• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-06 10:08:30    
Brila retrorigardo ---2003, Ni Kune Trairis

cri
La jaro 2003 fluge pasis, kaj la nova jaro 2004, kun la ritmo de la monda evoluado, rendevue venas.
Retrorigardante la pasintan jaron, ni nepre diru, karaj aŭskultantoj, ni dankas, ke vi kune kun la ĉina popolo trairis la penigan vojon kaj ankaŭ pasigis la ĝojigan momenton. Hodiaŭ ni kontribuos specialan programeron por la nova jaro 2004, sub la titolo: 2003—Ni Kune Trairis, la capitro de ekonomiaj atingoj. Ni retrorigardu, kio pasintjare okazis en Ĉinio kaj en la tuta mondo kaj kion nia programo spegulis. Temas pri la socia evoluado kaj la ekonomia konstruado de Ĉinio en la jaro 2003.
Karaj amikoj, la jaro 2003, kiel kutime, komenciĝis en gaja etoso. En la Ora Halo de Vieno la klasikaj muzikaĵoj sonas kiel la preludo de la nova jaro. De la lastaj jaroj, ĉinaj ensembloj sinsekve faras prezentadon ankaŭ en la Ora Halo de Vieno dum la ĉina tradicia festo—la Printempa Festo. Intervjuate, nia aŭstra aŭskultanto Leopold Patek, ĝuanta la apartan superecon, feliĉe gustumis la koncertaