batoj de murhorloĝo, sume 7. Sed lia amiko, kvazaŭ la niagara kaskadego, tute ne konis halton. Fine li prezentis pretekston kaj hejmeniĝis.

Estis svenanta vintro, regis strate tambura kaj petarda bruado por adiaŭi la malnovan jaron, kio vekis la infanecon de Aimou kaj, aliflanke, fortigis lian devosenton de patro. Li aĉetis en butiko petardojn supozante, ke tiaĵoj certe pli plaĉos al la filoj.

Apenaŭ lin vidinte la infanoj, 5-jara kaj 3-jara, kure elĉambriĝis kaj prenis liajn manojn.

"Paĉjo, mi legis du fabelojn."

"Jam bombonojn?"

"Ne," li respondis.

"Kial, se vi promesis?"

"Sed mi aĉetis petardojn."

"Ha, petardojn? Petardoj! Rapide! Ni eksplodigu ilin!"

Ekstaziĝis la filoj, kiuj tordiĝe reenĉambriĝis, sekvante la patron kiu vidis sian edzinon mamnutri infaneton enlite kun gajaj briloj en la okuloj.

"Tro malfrue!" Li turnis sian parolon al ŝi. "Amiko restigis min por la tagmanĝo kaj babilado."

"La knaboj vin atendegis. Fine ili bruis, ke vi ne revenos, vi ŝipas kaj trajnas al la Orienta Oceano 4)."

"Ha ha ha ha!"

"Jam ankaŭ la vespermanĝon?"

"Ne, sed ne necesas, ĉar ni malfrue prenis la tagmanĝon. Ni eliĝu petardi!"

Hihie kaj hahae, la knaboj konkure elĉambriĝis; ankaŭ ilia patrino, brakume portanta la bebon.

La korto ekviglis. La silentemaj petardoj, ekscitite je la meĉo, tuj krake dispafis scintilajn floretojn; kaj la knabetoj gaje ridis kaj aplaŭdis – ili mem ŝajnis petardoj. Kiam ekviglis turba petardo, rotacie soris la knaba koro, rapide, ĝis la ĉielo; sekve saga petardo faris ke la spirito de la knaboj komete atingis alian planedon. Mortis iuj pecoj post forbrulo de la meĉo. Ilin la knaboj levis, duonigis kaj tuŝis per alumetoj. La pulvo kaj fosforo konkursis pri sia forto. Disflugis steletoj kaj diamantaj briloj, ankaŭ fajreroj el la infana koro. Kaj la korto saturiĝis de sulfura nebulo kaj pleniĝis de folaj ridoj. Ĉu iu ankoraŭ diru, ke ili ne apartenas al la regno de la Ĉielo? Sed, se tia regno vere ekzistus, ĉi-momente la knaboj preferus resti en la korto.

Tempis enlitiĝi. La du knaboj ankoraŭ ĉantis iom da infanaj kantoj kaj, metinte respektive ekzempleron de alilanda porinfana bildolibro sur sian bruston, trankvile endormiĝis. Sole tiu 1-jara bebo, ŝajne pro troa emociiĝo, rifuzis enlitiĝi. Ĝin brakumante, Aimou lude fingrumadis du restigitajn petardojn.

Farinte fajron en forno kaj balainte la plankon, lia edzino paŝis al li por preni la infaneton, kiu tamen rifuzis ŝin.

"Ŝajne ĝi ne dormos ankaŭ ĉi tiun nokton."

"Ĝi ludu plu! Estas malpli ol la 10-a horo."

La infano gestis ke, ŝajne, oni bruligu la petardojn.

"Aha!" ellasis Aimou. "Ĝi deziras eksplodigon."

"Ĉu mortaj?" atentigis lia edzino.

"Farante aĉeton mi petis, ke kelnero donu al mi kelkajn mortajn. Certe ili ne bruos." Kaj li eligis la meĉon de unu el la duo da petardoj, ĝin kuŝigis sur tablo kaj diris, ke ŝi faru bruligon.

"Ĉu vere ĝi ne eksplodos?" ŝi konstatigis.

"Certe ne. Ek!"

(Daŭrigota)

1) En la originalo legiĝas ĉi tiuj Esperantaj vortoj. La aŭtoro mem tradukis ilin en la ĉinan lingvon kaj aperigis la tradukon kiel piednoton.

2) Millet: Jean Francois Millet (1814-1875), franca pentristo.

3) Li Taibo: Stila nomo de la granda romantika poeto Li Bai (701-762).

4) Orienta Oceano: Japania alinomo populara de la lasta periodo de la dinastio Qing (1644-1911), ĉine Dongyang.