• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2003-12-26 15:47:20    
Lusin: Pendulino (II)

cri
Eksaltas viro portanta nur kalsoneton, preskaŭ tute nuda kaj ŝminkita – jen "Pendulo". Li rekte kuras al la rubanda ringo kaj, kvazaŭ araneo ŝpinanta reton, sin kroĉas , traŝovas, pendoligas kaj pendigas je la talio, akselo, ingveno, kubuto, genuo, nuko… sume je 49 korpopartoj. Fine je la kolo, tamen ne vere, sed garde per la du manoj. Post sufiĉa tempo li sin deigas kaj malaperigas. Ĉi tiu akrobateca ludo estas la plej malfacila, tial por la amatora "maŭdgaljajana" opero oni devas engaĝi profesian aktoron.

Foje maljunulo diris al mi, ke tia ludo estas ne nur malfacila, sed ankaŭ endanĝeriga, ĉar ĝi eble venigos veran fantomon de tiu, kiu sin pendumis aŭ estis pendigita. Tion konsiderante, oni devas anticipe aranĝi, ke iu ludu la rolon de taoisma dio, starante malantaŭ la kuliso, tenante talismanon per unu mano kaj magian vipon per la alia kaj fiksante rigardon ĉiam sur spegulo turnita al la proscenio. Se du homfiguroj vidiĝas en la spegulo, tio signifas, ke vera fantomo venas. Li devas prompte elsalti kaj vipi la malveran fantomon, do la ludanton, kiu kuru al rivero, forigu akve la ŝminkon, revenu en la spektantaron kaj, iom rigardinte alies ludon, lante retiru sin hejmen. Se tiu taoisma dio malpli rapide descenigus lin, li mortus pendume sur la scenejo; se li malpli frue forigus la pudron kaj desegnon de sur sia vizaĝo, la vera fantomo lin rekonus kaj sekvus. Tiu descenigita ludinto, nun kunpremita en la spektatora amaso, estas kvazaŭ alrarangulo senigita je regpotenco por recitadi Amitabon aŭ vojaĝi transmaren.

Tempas, ke Pendulino aperu, enkondukate per tristaj sonoj de ĉina trumpeto. Ŝi portas ruĝan robon kaj nigran veston. Disfalas ŝiaj longaj haroj. Du kartonaj ingotoj pendolas ĉe ŝia kolo. Kliniĝas la kapo kaj falas la manoj. Ŝanceliĝe kaj kurbigite ŝi paŝas tra la scenejo. Spertuloj klarigas, ke ŝi faras la paŝadon en la formo de koro. Kial? Mi ne komprenas. Mi scias nur, kial ŝi devas surhavi ruĝan robon. Leginte verkon de Wang Chong 1) oni povas scii, ke fantomoj en la tempo de la dinastio Han (206 a.K. – 220 p.K.) aspektis ruĝe; sed postaj skriboj kaj bildoj vidigas alie. En opero sole pendum-diino portas ruĝon, kion oni facile komprenas. Sin strangolonte ŝi jam pretas esti terura fantomo por fari venĝon, kaj la ruĝo, koloro brula, facile proksimigas ŝin al vivantoj, … iuj virinoj en Shaoxing, antaŭ ol sin pendigi, pudras la vizaĝon kaj surmetas ruĝan veston. Kompreneble suicido estas malhonora ago el timemo kaj la tiel nomata venĝo de fantomo absurdas sen guto da scienco. Tamen tiuj pendumantaj virinoj estas malkleraj. Tial mi petas, ke la "avangardaj" literaturistoj kaj "batalantaj" bravuloj bonvole ne tro indignu. Mi timas, ke vi iĝus "blindaj birdoj".

