• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-05 14:56:47    
Franca fraŭlino kaj ŝia ĉina instruisto

cri

Ĉu vi informiĝis pri ĉina tradicia arto Xiangsheng? Franca junulino Li Jixia estas aktorino de Ĉina Pekina Karbmineja Ensemblo kiu prezentas Xiangsheng. Parolante pri la unua impreso pri Xiangsheng, ŝi diris:

"En 1996 mi unuafoje vizitis al Ĉinio. Estis en hejmo de mia ĉina amiko, kie mi unuafoje spektis prezentadon de Xiangsheng. Kvankam mi ne povis kompreni ilian prezentadon, tamen mi estas tirita per aktora stato kaj ilia lingva ritmo."

Reveninte al Francio, Li Jixia petis sian ĉinan amikon sendi sonbendojn pri la ĉina Xiangsheng. Koncerne al spertaĵo, ŝi emociite diris:

"Tiam mi aŭskultis la sonbendojn ĉiutage. Kvankam mi ne povas tute kompreni, tamen mi ankoraŭ estis absorbita. Mi aŭskultis lernante. Kiam mia lernado progresis, mi povis pli multe koni signifon de Xiangsheng. Mi ankaŭ petis helpon al ĉelokaj ĉinaj amikoj. Mi sciis multajn ĉinajn vortojn el la sonbendoj.

Kiel Li Jixia lernis Xiangsheng en Ĉinio kaj finfine fariĝis faka prezentanto? Estas fama Xiangsheng-prezentanto de Ĉina Karbmineja Ensemblo, majstro de la ĉina tradicia arto sinjoro Ding Guangquan, kiu instruas ŝin. Oni faris ŝercon, ke de la lastaj jaroj fremlandaj studentoj petantaj instruadon de Ding Guanquan povas formi UN. La diro estas iom troiga, tamen de 1989 ĝis nuntempa periodo, estas pli ol 90 studentoj el pli ol 70 landoj, kiuj lernis Xiangsheng ĉe Ding Guangquan. Li Jixia estas unu el ili.

Raportisto speciale faris intervjuon kun sinjoro Ding Guanquan. Li diris, ke instruado al fremdlandaj studentoj venas el hazarda ŝanco.

"En 1989, la ĉina Centra Televida Stacio planis fari amuzan vesperon, venigante fajreron. Reĝisoro proponis kontakti kun fremdland-studenta departemento de Pekina Universitato kaj faris tian vesperon. Estas imageble, ke spektantoj bonvenigas tion. Tiam mi portante la taskon venis al Pekina Universitato. 5 el 500 studentoj estis elektitaj, respektive el Kanado, Usono, Tanzanio kaj Libanio. Farante tion, mi ekkonsideris enhavon de programo. Dank' al atentigo de instruistoj de Pekina Universitato, mi projektis la programeron."

Super lia imago, la senintenca programero gajnis bonan efikon. Unuflanke spektantoj bonvenigis tion kaj la programero estis elektita kiel eminenta verko, aliflanke fremd-landaj studentoj vidis rolon de prezentado de la ĉina Xiangsheng kaj Xiaopin por plibonigi sian ĉinan lingvon. De tiam, leviĝis interesiĝo de studentoj kaj tio ankaŭ vekis lin. Li pensis, ke la rimedo estas bona. Liaj antaŭuloj deziris disvastigi ĉinan arton Xiangsheng kaj la ĉinan lingvon al la mondo, tamen mankis bona ŝanco al ili. Nuntempe tiel multaj studentoj volas lerni tion, kial li ne kaptas la bonŝancon por diskonigi Xiangsheng?

"Por mi dank' al la hazarda ŝanco, mia senintenca agado iom post iom sin turnis al la intenca. Iagrade dirite, ke surface mi instruis ilin pri Xiangshen kaj Xiaopin, fakte mi faras laboron por disvastigi la ĉinan lingvon. Per interesa rimedo mi havigas al alilandaj studentoj, laborantoj kaj amikoj la ŝancon altigi la ĉin-lingvan nivelon, ankaŭ levi la edukitecon en la ĉina kulturo."

