• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:00:35    
Guo Moruo: Sanktuloj (II)

cri
Ekbrulis alumeto. Efektive, la petardo ne krakis, sed ĝi pafis, ekster ilia atendo, fuzaĵon rekte al la lito, en kiu la du pli aĝaj filoj kuŝis kaj, sekvante stridan alarmon el la edzina buŝo, trafis la dekstran okulon de la dua filo. Ŝi haste etendis la manon por forigi la surprizan atakon kaj ĝuste tiam tiu knabeto, ankoraŭ en dormo, instinkte levis sian maneton. Sekvis ĉerka ploro. Forbrulis la brovo, karbiĝis la okula haŭto, for ankaŭ la okulharoj.

"Ve! Ho ve! Tiel!…! Tiom…!" Ŝi eĉ balbuti ne kapablis, levinte tiun filon.

"Detenu lian manon!" kriis Aimou. "Rapide!" Kaj, metinte la bebon aliliten, li haste kaptis la vunditan knabon el ŝiaj brakoj, dum kio la filo senĉese ploris kaj hurlis.

"Aja! Ve! Li blindiĝas?"

"Ne, ne! Ne teruriĝu! Aha… vidu, ĝi malfermetiĝis!"

Efektive, la filo ovris siajn okulojn el kiuj la dekstra vidigis nur fendeton. Feliĉe, ke la okulbulbo restis perfekta dank' al tio ke tiumomente la infano estis dormanta. La vundita okulo provis malfermi sin plurfoje kaj fine kunpremiĝis; la dekstra maneto leviĝis kaj leviĝis, sed ĉiufoje trafis premon de la patro kaj fine jam senmoviĝis. Ĉesis ankaŭ la ploro, kiun anstataŭis profundiĝanta dormo, akompanata de kelkafoja tiko, pli kaj pli milda.

"Feliĉe, ke nur la haŭto vundiĝis. Ĉio en ordo post kelkaj tagoj."

"Bandaĝon, kontraŭ lia froto!"

"Bona ideo!"

Ne trovinte tiaĵon, lia edzino ŝiris pecon el pura tolo por fari panson. Sed apenaŭ tuŝite ĉe la vundo, la knabo plengorĝe ululis.

"Lasu, lasu! For la tolon! Mi firme tenu lian manon dum la dormo. Ne gravas."

Kvietiĝis la knabo, kiun Aimou, farante paŝojn tien kaj reen, firme tenis per la brakoj. Aimou firme tenis ankaŭ sentimentalecon kaj rimorson. Dume lia edzino fostis ĉe la tablo, ne sciante kion ŝi faru. Kaj la bebo silente endormiĝis, kvazaŭ rimarkinte la gepatran panikon kaj konsciinte sian kulpon. La teruron sekvis trankvilo kiu baldaŭ cedis sian lokon al pento pli kaj pli forte disetendiĝanta en la sensona ĉambro. Subite tio okazis, ke lia edzino prenis la Biblion, kiun ŝi longe ne tuŝis per la okuloj, sidiĝis en liana fotelo ĉe la forno kaj ĝin foliumis.

Tute kvietiginte la infanon, li enlitiĝis kun ĝi, sen demeti siajn vestojn.

"Ve, kompatindaj filoj sekvis min, vagabondon, al Ŝanhajo. Ili ne regas ĉi-tiean dialekton, nek havas amiketojn. Velkas ilia animo, tago post tago. Al mi mankas kapablo meti ilin en pli bonan medion. Ili sufokatas en ĉi tiel nomata hejmo, kvazaŭ en karcero. Iliaj amiketoj estas nur la difektitaj ludiloj, ilia konsolo troviĝas nur en la bildolibroj kunportitaj el Japanio antaŭ unu jaro. La amiko diris, ke la ĉina vivo estas almozula. Prave, vere! Kaj de miaj idoj, eĉ malpli ol la almozula!

