• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:34:21    
Guo Moruo: Ruĝa Kapsulo

cri
La 19-an de oktobro.

Hieraŭ je la 5-a kaj duono mi startis hejmen. Monta vojo kondukis multajn homojn supren al iliaj nestoj, sole min suben. Ili ŝajnis senĝenaj, tamen iliaj paŝoj vidiĝis kaj fortaj kaj hastaj. Certe, ĉar familianoj atendis ilin kiuj siaflanke sopiris al hejma konsolo.

Ankaŭ mi "hejmeniĝas". Kie troviĝas la "hejmo" transmare, tie atendas miaj edzino kaj infanoj.

Jam krepusko, kiam mi ankoraŭ vojis.

Kornica klifo ellasis tra sia monstra buŝego nigran spiraĵon, pli kaj pli densan kaj ĉiokovran.

Pokiĝis vojaĝantoj, kaj min akompanis nur roja akvo kaj steloj.

Aperis jam preskaŭ ĉiuj steloj. Tie, trans montpinto apud la dekstra bordo, la Marso jen kaŝiĝis malantaŭ la monta silueto jen vidigis sin.

La Kasiopeo sin klinis, dum la Polusa Stelo aletendis nur la "tenilon".

Ho, kiom gajis lumo el lampoj en domoj transe de la bordo! La lumo karesis pacajn hejmojn, ebligante havi familie pacan sonĝon.

Obskura figuro moviĝis al mi. Kio? Viro, biciklanta preter mi.

"Danĝere! Kial vi ne premis la tintilon aŭ bruligis lanternon?"

"Pardonon! La tintilo malboniĝis, la oleo elĉerpiĝis…"

Fortega lumo sin alpafis kaj klare konturigis herbetojn. Hupaj muĝoj alrulis aŭton.

Ĉu ŝi venas renkonte al mi?

En la limuzino sidis 3 virinoj, 1 el kiuj brake tenis infaneton. Mi pensis, ke ĉi tiu estas mia Xiaofu. Ne ŝi! Ŝi ne devas forlasi la 2 pli grandajn idojn kaj veni al la monto.

Post 1 kaj duona horoj mi atingis la hejmon. Ĉi tie mi ekloĝis antaŭ 1 semajno. Kial ĉio jam aspektas tiom intima? La flaveca lampolumo de ĉies hejmo similas okulbrilon de familiano. Kaj mi, kvazaŭ disiĝinta de la naskoloko antaŭ longe, finfine revenas al ĝi.

Mi marŝis al la ekstremo de la vilaĝo. Kiom rapidis mia paŝado! Mi simple kuris, neglektante reciprokan saluton kun viditaj vilaĝanoj.

Mi aŭdis ridgluglojn de la filoj, kaj mia koro tuj faciliĝis, ĉar mi jam perceptis, ke nenia akcidento okazis al ili.

Mi malfermis paperan fenestron kaj vidis, ke Xiaofu faras balaadon por sterni litaĵojn. La 3 filoj spektis bildogazetojn ĉirkaŭ manĝotablo, ĝuste sub elektra lampo.

"Kial vi subite decidis reveni?" Min demandinte ŝi turnis sian kapon al la filoj. "Jen via paĉjo! De kie li revenas?"

Pompis la fila hararo, jam pli nigra. Kaj iliaj vizaĝoj, malpli palaj.

Aŭdinte la vokon de panjo ili leviĝis kaj kuris al mi.

Mi elsakigis dolĉaĵojn aĉetitajn antaŭ la starto kaj distribuis ilin al la knaboj; sekve manuskriptojn de kelkaj noveloj kaj etendis ilin al Xiaofu.

"Ho, ne malmulte vi plenumis!" ŝi notis.

"3 000 aŭ 4 000 ideogramojn."

"Kiom da tagoj tie?"

"5, inkluzive de la hodiaŭa."

"Favoras la separo."

"Fakte mi finis la verkadon en la komencaj tagoj. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi faris poluradon."

"Kial vi pensis reveni?"

"La 1-an laboron mi jam finis, mi do tre sopiris al vi. Nenio al la infanoj? Solece?"

"Neniom. La tutajn tagojn ili ludis ekstere."

"Tre bone! Mi timis, ke ili sentos solecon post mia foriro. Fakte antaŭhieraŭ vespere mi jam pretis reveni, sed subite pluvegis, ankaŭ hieraŭ. Dume mi poluris la malnetojn, jen ĝis hodiaŭ vespere. Mi spertis penadon de gravuristo. Multe pli konsuma la perfektigado de artaĵo ol aperigo de ĝia prototipo."

"Certe. La konscienco de artisto kuŝas ĝuste en tio."

"Tamen ne ekonomie. Mi donis pli da tempo je du tagoj kaj la kontribuaĵojn reduktis, anstataŭ longigi. Ĉu ne duobla perdo?"

Ni ambaŭ ekridis. Mi senŝeligis aĉetitajn persimonojn kaj ilin disdonis al la filoj.

