• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:45:21    
Lusin: Reciproka Malestimo de Literatoroj

cri
Tedas ripetado de samaj vortoj. En la literatora rondo cirkuladis "literatora sentrejniteco" antaǔ du jaroj, emerĝis "pekinismo kaj ŝanhajismo" pasintajare kaj furoras "reciproka malestimo" nuntempe.

Tio ege indignigas lozungiston, eĉ kies "vero ploras". Li do laǔte apelacias ĵetante malestiman rigardon al ĉiaj "literatoroj". Origine li malamas "malestimon", sed la tiel nomata reciproka malestimo de literatoroj tiom damaĝas koheran kaj samideecan mondon en lia idealo, ke li mem ne povas ne manipuli taktikon de malestimo. Kompreneble ĉi tio estas "okulon pro okulo, denton pro dento" – efika taktiko de prasanktuloj. Tamen estas malfacile elradikigi la fikutimon de reciproka malrespekto.

Farante fosadon en la Analekto 2) oni eble trovos esprimon pri "reciproka malestimo de literatoroj". Ĉarmus nuna reuzo de tia esprimo! Sinjoro Cao Juren jam montris klare en "Libera Parolo" (de la 9-a ĝis la 11-a de aprilo), ke la:"reciproka malestimo de literatoroj" de Cao Pi 3) signifas, "La ĝenroj tiel multas, ke literatoroj ne povas ĉiom regi, iuj do malestimas ies mankon per sia supereco". La riproĉoj ne vastiĝas el la sfero de verkado, ekskluziviĝas do ĉia atako al ies korpo aǔ deveno, ankaǔ kalumnio. "Li mem estas tia" de sinjoro Shi Zhenchun kaj "Samas kun mi liaj parencoj" de sinjoro Wei Jinzhi 4). Pli forta obskuro regus en la literatora rondo kaj ties "vero lamentegus", se oni ĉion kaosigus kaj atribuus al la"reciproka malestimo de literatoroj" de Cao Pi.

Detale foliumante "Zhuangzi" 5) oni probable rimarkos trezoran esprimon "Tio problemas inter pravo kaj ĝia malo, ankaǔ ĉi tio". Estas superbe savi sin el urĝa kazo ankaǔ per ĉi frazo, servanta kiel talismano. Tamen eblas ne eternigo sed nur provizora elbuŝigo. Tiuj inklinaj citi similan aforismon fakte neniel povas sin kompari kun Zhuangzi per sia spirito, eĉ malpli ol flatemuloj kun Laodan 6). Ĉi lastajn ni lasu por mencii, ke Zhuangzi mem citis aliulajn mankojn en la ĉapitro "Pri la Mondo". Ĉu ne li mem jam malestimis la problemon pri "pravo kaj malpravo" sin apogante al sia "senproblemeco"? Alie, kelkaj vortoj kiaj "La hodiaǔa vetero – ha ha ha!" jam konsistigus la tutan enhavon de la libro "Zhuangzi".

Tamen ni troviĝas jam ne en Han kaj Wei 7), ne necesas do agi kiel tiamaj literatoroj kiuj malestimis ies mankojn pretendante sian superecon. Ne kulpo, ke kritikisto montru makulon de literatoro kaj elvolvu lian talenton aǔ literatoro faru la samon kontraǔ sia kolego; povas esti ankaǔ, ke oni, kovrante ies mankon, laǔdu ties elstarecon, kondiĉe ke ties elstareco vere ekzistu kaj oni mem havu eksplicitan kriterion pri pravo kaj miso kaj ardan koron por bono kaj kontraǔ mavo. Se iuj svenus terurite de svaga finocio pri la tiel nomata, ĉi-jare akuŝita "reciproka malestimo de literatoroj", eĉ riĉaj dandoj ŝajnigantaj sin romantikaj, apaĉoj afektantaj elegantecon kaj skeletuloj ofertantaj pornografiajn librojn riverence klinus la kapon antaǔ "Tio problemas inter pravo kaj ĝia malo, ankaǔ ĉi tio" kaj sigelus al si la buŝon aǔ rigardus tion kiel skorion. Kiaj fariĝus niaj kompetentaj recenzistoj kaj grandaj literatoroj? –finfine ili mem rikoltus antaǔ ĉio la malon de respekto!

1) Ĉi eseo publikiĝis en la maja numero de "Literaturo", 1935.

2) Analekto: Titolo de kolekto editorita de kronprinco Zhaoming (501-531).

3) Cao Pi: Fondinto (187-226) de la regno Wei.

4) Wei Jinzhi: Moderna verkisto (1900-1972).

5) Zhuangzi: Titolo de libro rekonita kiel taoisma klasikaĵo, verkita de Zhuang Zhou (historie konata kiel Zhuangzi, 369 a.K. – 286 a.K.) kaj liaj adeptoj.

6) Laodan: Li Er, filofozo en la periodo de Printempo kaj Aǔtuno (770 a.K. – 476 a.K.).

7) Han: La dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.).

Wei: La regno Wei (220-265).