"Ve, kiom povras ŝanhajaj infanoj! Ili povas nek vidi herbon nek aŭdi birdan pepon, denaske apartigate disde la naturo kaj rompite je la naiveco. Ilin la okcidentanaj parkoj ne enlasas. La spirito de ĉinoj estas kristalo de fia avido al famo kaj profito. Ĉiu do neglektas amuziĝon de infanoj kaj spiritan edukon al ili. En Ŝanhajo ne sole miaj infanoj suferas. Sed kial mi, eĉ pli, aĉetis aĉajn petardojn trompe al ili! Kiel lia okulo povus vundiĝi, se mi ne alportus tian aĉaĵon? Ve, mia kulpo! Kulpo mia!

"En Japanio ĉiutage ili ludis ĉe la maro, dank' al tio ilia sano fortiĝis kaj karaktero vigliĝis. Tamen nun, pro mi! Mi ilin rabas el la naturo kaj okupas! Tio kaŭzas, ke ili, kiel mi, suferas en la metropolo. Mia peko! Peko mia! Kial mi nepre volis veni al ĉi urbaĉo? Logo! Tro granda la logo de la mondo, tro granda la tento de la homaro. Kiel decas, ke mi sola ĝuu ion ekstere, lasante tiom da samlandanoj en la mizero? Mi ja devas fari ion por la socio, almenaŭ ke la vivo ne senvaloriĝu. Sed la infanoj reiru al Japanio! Ili troviĝas en kreskado. Mi ne!"

Fine la meditado lin kondukis al veoj pri la pasinteco. Antaŭ 3 jaroj, en Japanio, okaze de jara sveniĝo, mastro elpelis ilin. Ili do povis nur transloĝiĝi en la fiŝistan vilaĝon apud la maro, kiam la aĝo de la dua filo ankoraŭ ne atingis unu jaron. En obskura nokto ili faris la transloĝiĝon, dorse portante la infanojn.

Tiam pluraj poemoj baraktis en lia cerbo, kontraŭ deprimo kaj malespero, sed vane, ĉar la menso restis tumulta. Li tre ŝajnis unu el la turgenevaj 1) herooj, kiuj emis doni oferon en la reala socio tamen ĉiam perpleksis ĝis nihilistiĝo. Kiomfoje li pensis pri suicido! Nek pro amora trompiĝo, nek kaŭze de pesimismo, simple por nuligi ĉagrenon kaj mornon. Ĉi-nokte, kun la 3-a filo en la brakoj, li vekis pecojn el malnovaj versaĵoj kaj eksentis neniom ŝanĝita la humoron, tamen la vivo antaŭ tri jaroj fariĝis de li tiom pli esperata.

Pento pri la nuno kaj sopiro al la pasinteco tiel longe lin turmentis, ke li apenaŭ povis endormiĝi, sed subite vekiĝo de la filo denove lin ĵetis en la tagan konscion. Kaj li maldormis la tutan nokton. La enĉambra silento akompanis la Biblian legadon de lia edzino.

Matene de la sekva tago tiu vundita okulo de la 3-a filo aspektis kiel granato pro ŝvelo, sed doloro jam tute foriĝis. Malferminte sole la livan okulon, la knabeto sin amuzis en diversaj manieroj kiel antaŭe. La knabeto neniom haltis, malgraŭ ripetado de admono de la gepatroj. Tiele pasis pluraj tagoj, sen malĝojo, ĉiam kun rido.

La edzino ofte diris, ke la humoro de infanoj ĉiam estas alta. Sed plenkreskuloj jam senĉese ĝemus kaj plendus apenaŭ vundite.

Pieco vibris tra la korpo de Aimou, ke li iĝis ĝislarme dankema. Fiksante rigardon al la knabo li kvazaŭ vidus multe da sinoferemaj sanktuloj.

1) Turgenev: Ivan Sergeebiĉ Turgenev (1818-1883), rusa

verkisto.