Sur la vojo, Ding Guanquan pene iras, sed ne bedaŭras.

Malfacilo de lerno de la ĉina lingvo kuŝas en ĝia esenco kaj en 5 000-jara kultura kaj historia medio. Kompreno de ĉinaj kutimo, moro, historio kaj kulturo povas helpi alilandanojn koni Ĉinion, kontakti ĉinojn kaj lerni la ĉinan lingvon. Tia esenco ja bezonas esti lernata kaj disvastigata.

Pri tio, Li Jixia havas sian spertaĵon. Ŝi diris:

"La plej malfacila estas lerno de la ĉinaj moro kaj kutimo, ĉar mi ne tute konas la ĉina kulturan fonon. Tio estas influata de multaj elementoj."

Diferenco inter diversaj kulturaj fonoj decidas malfacilon de Xiangsheng-a lerno. Parolante pri kunlaboro kun alilandaj studentoj, Ding Guangquan modeste esprimis, ke ankaŭ li lernis multe de disĉiploj. Ilia diligenta lerna sinteno estas respektinda kaj dank' al ili, alilanda humuro povas esti enkondukata al Ĉinio. Li diris:

"Mi transdonas tradiciajn metiartojn kaj rimedojn al ili kaj ili, akceptante la menciitajn komunikas al mi okcidentan humuron. Ni povas interflui."

Ding Guangquan diris, ke lia instruado konsistas el tri procezoj. Unue mi instruas pekinan dialekton al ili por ke ili flue parolu la ĉinan lingvon; due lingva arto iom post iom estas atentata kaj disĉiploj posedas teknikon de Xiangsheng per dilegenta ekzerco. Nun esenco kaj kultura detala enhavo estas preferataj kaj disĉiploj aliĝas al kreado."

Nun Li Jixia ordigas humuraĵon de la franca kulturo kaj tradukas ilin en la ĉina lingvo. Ŝi diris:

"Mi ŝatas humurecon. Nun mi faras ordigan laboron. Mi ĝojas, farante tian aferon."

La unua prezentado estis profunde gravurita en memoron de Li Jixia.

"Mia unua prezento estas en ĉina urbo Xiamen. Starante sur granda sceno, mi estis ege kontenta. Tiam mi sentis grandan freŝecon. Kvankam mi ne povas tuj atingi altan nivelon, tamen mi havas entuziasmon. Mi donas mian amon al spektantoj. Tio estas kariero, pri kiu mi min okupas en la tuta vivo"

Vizaĝe al kolizio kaj kuniĝo de granda diferenco de orienta kaj okcidenta kulturoj en la ĉina tradicia arto Xiangsheng, kelkaj homoj estas optimismaj kaj kelkaj maltrankvilaj, tamen Ding Guangquan ne deziras konsideri pli multe. kion li deziras fari estas memfide disvastigi Xiangsheng al la mondo kaj ebligi al la antikva nacia arto radii novan vivecon kaj ĉarmon.

Pri la estonta periodo, Li Jixia havas sian planon, ŝi diris:

"Estas bonege, ke oni povas fari preferatan aferon. Mi povas prezenti per la ĉina lingvo, tio estas mia misio. Mi bezonas stari sur scenejo kaj pro tio mi povas transdoni mian amon kaj sperton al spektantoj."

Ankaŭ Ding Guangquan diris:

"La plej facila komunika maniero estas humuro kaj ludo. Oni kunfandiĝas se ili povas kune ludi."

Kultura interfluo estas homa interfluo kaj anima interŝanĝo. Interfluo kaj kontakto alportas komprenon, amikecon kaj kunlaboron. Rigardante kulturon de la nuna mondo, ni iniciatas per egala sinteno vidigi aliaj kulturoj, surbaze de egaleco reciproke interfluas kaj lernas kaj per vasta animo sorbas superecon de aliaj kulturoj.