• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:02:50    
Guo Moruo: En Ĉambreto (II)

cri
Nebulis la ĉielo, anoncante neĝon. Flaveta aero sieĝis ĉirkaŭajn konstruojn de okcidentanoj. Ŝajnis, ke la vualeca karbofumo konkursas kun la spiraĵo de la laboristoj kiuj penis kontraŭ la tombo en susura frosto. Pioĉo estis sola instrumento, manipulata de unu el ili, el kiuj la du aliaj mane deigis tombajn brikojn kaj, intermite, unu el la du enkaviĝis por elĵeti falintajn brikpecetojn.

Tiu tombo, entenanta du ĉerkojn, jam fariĝis kavego de 20 kvadrataj futoj. For ne nur tero, sed ankaŭ kalka tego, dika je 2 futoj. 5 tavoloj da brikoj gardis la ĉerkojn. Ĉio atestis, ke la kuŝintoj estis riĉaj geedzoj en la antikveco.

Ne kompletis jam la 5-tavola brikŝirmaĵo. Fronte oscedis 2 aperturoj, kvazaŭ la orbitoj de skeleto.

Ne vidiĝis la ĉerkoj. Regis vako.

"Ho, alia paro da Romeo kaj Juliet!" Aimou, kun la infano en la brakoj, staris ĉe la tombo kaj spektis, kiel la akra pioĉo forte bekas brikon. Kaj lia koro denove veis: "Tombo de riĉa paro certe havinta idojn. De antaŭ 200 jaroj? Eble malpli ol 100. En la vivo ili certe tre feliĉis. Ili geedziĝis eble ne post libera amado, tamen poste, farante generadon, sufiĉe ĝuis la amon inter si… Sed kie jam ilia feliĉo? Kaj la amo? Posteuloj… Feliĉon pasintece ĝuis plutokrat', / la tombon oni forigas por kultivad'. " Fortiĝis la sentimentaleco de Aimou post nevola versomurmuro. "Vana la laborforto, vana la elspezo!" Kaj sparkis alia supozo: "Se antaŭ 100 jaroj oni konstruus ponton el la tombaj materialoj? Se ĉi 3 kulioj farus arkeologian fosadon? Ho, esence same, fine same! 'Ourselves must we beneath the couch of earth, / Descend ourselves to make a couch for whom?' " Li ekĉantis versojn de Umar Khayyam 1). "Dust into dust, and under dust to lie."

Vere, kio en nia mondo ne povas polviĝi? De dinosaŭro en la glacia epoko ĝis Yuan Shikai 2)!

"De tiom da jaroj post la formiĝo de homo eble eĉ ne 1 colo da tero ne entenus sangon kaj karnon de homo. 'Feliĉon pasintece ĝuis plutokrat', / la tombon oni forigas por kultivad'. ' "

Softe reĉantante la versojn, li reiris al la hejmo.

Lia edzino restis senŝeliganta la nuksojn.

Enpaŝinte la kuirejon, li kroĉis sin al la norda fenestro kaj fiksis rigardon al la laborista trio.

Li flustris al si: "Tiele malŝpariĝas la homa energio!"

La kapon levis lia virino.

Li observis ŝin, serioze kaj patose deklarante: "Post 20 jaroj ankaŭ ni kotiĝos kaj nia tombo estos ebenigata de uloj kiaj ili!"

"Jes, tia la vivo. Malgraŭ ĉio oni devas igi ĝin signifohava."

Ŝiaj vortoj montriĝis dubasencaj, tamen li, anstataŭ fari sondon, sincere petis: "Nu, ni ne kverelu plu de nun! Nur dekojn da jaroj de la vivo."

Ŝia kapo jam rekliniĝis al nukso, kiam li diris tion.

Li oblikvigis la kapon por kapti ŝian mienon. Sed li trafis klaran mukon, pendantan kvazaŭ grasa perlo sub ŝia nazo, kaj ĝin plukis per la dekstra mano.

Ŝi ridis. "Tiel malvarme! Nazmuko gutadas sur nuksojn." Kun la sama rido, ŝi sin turnis al la du knaboj – "Vi amas nukson? Bongusta!"

"Mensogo! Mensogo!" Ambaŭ ŝrikis samtempe.

Ridis ankaŭ Aimou kiu metis la infanon en la fotelon por supreniĝi al verkado en la ĉambreto. Tamen apenaŭ li lasis la infanon, ĝi faris sin ege kompatinda kun paŭto kaj preteco al plroo. Li do relevis ĝin kaj supreniĝis.

Eĉ pli drasta frido regis en la ĉambreto, ankaŭ pro tio ke li forgesis fermi la okcidentan fenestron kaj la fajro en la hibaĉo estingiĝis.

Surplankiginte la infanon li hastis al la okcidenta fenestro por ĝin fermi. Li volis doni bildolibron al la infano, ke ĝi distru sin. Fine li trovis la libron <> en la germana lingvo.

Tamen la infano denove paŭtis kaj faligis la palpebrojn por eksplodigi ploron. La du vangoj jam purpuriĝis pro frosto. Kaj forta kunpremo de la lipoj faris kavetojn en ili.

"Ho, koro, mia koro, ne ploru, ne ploru! Ci dormu?…" Li portis ĝin en antaŭan ĉambron, aŭdigante malkoheran lulkanton, kun la du piedoj kvazaŭ piruetantaj.

Romeo kaj Juliet en la ĉambreto… la tomb-ebenigantaj kulioj… nazmukaj perloj…

Baldaŭ la infano endormiĝis, kio lin serenigis.

"Bone! Mi jam povas ion skribi." Li piede sternis vatitan litkovrilon sur la planko kaj skrupule metis kun granda zorgo la infanon sur ĝin. Sekve li prenis eluzitan palton kiu pendis surmure kaj milde kovris per ĝi la infanon, kies frostiĝintaj membroj iom spasmis. Sekvis nenia sono. Kvazaŭ ŝtono, la infano sinkis en maron de dormo.

Kaj li efektive plezuriĝis. "Bonege! Hodiaŭ mi povas skribi ion."

Sed kion? Kion?? Li plonĝis en sian ĉambreton, riglis la pordon, kuntiris fenestrajn kurtenojn kaj… kaj neniu povis scii, kion li surpaperigis.

Posttagmeze de la 7-a, jan., 1926.

1) Umar Khayyam: Persa poeto kaj astronomo (1048-1123).

2) Yuan Shikai: Militaristo (1859-1916) kiu restaŭre sin imperiestrigis en decembro de 1915, falis marte de 1916 kaj mortis post 3 monatoj pro teruriĝo.