• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:01:30    
Guo Moruo: En Ĉambreto

cri
Kia ĉambreto! Kun volumeno de malpli ol 2 kubmetroj. Kia ĉambreto, la okcidenta duono de kies norda muro sin garnis per du vitraj klapoj, ankaŭ la mezo de kies okcidenta muro!

Aimou starigis inter la du fenestroj kvadratan tablon, jam tiel oldan, ke laka vermiljono iĝis skarlata flavo kaj la 4 randoj plenis de vundoj pro tranĉoj. Li prunte prenis la tablon de amiko antaŭ 2 monatoj reveninte el Japanio.

La tablo okupis preskaŭ la tutan spacon de la ĉambro.

La pordo faŭkis en la orienta duono de la suda muro. Granda stako da okcidentaj libroj kolonis de la planko ĝis la plafono, en la angulo formita de la okcidenta duono de la suda muro kaj la okcidenta muro.

Rulo da litkovrilo anhelis en la nordorienta angulo.

Ĉi ĉambreto super la ŝtuparo funkciis kiel kabineto kaj dormokamero de Aimou.

La planko servis al li kiel lito, pro kio amikoj kritikis lin, tamen li klarigis, ke tia kutimo aperis en Japanio, tial li, reveninte al la patrolando, sentis same komforton dormi sur la planko – fakte pro tio, ke li ne havis monon por aĉeti liton.

La 4 blankaj muroj ĉiam nudis, sen ia dekoracio.

La 2 vitrajn fenestrojn ŝirmis malnova blanka gazo, kiun antaŭa loĝanto fiksis al la fenestroj.

Aimou sidis kontraŭ la norda fenestro, sur benko aĝe kaj kolore sama kun la tablo.

Li estis leganta kaj tradukanta verkaron de la irlanda literatoro Synge, kun la menso plena de almozula spirito.

Lian korpon kovris studenta uniformo el blua serĝo, jam trivita, sur kies oritaj kupraj butonoj la okulojn frapis du krucitaj sakuraj floroj kun la ideogramo "granda" super si, kio evidentigis, ke la vesto apartenis al la japana Ŝtata Universitato.

Li solece sidadis, kun argila vazo, servanta kiel hibaĉo, inter la piedoj. La genuoj gardis liajn manojn dum nazmuko senĉese ŝuŝis kontraŭ elfalo almenaŭ en du minutoj.

*** **** ******

Li laciĝis de la laboro. Doloreto vringis al li la kapon – simptomo de veneno el karbon-acida gaso.

Li dispuŝis la du klapojn de la okcidenta fenestro kaj okule trafis najbaran ĉambreton kiu, kontraŭa al la lia, havis fenestron rigardantan ĝuste al la ĵus malfermita. Ilia distanco mezuris ne pli ol 7 futojn. Inter la fenestra paro vidiĝis kalkita muro pli ol 1 futon larĝa sed ne pli alta ol la suba rando de la fenestroj.

Romana strukturo subite sin trudis en la doloretantan kapon. "En tiu ĉambreto loĝu ineto! Ŝi nepre estu juna, ĉarma kaj ankoraŭ neniun amanta. Kaj ĉi tie, junulo! Interkonatiĝo tiklas la du korojn. Post longa tempo, ne rimarkeble, ili amas unu la alian. Kaj en profunda kaj kvieta nokto…" Kiam lia imago atingis la kvietan nokton, li stariĝis, levis la benkon kaj ĝin ŝovis tra la fenestro por konfirmi la distancon inter la muro kaj la fenestro. La benko ne povis tuŝi la muron, lasante futan spacon, proksimume. "Oni facile konkeras la futan distancon. Bravulo facile atingas la muron per unu piedo, ĉu ne? Kaj tiamaj homoj plej aŭdacis. Romeo-Juliet en ĉambreto!" Sed la fino estu komedia aŭ tragedia? La kapdoloro ne permesis fari decidon.

***********************

Aimou turnis sin al la norda fenestro kaj klinis la kapon por rigarde brakumi eksteran panoramon.

Bambua heĝo dividis la spacon en du mondojn.

Transe luksis du domoj, konstruitaj laŭ okcidenta stilo. Ĉe la heĝo deciduaj kaj eterne verdaj arboj konkuris per eleganteco por enpentriĝo. Sterniĝis ebena kaj falva gazono kun griza, meandra kaj fajne pavimita pado en si, kvazaŭ valorega felo.

Brikoj ruĝaj, fenestroframoj verdaj, balustradoj blankaj, tegoloj hele flavaj…

"Aj! Sole okcidentanoj scias ĝui la vivon! La kamentubo ellasas purpuretan fumon…"

Cis la heĝo agoniis miksiĝe kunpremitaj tegolaj pecaĉoj kaj aliaj forĵetitaj objektoj kaj tronis kelkaj solecaj tomboj kun velkantaj herboj sur si.

Sed vidu! 3 laboristoj ebenigas tombon.

Kaj la atento de Aimou fokusiĝis al la trio.

La kapo ankoraŭ turmentis lin kiu decidis elĉambriĝi por viziti la laboristojn.

Lia edzino estis nuksojn senŝeliganta en la kuirejo troviĝanta ĝuste sub lia ĉambreto kun egala malvasto. La 2 pli aĝaj filoj sin plantis ĉe ŝi, dum la plej juna, ŝajne 2-jara kaj staranta en la malnova liana fotelo malantaŭe, elkraĉis kriojn.

Li paŝis en la kuirejon. "Vi senŝeligas la nuksojn? Por kio?" Li demandis la edzinon.

"Tagmeze ni manĝos moĉion."

"Bonege!" Kaj li levis la 2-jarulon. Antaŭ ol forlasi la kuirejon li returnis la kapon al sia edzino. "Sinjoro Zhou (kiu amike noktadis ĉe li en la teretaĝo) ankoraŭ ne revenis?"

"Ne. Ŝajne moĉio ne povas lin atendi."

"Ne gravas. Li prenos la tagmanĝon ekstere."

Li faŭkigis la malantaŭan pordon kaj iris sur la tomban placon.