"De multaj tagoj ni ne frandas tiajn fruktojn. La teretaĝa maljunulo tro avaras. Li ĉiam timas, ke oni ŝtelos liajn persimonojn. Foje ni aĉetis kelkajn pecojn kaj manĝis sube. Vidinte tion, li tuj grimpis sur la arbon por fari kalkuladon. Li diris, ke kelkaj persimonoj mankas ĉe la domo. Kiom ridinde! Sed de tiam ni ne kuraĝas aĉeti persimonojn."

"Trafas la antikvaj versoj

Ne levu ŝuon ĉe kampo melona

nek ordu la ĉapon sub arbo pruna 1).

Ve, kia malagrablo! Egoismo tiel obstinas eĉ ĉe kampo melona, sub arbo pruna, en primitiva vilaĝo. Ne kuracebla la homaro ĉi-flanke!… Jam plurtage mi ne legis ĵurnalon. Kia novaĵo?"

"Ŝajne ne. Ho jes, Anatole France 2) forpasis ĝuste en tiu tago, kiam vi vojaĝis el la hejmo."

"Oh! Li forpasis?"

"Laŭ angla ĵurnalo lia morto estas perdo de la mondo. Franca prezidento persone funebris."

"Vere, perdo de la mondo! Mi ne multe legis liajn verkojn. Morto de granda literaturisto aŭ artisto estas perdo pli granda, se konsideri la tutan kulturon de la mondo, ol pereo de 500 prezidentoj. Ja pli avangarda la koncepto de la okcidentanoj. En Azio, precipe en Ĉinio, literatora morto malpli menciindas eĉ ol la hunda!"

"Kaj, jen, Ĉinio ĉesigis la militon."

"Ĉu? Sude aŭ norde?"

"En Jiang-Zhe 3). En la venonta monato ni havos ŝancon reiri al Ŝanhajo."

"Sensence, kiel en la pasinta jaro."

"Pasintajare? Vi tro neglektis la familion. Regus ĉe ni absolute ne tia tumulteco, se vi almenaŭ iom serioze verkus ion. Malbone en Ŝanhajo? Al Hangzhou 4)!"

"Hangzhou? Tie ne pli bone ol ĉi tie. Eĉ tieaj pitoreskejoj 'Kanala Naŭo kaj Roja Dekoko' kaj 'Flora Valeto' ne povas sin kompari kun ĉi-tieaj. Mi volontus eĉ maljuniĝi kaj morti ĉi tie, se la vivo restus trankviliga."

"Vi noktadis en la sama hotelo?"

"Ne, sur la kontraŭa flanko. Mi okupis du ĉambrojn, dank' al manko de bangastoj. Ĝardeno etendiĝas en 3 direktoj. Fronte kuŝas granda baseno, kun akvo kondukata rekte el monta fonto, kaj multe da ruĝaj karpoj. Kvietige kaj komfortige. Ĉiutage mi ellitiĝis je la 5-a kaj duono, baniĝis en gejsero kaj revenis en ĉambron por la verkado. Kiam cerbumado stagnis, mi promenis en korto kaj ĝardeno, jen spektante fiŝojn, jen sunumante min en peristilo; post nelonge inspiro fontane ŝprucis kaj mi reenĉambriĝis por daŭrigi la verkadon. Tiamaniere mi plenumis tiujn novelojn."

"Ho, tre bone!"

Kaj la servado estis ne malbona. En la 1-a tago mi pagis 1,2 enon, kelnerino malĝojis kaj alportis aĉan manĝon. Matene de la 2-a tago mi donis 2 enojn. Ĉio do boniĝis."

"2 enoj en tia vilaĝo, kosto por honora gasto."

"Ne, 4 enoj, legitaj sur ilia ŝildo."

"Tia gasto povas viziti tiun hotelon eble nur en somero."

"Morgaŭ ni kuniru kaj noktadu tie!"

"Ne ne ne! La infanoj ĝenos vin kaj vi denove skribos neniom. Estontece ni renkontiĝu 1 fojon en ĉiu semajno. Ĉi-foje vi jam revenis. En la venonta semajno ni iru al vi!"

Endormiĝis la knaboj.

Kuŝante ĉe Xiaofu, mi voĉlegis novan verkon al ŝi.

Ŝi langvoris kaj, apenaŭ endormiĝinte, estis de mi vekata, jam plurfoje, ĝis ŝi energie frotis la okulojn kaj rideto ludis ĉe ŝiaj buŝanguloj.

Sed la Dormo ŝin forkondukis nerevenigeble, antaŭ ol mi atingis la finon de la verko.

Por kio mi akuŝu ion, se la domo saturiĝis de aero, tiom trankviliga?

Mallumo ne evakuis sin, kiam mi vekiĝis.

Batis la teretaĝa murhorloĝo, 1, 2, 3… la 4-a? … ho, ankoraŭ… sume 12! Kio? Mi dormis nur 3 horojn?

Kviete kuŝis Xiaofu kaj la infanoj.

Mi kaptis <> de Jules Renard 5) por ĝin legi.

Al mi tre plaĉis lia verko en kiu mi trovis mildan kaj agrablan etoson; cetere, pro la heroino tre simila al mia Xiaofu.

