Ni disiĝis ĉirkaŭ 2 monatojn en kiuj vi skribis multajn leterojn sed mi neniom. Antaŭ ol foriri mi diris al vi, ke mi faros studan praktikadon en elektrizejo, tamen tio fakte estis preteksto. Ve, mi trompis vin, mian kompatindulon! Vi pensis, ke pro granda okupiteco en la praktikado mi ne skribas leteron al vi, kaj petis ke mi hazarde sendu poŝtokarton, kiel informilon pri mia senakcidenteco. Ho, amiko! Mi ne povas ne mensogi al tia, kia vi, min tiom amanta kaj zorganta. Mi fiksas rigardon al mia ŝrumpinta temperamento; mi gapas al mia hipokrita ago; fine mi naskas ioman kompaton al mi mem. Mi estas kvazaŭ velkanta kandelo, kies flamo konsumas kies korpon; en tempo ne tre longa, mia febla lumo estas rapide mortonta. Sin ŝuldas al vi la vivado de miaj edzino kaj idoj de mi forlasitaj enlande – mi forte vin dankas! Rezigninte ilin, mi tuj falis en bedaŭron, sed mi povis fari nenion alian. Mia Ruihua, kiel vi scias, estas virino tiom eltenema kaj diligenta, ke ŝi kapablas dishaki sangan vojon kaj povas kreskigi sola la gefilojn, kaj mi fariĝus ŝarĝo ĉe ŝi, al kiu mi kovas nenion alian ol himnon, kiel al Sankta Maria. Mi tiom cinikas, ke mi tute ne meritas esti ŝia edzo. Ŝi vivas en sankta kaj pura aŭreolo, kaj ŝia nimbo estas kvazaŭ riproĉo kaj puno al mi kiu ĉiam sentas doloron antaŭ ŝi kaj vidas subkonscie ŝian neatingeblecon pro grandega distanco. Ho, amiko, nia geedziĝo estas alispeca tragedio!
Ekde mia forkuro mi ne skribas leteron al ŝi. Ankaŭ ŝi pensis komence, ke mi faras seriozan studadon, kaj skribis ne malmulte da leteroj por min inspiri kaj kuraĝigi. Lastatempe, eble sinjorino S. informis, ke mi pasigas ĉi tie dekadencan vivon, tial Ruihua sendis al mi leteron en kiu ŝi diris ke ŝi volontas eksedziniĝi se tio ŝanĝos mian vivon, kaj ŝi neniom oponas ke mi edziĝu al iu amata. Ho, kiom ŝi min kompatas kaj pretas helpi, anstataŭ malami! Ŝi cerbumis jam pri ĉia maniero por min savi kun tia respondeco kian gepatroj portas rilate al sia gangrena filo. Mi povas nur larmi en kortuŝiteco, rememorante ŝian klopodadon. Ŝi garantiis eĉ tion, ke ŝi povas sola vivteni la gefilojn, admonante ke mi ne maltrankviliĝu. Mi benu enkore la filojn kaj filinon, kiuj havas tian patrinon! Mi nenie povas min kaŝi de la honto pri mia senrespondeco! Sed kiel mi agu alie? Kion mi povas fari por la idoj, se mi responsas pri mi mem nek fizike nek mense? Ilia eduko jam ne bezonas ekziston de la patro. Ĉu ne el la patrina kovado elkreskis eminentaj poetoj, artistoj kaj herooj de la antikveco ĝis la nuno? Mia penso ofte tuŝis ĉi tion por faciligi la koron. Tamen, similajn vortojn elbuŝigas nur nerespondecema patro kia mi estas. Amiko, min indulgu!
Mia Ruihua ĉiam laŭeble ŝirmis miajn mankojn antaŭ miaj amikoj. Ŝia celo montriĝis tia, ke mi fandiĝu en ŝian idealan personecon, kaŭze de kio mi ofte klopodis esti modera kaj diskreta, ĝuste tia laŭ ŝia deziro, sed tro rigide kaj nur supraĵe. Fiaskis ŝia taktiko! Male ŝi puŝis min en fariseecon. Mi estas en la koro de amikoj esence ne mi, sed miraĝo de la mio post ŝiaj polurado kaj kolorigado. Fakte veran amikon mi ne havas. Se mi nudigus la internan mondon, ĉiuj "amikoj" kraĉus al mi rekte sur la vizaĝon kaj min senindigus, eble ankaŭ vi. Mi skribas ĉi leteron cele al tio, ke vi ne falu el seniluziiĝo en ĉerkecon. Mi mem ja sentas doloron: La amikeco kisis nur moskon. Kiom korŝira fakto! Longe mi hezitis, ĉu mi skribu leteron. Fine mi decidis senmaskigi min spite al tio, kio ŝajnas perfido al mia edzino, la adorata Manjo. En sakstrato mi postulas min sinceri kaj frakasi la ikonon de ŝi faritan. Mi subsentas, ke ŝi ekskuzos min. Ĉi mallojalo tamen ne fordrenas mian odon pri ŝi.