Post kiam ŝi svingas kape la hararon malantaŭen, spektantoj klare vidas ŝian vizaĝon kiu sin montras kalke blanka, kun karbe nigraj brovoj kaj orbitoj kaj skarlataj lipoj. Laŭdire pendum-diino de operoj ludataj en kelkaj gubernioj de la orienta parto de la provinco Zhejiang trenas ankaŭ kelkacole longan langon, mankantan tamen en Shaoxing. Miaopinie tia seneco tre bonas – mi ne partias al la naskoloko 2). Tamen, aliflanke, la longalangeco eble pli radikalus kaj amindus ol ke oni grizigu la okulajn orbitojn. Sed por firme teni la falsan langon ŝi devas pene trianguligi la buŝon. Se ŝi aperus kun tia aspekto en noktomezo ie ajn, eble la nuna mi scivole kurus al ŝi kaj, certe, neniel estus logata al pendumo. Jen ŝi iom levas la ŝultrojn, turnas la okulojn ĉirkaŭen, kvazaŭ timeme, aŭ ĝoje, aŭ indigne, kaj fine, per ĉerka tono, tre adaĝe:

"Mi, nu, u… estis filino de Yang-famili'. / Ho ve, ve… kiom mizere! Kia tragedi'!"

La suban tekston mi jam ne memoras. Fakte eĉ la du versojn mi aŭdis ĉe Keshi 3). La sekva enhavo estas, ke en ŝia infaneco ŝiaj gepatroj jam fordonis ŝin al iu familio kiel estontan edzinon de ties fileto, kaj en ties hejmo ŝi ricevadis senfinajn torturadon kaj molestadon ĝis fine ŝi sin pendumis. Apenaŭ la ludanto finas la kanton, ploro aŭdiĝas malproksime, de virino kiu, tiel inspirite, pretas suicidi por fini sian suferadon. Kaj tiu sursceneja ege ĝojas, trovante jam "anstataŭanton". Sed subite Pendulo elsaltas kaj krias, ke la anstataŭeco apartenas al li. La ino kaj ulo disputas, kverelas, konfliktas kaj interluktas – nature la ino ne povas gajni venkon; feliĉe al ŝi, la taoisma dio, tre malbela tamen arda je feminismo, fulmorapide elkuras en la kriza momento kaj vipe mortigas la Pendulon.

Maljunulo diris foje al mi, ke en la antikveco la pendumo okazis sen distingo de sekso, sed post kiam la taoisma dio mortigis la Pendulon, do pendum-dion, jam pli kaj pli malmultaj viroj tiamaniere suicidas; cetere, tiam ili povis sin mortigante pendi je iu ajn el la 49 korpopunktoj, tamen post la morto de Pendulo sole la kolo restas senviviga.

Regas kuriozo en Ĉinio, ke ankaŭ fantomoj povas morti. Se tiel, kial la pendulo, mortigita de la taoisma dio, povas ludi plu sur scenejo? Mi ne komprenas. Eĉ dojeno ne kapablas fari klarigon.

Alia strangeco, fakte tre aĉa, estas ke ĉina fantomo serĉas substituanton. Ĉu ne tro egoisme! Ĉu vivantoj ne povus pace ekzisti kun ili? Kia la tradicio! Tamen aliflanke Pendulino jam forgesis venĝon, kvankam ŝi emas serĉi substituanton.

En Shaoxing, dum kuirado oni bruligas sekajn branĉetaĵojn, pajlojn aŭ herbojn. Kiam fulgo dikiĝas sur la ekstera surfaco de la gispota fundo ĝenante la varmigon, mastrino levas la poton kaj portas ĝin eksteren por forigi la fulgon. Tamen ŝi ne rekte kuŝigas la poton kun la faŭko sur la tero, ĉar tio formigas nigran rondon post deskrapado de la fulgo, tre similan al maŝo ĉirkaŭ la kolo de pendulino kiu eble tiam venus kapti anstataŭanton, tial ŝi preferas doni multe pli da energio al tenado de la poto kaj fari, ke la fulgo senorde disfalu. Per ĉi tio ŝi pasive rezistas al la tiel nomata substituo, kvankam ŝi ne timas ian ajn venĝon.

Subprematoj ne havas venenan koron pri reprezalio nek timas venĝon. Sole tiuj sangosuĉaj kaj karnovoraj uloj kaj iliaj komplicoj litaniadas pri la tiel nomata aforismo "Forgesu ies krimon!" – Ĉi-jare mi pli klare vidas la sekreton de tiuj bestioj kun homa vizaĝo.

1) Wang Chong: Erudiciulo, materiisma filozofo kaj verkisto (27-97).

2) La naskoloko de la aŭtoro estas Shaoxing.

3) Keshi: Zhou Jianren, juna frato de la aŭtoro.