• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:32:02    
Guo Moruo: Unuiĝo de Maloj

cri
Ŝanhajaj dentistoj voras pacientojn!

Tiu postulas almenaŭ 6 dolarojn por eltiro de unu dento, tiom pli por proteza garno.

Feliĉe, ke mi ne suferas de kario. Mi ne timas, kiel multe dentisto pagigos. Tamen male ĉe mia virino, preskaŭ ĉiu el kies dentoj jam malboniĝis, precipe en la graveda periodo. Ĉiunokte doloro ŝin maldormigas. Viziti doktoron! De kie ni prenu monon? Antaŭ senelirejo ni havigis iom da kokaino.

Ĉi-matene la dentoj denove ŝin doloregas ĝis neeltenebleco. Kokaino jam ne helpas. Mi ŝin konsolas, ke ŝi laŭeble dormu. Kaj ŝi kuŝigas sin sur la planko.

Hodiaŭ estas la 3-a de la 1-a monato laŭ la malnova kalendaro. Mi timas, ke oni venos fari novjaran saluton, ĉar sidloko mankas en la hejmo. La teretaĝan salonon ankoraŭ okupas la familio de sinjoro Zhu. Aliflanke ne decas akcepti gaston en la 1-a etaĝo. Kion fari?

Malfeliĉo, aŭ neatendita honoro: Je la 10-a antaŭtagmeze iu frapas je la malantaŭa pordo.

Mi rapide malfermas tiun pordon kaj renkontas sinjoron T. kaj sinjoron G. kiuj, apenaŭ min vidinte, jubilas: "Feliĉan novjaron!"

Sed mi staras sur pingloj. Kie ili sidiĝu?

Ĉe mia perplekso sinjoro T. diras: "Venas ankaŭ gastinoj."

Lia anonco min forte konsternas. Kion fari?

Efektive, aperas ĉe la antaŭa pordo la edzino de G. kaj tiu de T..

La edzino de G. revenis el Usono en la pasinta jaro. Mi vidas ne ŝian facion, sed nur vulpan kapoton. Ŝi unuafoje vizitas mian hejmon.

La edzino de T. foje faris studadon en Japanio kaj jam tiam intimiĝis kun mia virino, tial ekvidinte min ŝi zorgeme demandas: "Kie via sinjorino?"

"Ŝi kuŝas supre, pro denta doloro."

Kaj ŝi volas tuj viziti mian edzinon. Ŝi demetas siajn pikkalkanumajn ŝuojn kaj jam leviĝas du ŝtupojn. Ve, kion fari? Kion fari!

"Necesas demeti la ŝuojn?" demandas la edzino de sinjoro G..

"Ilia vivo estas japaneska," klarigas la sinjorino de T., anstataŭ mi.

"Mi do ne supreniĝu, se mi devas senŝuigi min.!"

Ho, Dio! Mi forte dankas la sinjorinon de T. en la koro, sed eĉ pli, miloble pli la sinjorinon de G..

Post kiam la sinjorino de G. diris ne, aliaj prompte ĉesas sin movi kaj la sinjorino de T. retiriĝas de la ŝtuparo.

Nur ĉi-momente mia cerbo reanimiĝas, kaj mi proponas: "Ni iru babili en la Franca Parko! Mankas sidlokoj ĉi tie."

Fordankas la du sinjorinoj asertante, ke ili devas saluti aliajn. Ni do diras ĝis-revidon.

Ho, mi sincere dankas la sinjorinon de G., dankas ŝiajn pikkalkanumojn. Se ili supreniĝus kaj vidus, ke la supraj ĉambroj estas kiel porka stalo kaj hunda nesto, kaj mia edzino kiel almozulino, kaj ĉio ĉi vekus ilian kompatemon, tio jam damaĝus mian dignon! Aliflanke, ĉu tio ne vundus ilian degnon, se ilia kompatemo ne vekiĝus?

Ho, sinceran dankon al la sinjorino de G., al ŝiaj ŝuoj! Fakte min savas ankaŭ la japana kutimo ke oni devas demeti ŝuojn; ankaŭ la okcidenta ke sinjorino ne devas ĉi-okaze nudigi la piedojn. Bone, ĉiuflanka bono. Du antipodaj moroj karambole min liberigas. Al kiuj mi esprimu la dankon finfine?

Ĉifonulo ne hontas stari ĉe peltulo, kion ordinaraj homoj neniel povas efektivigi.

Rilate al mi, mi deklaru inter la ĉielo kaj la tero:

La materia avido ne malpli fortas ol tiu de aliaj kaj la hontemo ne pli akras ol la aliula.

Ho, sinjoro Kong 1), nur hodiaŭ mi profunde komprenas vian bonintencon laŭdi Zilu 2).

1) Sinjoro Kong: Konfuzio (En PIV Konfuceo), ĉina granda filozofo kaj edukisto (551-479 a.K.)

2) Zilu: Konfuzia lernanto (542-480 a.K.), kun nomo You.

Foje Konfuzio diris: "Ĉifonulo ne hontas stari ĉe peltulo. Jen tia You, nek envia nek almozpeta. Kial mi ne laŭdu lin!"