Kalejdoskopas la sorto, tute ne antaŭvidebla.
Nur 2 jarojn, mia vivo enabismiĝis! Antaŭ 2 jaroj mi studentis en politekniko de la urbo F.. En la fino de marto, post plenumo de duasemestra provado, la universitato donis printempajn feriojn, ĉiam plezurigajn al ni povantaj jam libere disponi la tempon post forĵeto de diversaj devigaj mekanikaj lecionoj. Amatoro de nenio, mi entombiĝis inter librojn. Nu, post ĉiu tagmezo mi kuris en urban bibliotekon kaj naĝis en maro da romanoj kaj noveloj, originalaj aŭ tradukitaj, ĝis vepero. Reveninte mi, sub elektra lampo, rakontis ilian enhavon al mia Ruihua. Ni ambaŭ dronis en harmonio kaj feliĉo. Iufoje, kiam mi menciis ĉarmon de okulharoj el iu romano, ŝi diris ke en iu strateto ĉe la Flora Teraso "Karumera"-n vendas knabino kies okuloj ĉarmegas kaj subpalpebraj haroj ege densas; ŝi tute ne atendis, ke tia knabino devenas el malriĉa familio; foje sinjorino S. spuris la knabinon kaj trovis ties hejmon. Ruihua sencele rakontis tion kaj mi rigardis tian aferon sensenca, tial neniu antaŭvidis, ke el apenaŭ rimarkebla breĉo eksplodos terskua erupcio.
Mi loĝis en antaŭurbo de H., apud mara bordo. Trolebuso kondukis min al la biblioteko. La busa haltejo, la Flora Teraso kaj mia loĝloko formis triangulon. En la sekva tago, pelate de scivolo, mi ne tuj iris al la biblioteko, sed hastis al la Flora Teraso, kiu fakte estis malgranda parko ne malproksima al tiu domo en kiu mi nestis. Post kelkaj minutoj mi jam atingis tiun strateton, tra kiu mi paŝis je sennombraj fojoj tamen neniam vidis karamelan butikon nek trafis iun knabinon belan je la okulharoj.
Amiko, eble vi ne scias, kio estas "Karumera". Ruihua diris, ke tio estas karamelaĵo vendata al infanoj. Estas diversaj formoj, ekzemple de okcidenta infano, Sireno, frukto, disko kaj pugno, kiuj lastaj du specoj kostas nur 1 kupran moneron, kun ora, vermiljona kaj aliaj koloroj. Tiaĵojn mi ne nur ne vidis en la ĉirkaŭaĵo de la Flora Teraso, sed ankaŭ neniom aŭdis en la 10 jaroj de kiam mi venis en Japanion. Kia malatentemo!
Efektive, sen ia bezono aŭ postulo el la volo oni malfacile prenas ion en la konscion.
Mi paŝis en tiun strateton oriente de kiu sin apertis restoracio, antaŭ kies pordo kurtenis plorsaliko. Mi ĵetadis rigardon jen dekstren jen liven. Okcidente kadukis halo de iu asocio kaj sude sterniĝis mizerula kvartalaĉo. Fine mi trovis, ke ekster ies fenestro pendas du skatolegoj, krude faritaj el ligno kaj 5-flanke garnitaj per vitro; en la skatoloj kuŝas pumikecaj karamelaĵoj, dum strikte fermitas la papera fenestro. Certe ŝia hejmo. El kontraŭa korto sin ŝovis rozsimilaj floroj de kamelio, ĉarme pompaj. Neniu pasanto. Blanka dogo bulis meze de la vojo. Aŭdinte paŝojn ĝi langvore leviĝis kaj direktis sin al la kontraŭa flanko. Mi hezitis ĉe la fenestro. Mi intencis kaŝi la dignon kaj aĉeti pecon da karamelaĵo, sed hontemo min retenis. Kial mi, vestita per studentaj uniformo kaj kepo, senhonte aĉetu karamelaĵon, per kiu oni lule kvietigas infanon! Baldaŭ ŝi aperigos la vizaĝon kaj penetros en mian malnoblan koron, ĉu ne? La scivolo venkis la pudoron. Profite de la senhomeco mi kriis, tamen ne tre laŭte.
"Pardonon! Iom da dolĉaĵo, bonvole!"
Mi mem preskaŭ ridis, sed apenaŭ mi finis la peton, respondo jam filtriĝis tra la fenestro. Ho, kiel eleganta la voĉo, neniel aŭdebla en vilaĝoj! Sekvis milda ovriĝo de la fenestro kaj apero de vizaĝa duono kiu jam sufiĉis, ke mi tremu de surpriziĝo. Eĉ nun mi povas senti la tremon, apenaŭ rememorante ŝiajn okulojn. Ho vidu, vidu, ŝiaj okuloj! Ho sciu, ke per nenia lingvo oni povas priskribi tiajn pupilojn! Gagataj, brilegaj, akre sentigaj kaj teneraj. Min ekvidinte, ŝi faligis la palpebrojn, kaj mi trafis ŝiajn okulharojn, tiom densajn, freŝajn kaj vivoplenajn. Mi ekmalamis min pro tio, ke mi ne estas poeto. Se jes, eble mi povus transdoni iomon el ŝia ĉarmo. Sed mi… sed mi… Kial mi, kies koro tiom viglas kaj inspiritas, neniel kapablas esprimi sur papero aŭ per la lango! Ve, mi abomenis min pro tio, ke mi ne estas pikturisto. Alie mi tuj pentrus ŝin, almenaŭ la vizaĝan parton kiun ŝi, genuante malantaŭ la kaduka paperfenestro, montris kun timido kaj delikato, kaj la okulharojn kiuj ŝirmis junian krizantemon apenaŭ elvolvantan la petalojn – mi farus bildon kompletan kaj perfektan. Ho, ŝia ebona hararo densa kaj brile glata! Jen hispana pinglo en helena harbulo. Mi imagis min alte fluganta aglo kiu, etendinte la ungojn, ameme tenu ŝin kiel turtidon. Mi donu milionon da frenezaj kisoj al ŝiaj okuloj, vangoj kaj ĉiu parto de la tuta korpo! Arde brulis mia koro, vigle bolis la sango en mia brusto, mi min trovis en mortiga frustracio. Ho amiko, mi rekte diru al vi, ŝi aperis kiel objekto de mia neregebla volupto! Ve, mian fiintencan, nocan ideon ŝi certe penetris! Alie ŝi ne klinus la kapeton, alie ŝia vizaĝeto ne aŭrore ruĝiĝus ĝis la oreloj. Sed kia ruĝo, virgulina, amindega, freneziga! Aha… ŝi forte pudoras, sen vorto, sen ia sono; post longa momento ŝi levas, iom post iom, la palpebrojn kaj demandas, kiom mi volas aĉeti. Ŝia voĉo aŭdiĝis tre delikata, iom trila, iom trema. Mi donis dekonan enon kaj ŝi, iom gapa, iom perpleksa, ĝin akceptis, kun la fingretoj milde spasmaj. Baldaŭ ŝi leviĝis, paŝis al ŝranko ĉe la kontraŭa muro kaj prenis el tirkesto konuson faritan el ĵurnala papero. Tiam mia rigardo kaptis ankaŭ tion, ke apud la ŝranko sidas blankhara oldulino, aspekte pli ol 80-jara – ŝia avino, laŭ mia takso. Kiam la knabino etendis la karamelaĵon, mi neregeble ŝovis la fingrojn por tuŝi ŝiajn fingropintojn, sed ŝi embarasate retiris la manon. Tamen ŝi ne forgesis diri dankon. Ho, danko, softa, tenera kaj ebriiga! Je kio mi meritas ĝin?
Ŝi milde fermis la fenestron. Ve, obskure, kiam nubo kaŝas la lunon!
Mi lante trenis min de la fenestro, brakumante la dolĉan frandaĵon. Kien? Certe ne al la biblioteko, nek dece. Antaŭ ol mi elhejmiĝis, Ruihua donis al mi nur la dekonan enon kiel pagon al trolebuso. Ĉiom mi donis al la karamela knabino. Ĉu mi iru repreni? Nepre ne? Ruihua administris sola la familian kason kiu venis ekskluzive el kelkdek enoj da ŝtata stipendio por ĉiu monato, tial ni ĉiam ŝparis elspezon; en necesa kazo ŝi donis al mi poŝmonon. Tiom malpli decis, ke mi hejmeniĝu kun la granda pako da karamelaĵo. Mia Ruihua iĝus teroro en mia koro. Tute perpleksan, min la piedoj kondukis en la Floran Terason kaj sidigis sur ŝtono ĉe la bordo de lageto, en kiu velkantaj lotusoj pene erektigis ankoraŭ ne falintajn tigojn. Tempis por bufa kunigo – jen paro kaj paro da tiaj amfibioj naĝis en la lageto. Mi pensadis pri ŝi, maĉante la karamelaĵon, kiu facile dispeciĝis inter la dentoj pro sufiĉa malkompono. Mi faris maĉon de 1 peco, mense vidigante ŝiajn okulharojn; de l' 2-a, kiam mi rememoris pudoran brilon el ŝiaj okuloj; de l' 3-a, revokante ŝian vizaĝon kaj belgrajnon ĉe la liva buŝangulo; kaj 1-foje 7 pecojn, kiam mi lanĉis spiritan atakon per karesado tra ŝia tuta organismo. Tamen ŝajne ne reduktiĝis la karamelaĵa kvanto. Mi ekatentis la enhavon – 5 pecoj restis. Kio? Pli multe je 2 pecoj! Ŝi faris miskalkulon? Certe. – Amiko, mi, tiel inspirite, kuris al ŝia fenestro.
"Knabino, bonvole elvenu!"
Ŝi dispuŝis la fenestran klapon kaj, vidinte min, ekklinis salute la kapon.
"Vi donis pli multe je 2 pecoj. Pro miskalkulo, ĉu ne?"
Ŝi ruĝiĝis. "Ne pro miskalkulo, sed… sed pro tio, ke iuj pecoj estis iom tro malgrandaj."
Ho, amiko, ĉu vi povus resti flegma ĉi-kaze? Ĉu tia nobleco ne povus vibrigi la kordojn de via koro? Tia animo ne apartenas al profitema vendistino, nek al knabino baraktanta en malriĉula kvartalo. Ĝuste tia animo devas tuŝi mian koron, ankaŭ la vian, ĉu ne? Certe mi ne arogu, ke ŝia boneco signifu amon al mi. Tamen vi ne povas malhelpi mian amon al ŝi. Ĉu vi povas? Amiko, mi diru al vi honeste! Mi amas mian Ruihua, kiel patrinon aŭ pli aĝan fratinon. Sed mi spertas amoron al la karamelistino. Amiko, mi estas ordinara viro, nek Jesuo el Nazareto, nek Aŝoko. Vi ne povas diri, ke mi ne havas la rajton strebi al la seksa amo en ĉi mondo. Mi rezignis la edzinon kaj gefilojn, ja tre krude, sed mi ne povis gardi ambaŭ flankojn. Kaj nu, mi ricevas kondamnon pro la senrespondececo. Mi rikoltas kion mi semis!
Tro dolĉis la karamelaj kukoj. Mi returniĝis al la Flora Teraso kaj reatakis la karamelaĵon ĝis restis du pecoj kiujn mi jam neniel povis enstomakigi. Mi do ĵetis ilin en feran kaĝon, ofere al 2 blankaj gruoj, sole kiuj, ne malpli noblaj, meritis la de mi omaĝitan "manna" (manaon), tamen ili rifuzis la oferaĵon! Mi ekindignis kontraŭ ili, hipokritaj, kun la okuloj super la frunto. Mi ege volis tuj disŝiri ilian blankan palton, ĵeti la pecojn en koton kaj ilin distreti. Ĉu la gruoj ne similus anasojn aŭ anserojn senigite je la plumoj? Por kio la aroganteco? Por kio la deteniĝemo? Mi insultis la birdan paron. Sed malfacile pasigi la tempon. Post turniĝado en la Flora Teraso mi kuris plurfoje al ŝia fenestro, ĉiam fermita. Mi brulis por ŝin revidi, sed hontis ŝin trafi. Ŝi, ne pli ol 17-jara, dum mi, pli aĝa ol ŝi almenaŭ je 10 jaroj, tial jam povanta patri al ŝi.
Limakis la tempo. Povante fari nenon alian, mi direktis min al la politekniko. Mi kuŝis sur herbejo kaj spektis studentan futbaladon. Subite mi rimarkis, ke ĉiu juna herbo estas ŝia okulharo kaj ĉiu scintilo en la aero, ŝia okulo, okulo, okulo… Ŝi okupis mian tutan animon… Fine vespera krepusko proksimiĝis, kaj mi leviĝis por hejmeniĝi. Mi iris ne laŭ marbordo, sed denove al la Flora Teraso. En foro mi jam vidis, ke ŝi faras kuiradon antaŭporde; mia koro tremtremis. Ŝajne ŝi aŭdis miajn paŝojn kaj do turnis la okulojn al mi, tiam la kortremo iĝis neeltenebla…
|