Legante la libron mi aŭdis batojn de la 3-a horo. Mi do ĉesis legi por plonĝi en dormon.

Matene mi kondukis la filojn al rivereto por vizaĝa lavo. Jam estis pli ol la 6-a horo, sed la suno ankoraŭ sin kaŝis malantaŭ la monto. Malhele bluis la akvo. Vidinte homojn, fiŝetoj rapide disnaĝis, tamen trovinte nenian danĝeron ili rekolektiĝis.

Revenante ni preterpasis la persimonujon kaj aŭdis vortojn, de la oldulo ĵetatajn tra branĉoj suben al lia edzino staranta ĉe la arbo:

"Ŝajne mankas plu kelkaj persimonoj ĉe la domo."

Li daŭrigis sian kalkuladon. Mi subite sentis, ke li certe rimarkis ŝelojn kiujn ni ĵetis hieraŭ vespere el la supra etaĝo. Kaj mia koro kuntiriĝis.

"Mastro, la persimonojn mi aĉetis aliloke."

"Fu, sinjoro, mi ne kulpigas vin!"

Per tiuj vortoj li aludis, ke li atribuas la frunktan mankon al sia adoptita filino kaj ŝia edzo.

Ne saveblas la homaro el tia naturo! Tiom fortikas la koncepto pri privata posedanteco eĉ en ĉi primitiva vilaĝaĉo!

La matena manĝo konsistis el batata kaĉo, telero da salitaj freŝaj fabograjnoj kaj plado da brasiko kuirita kun lentino 6).

Mi glutis pli multe je du bovloj da batataĵo, ĉar en la pasintaj tagoj mi prenis la manĝojn ne hejme.

Post la matena manĝo Xiaofu urĝis min al foriro.

La 1-a filo diris, ke mi ekiru morgaŭ. Lia propono trafis mian koron, mi do pretekstis, ke mi devas gvidi la knabojn al barbirejo. Sed ni trovis, ke la vilaĝa razisto ferias.

Je la 10-a mi forlasis la hejmon.

Min akompanis Xiaofu kaj la filoj.

Ni kune paŝis proksimume 1 kilometron. Subite niajn okulojn frapis 3 ruĝaj fruktoj, pendantaj sur kamelio super roko kaj aspektantaj kiel persimonoj laŭ la nuanco. Xiaofu klarigis, ke tio estas "ruĝa kapsulo".

Mi etendis ombrelan tenilon kiu tamen ne atingis pro troa alto de la ruĝaj fruktoj, kio tristigis la filojn.

"Lasu! Ni certe trovos similajn antaŭe."

Sed kvarona kilometro da paŝado ne aperigis tiajn fruktojn.

Xiaofu urĝis la knabojn. "Ĝis ĉi tie! Ni reiru hejmen!"

"Kune al la hotelo! Morgaŭ hejmen!"

"Ne! Vi jam perdis 1 tagon. Miaflanke kudrado atendas. La vetero malvarmiĝas."

"Bone! Mi vin iom akompanu reen!"

"Akompano reakompano! Ĝis kiam?"

"Ĝis la ruĝaj kapsuloj. Mi grimpu pluki ilin, kontentige al la filoj."

Kvaronan kilometron.

La 3 ruĝaj kapsuloj kuris al la 3 knaboj, jam ekzaltitaj.

"Bone, ni disiĝu ĉi tie!"

Aŭdinte la adiaŭon, la 2-a filo rezignis eĉ la frukton. Li donis ĝin al la patrino, por sekvi min.

"Estu obeema! Post kelkaj tagoj panjo iru kun vi al paĉjo!"

"Ne! Mi nun, mi nun!"

"Jam ne malobeu! Tie vi ne havas fratojn por kune ludi."

"Aŭskultu! Pro via ĝenado via paĉjo ne povas skribi. Pro tio via paĉjo devas iri aliloken. Sed sen skribo de via paĉjo vi ne havas manĝon."

Ĉi tiuj vortoj de Xiaofu min eklarmigis. Silentis la obstina filo, kies vizaĝo longiĝis kaj nubiĝis.

La plej juna filo volis, ke mi brakumu lin.

"Ne, ne! Sed metu lin sur mian dorson!"

"Bone! Bonvole! Ĝis sabato! Al mi!"

La knabeto ploris sur la patrina dorso.

La 2 pli aĝaj filoj ne levis la kapon.

Sombro, melankolio! Ili sombre sudeniĝis, dum mi melankolie trenis min norden…

1) La versoj legiĝas en <<Ĝentitula Konduto>> verkita laŭdire de Chao Zhi (192--232).

2) Anatole France: Franca verkisto (1844--1924).

3) Jiang-Zhe: La provincoj Jiangsu (120E 32N) kaj Zhejiang (120E 29N).

4) Hangzhou: Pitoreska urbo en la provinco Zhejiang.

5) Jules Renard: Franca verkisto (1864—1910).

6) Lentino: Fun go el bazidiomicetoj (Lentinus edodes).