• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-05 15:02:50    
Hejmo estas en Pekino

cri

Kiel sciate, en la kuranta jaro, Ĉinio kaj Francio okazigis kultur- interfluan aktivadon nomitan Ĉina-franca Kultura Jaro. La aktivado inaŭguriĝis antaŭ 2 monatoj, en Francio kondukiĝis serioj da prezentaj kaj eksponaj aktivadoj koncerne Ĉinion.

Antaŭ pli ol dek jaroj en Francio, iu franca instruisto skribis ĉinan ideogramon "arbo" sur nigra tabulo, dirante al lernantoj, ke tio estas ĉina kaligrafaĵo, tamen li ne menciis ĝian signifon kaj prononcon. Se vi interesiĝas pri tio, do iru en lian lecionon. La instruisto estas franca fama ĉin-lingvistikulo Bai Lesang. Franca junulo Feng Jiawei tiel komencis ĉin-lingvan lernadon. Feng Jiawei diris al raportisto:

"Vizitante mez-lernejon, mi sekvis sinjoron Bai Lesang lerni la ĉinan lingvon. En Francio, multaj geknaboj konas ĉinan kanton Nanniwan pro originala lernado. Tiam Feng Jiawei emocie kantis:

Tamen antaŭ dek jaroj, elirante el Pekina Internacia Aerodromo, Feng Jiawei aŭdis modan popularan kanton same kiel tiun en Francio anstataŭ la kanton Nan Niwan. Unue li sentis tion stranga kaj poste komprenis, ke en Ĉinio krom tradicia muziko ankaŭ troviĝas la populara.

Feng Jiawei eklernis la ĉinan lingvon en la 13-a jaraĝo dum 2 horoj ĉiusemajne. Li ekamis Ĉinion je la unua vizito en 1993. Li diris, ke li vojaĝis al ĉinaj multaj urboj, ekzemple Lasao, Hongkong, Chengdu, Kantono, Shenzhen k.t.p. Taman plaĉa al li estas Pekino. Kvankam Pekino ne similas al tiu en lia imago akirita el filmoj, tamen moderna Ĉinio ankoraŭ allogas lin.

Feng Jiawei diris:

"Mi havis planon reveninte al Francio en 1993, tio estas loĝi en Ĉinio. Tiam mi pensis, ke tio estas sonĝo kaj ne povas realiĝi. Nun mi loĝas en Ĉinio, en Pekino. Mia hejmo estas en hejmo.

Eble vi scias, ke konstruata ĉina ŝtata granda teatro estas projektita de franca arkitekto. Tamen ĉu vi scias, ke ankaŭ arta planisto de la teatro estas franco. Li estas sinjoro Feng Jiawei. Nun la granda teatro estas en konstruado kaj funkcios en 2005. Nun ĉefa laboro de Feng Jiawei estas aranĝi planon. Kiel sciate, multaj ensembloj anticipe aranĝas sian prezentadon. Se oni deziras inviti ilin, antaŭtempa kontakto estas necesa.

Feng Jiawei elektis literaturon kiel sian fakon en universitato kaj prenis rilatojn inter literaturo kaj opero kiel ĉeftemon de lia diplomia disertacio. Feng Jiawei diris al raportisto, ke li tre ŝatas arton sur scenejo. Post diplomiĝo, li tri-jare laboris en franca Nansi-teatro. Nun li venis al Ĉinio kaj fariĝis arta planisto de ĉina ŝtata granda teatro. Parolante pri diferenco de laboro en Francio kaj en Ĉinio, Feng Jiawei diris:

"Nansi-teatro estas malgranda kun centoj da laborantoj kaj la ĉina ŝtata granda teatro granda kun pli ol 3 000 laborantoj. La plej grava afero estas, ke la nuna laboro plaĉas al mi kaj mi povas atenteme konsideri artan problemon. Nun prezenta programo de la granda teatro estas bone projektita ĝis la jaro 2008."

Post finkonstruado, ĉefe prezentiĝos okcidentaj programoj. Tamen tiaj programoj estas nekonataj por plejpartaj ĉinoj. Do kian programon la granda teatro povas doni al spektantoj? Feng Jiawei diris:

"La granda teatro ĉefe prezentos okcidentajn programojn. Mi pensis, ke niaj programeroj povas absorbi ĉinajn spektantojn. Unue, ne necesas surhavante festan veston rigardante operon. Tradicio pri surmeto de festa vesto estas pli kaj pli pala. Due pli kaj pli multaj ĉinoj interesiĝas pri opero. Ĉinoj estas multaj, estas ŝloŝile, ke spektantoj ankoraŭ deziras iri al la granda teatro post unua vizito. Tio dependas de nia klopodo. Se niaj programoj ne havas altiran forton, spektantoj ne venas. Ni faras direktitajn programojn laŭ interesiĝo de ĉinoj kaj ne devigas ilin akcepti programojn ŝatatajn de okcidentaj spektantoj."

Okcidenta opero estas ne populara en Ĉinio kaj pri ĝi mankas kono al multaj spektantoj. Do kian celon Feng Jiawei posedas rilate al disvastiĝo de la okcidenta opero? Feng Jiawei diris:

"Inter la okcidenta opero kaj ĉinoj ekzistas obstaklo, mia celo estas rompi la obstaklon. Parolante pri la okcidenta opero, ĉinoj tuj pensas pri Luciano Panotti kaj aliaj monde famaj kantistoj. Fakte opero estas kompleta arto, krom kantisto, ankaŭ estas aliaj prezentantoj, scenejo-belarto, ornamo, dekoracio, ensemblo k.t.p. Por atingi bonan aŭskultan kaj rigardan efikon, mi aranĝos programojn pli facile kompreneblaj al ĉinaj spektantoj kaj ne zorgos pri renomo de la programoj. Ni aranĝos vid-al-vidan interfluon de spektantoj respektive kun direktanto kaj prezentanto. Tiam funkcios ankaŭ klarigo de opera scio. Kompreneble, ni ne malaltigas kvaliton de opero.

Krom opero, Feng Jiawei ankaŭ interesiĝas pri dramo. En la 12-a de decembro en Pekina Dua Fremd-lingva Institucio unue sursceniĝis dramo Rakonto pri Zoologia Ĝardeno kaj li estas reĝisoro. Pri dramo, Feng Jiawei konigis al raportisto:

"Mi ĉiam ŝatas arton sur scenejo. Antaŭ dek jaroj, mi prezentis la dramon. Post dek jaroj mi reprezentas la dramon, mi deziras forgesi reĝisoran formon antaŭ dek jaroj, min liberigi de originala maniero kaj reformi artan formon uzitan de antaŭuloj."

Dramisto de Rakonto pri Zoologia Ĝardeno estas usona elstara dramo-verkisto Edward Albee. Lia verko ĉefe spegulas valor-elekton kaj viv-koncepton.

"En la dramo dimanĉe sinjoro Gui Hai venas al ĝardeno kaj legas libron sur benko. Subite nekonata sinjoro Jia Zi proksimiĝas kaj babilas kun li. Jia Zi unue devigas Gui Hai konfesis malkontenton pri vivo kaj poste mencias rakonton pri zoologia ĝardeno, dirante, ke ĉia kreskaĵo estas izolita per barilo kaj ne povas interflui. Li donas ponardon al sinjoro Gui Hai kaj li mem sin ĵetas trafe al la ponardo kaj fine kontente mortas. La dramo atenteme manifestas, kiel du homoj en urbo vizaĝas al morteco. Unu homo pro soleco sin metas en kontemplon, eskapante el realo kaj atendante morton. Alia homo ankaŭ pro soleco vivtenas en tumulto, atendante morton kaj eskapante el realo.

Rilate al malfacilo pri proprezento de dramo, Feng Jiawei diris:

"Antaŭe mi ne imagis, ke mi povas reĝisori dramon per la ĉina lingvo, ĉar ekzistas lingva malfacilo malsame kiel en opero. Mi povas kompreni dramon, tamen ne povas bone interflui kun aktoroj pro mia lameco en la ĉina lingvo. Estas feliĉe, ke la aktoroj estas saĝaj kaj povas kompreni mian intencon."

Sinjoro Fan Jinxuan estas novtipa aktoro ĵus diplomiĝinta el ĉina Centra Dramturgia Instituto. Li ludas rolon de sinjoro Jia Zi. Parolante pri la rolo, Fan Jinxuan diris:

"La figuro Jiazi havas reprezentecon. Viv-medio kaj socio limigas lian kontakton kun aliaj homoj. Tial li sin lokalizas en framo. Li diris, ke neniu atentas lin. Ĉio ĉi manifestas, ke li rigartas al la mondo el diferenca angulo. Fakte afero manifestata en la dramo ja ekzistas en la moderna vivo, tamen homoj ne povas fari tiel ekstreman aferon."

"Kiel komprenite de Fan Jinxuan, dramo havas du taskojn: unuflanke fari klarigon pri stato de la homaro; aliflanke ekspliki uzatan artan formon. Feng Jiawei havigas al la dramo pli facile komprenebla kaj spektinda, ĉefe kondamnante realon kaj samtempe reformante artan formon uzitan de antaŭuloj.

Koncerne al kunlaboro, Feng Jiawei kaj Fan Jinxuan estas kontentaj. Fan Jinxuan diris:

"Ni povas kompreni reciprokan ideon. Estas bonege, ke ni kune faras aferon."

Mi pensis, ke estas tia interfluo, kiu alportas komprenon kaj interfluon. Provprezentado ja estas interflua procezo.

Memorigante interfluan aktivadon Ĉina-franca Kultura Jaro, mi pensis, ke se nur ni posedas sinceran interfluan deziron kaj reciproke parolas sincere kaj malkaŝe, la du flankoj povas establi koran interfluon, ludi kunlaboran melodion kaj multaj malfaciloj povas esti facile solvitaj. La kultura aktivado per tia rimedo establas interŝanĝan kaj komprenan ponton.

Povas esti prognozite, ke en la estonta jaro, la aktivado havigos ŝancon al la ĉina kulturo plene kaj amplekse manifesti siajn stilon kaj trajton. Pro tio franca publiko povas pli profunde kompreni la ĉinan kulturon. Dank' al kultura interfluo, kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio povas iri sur pli altan ŝtupon.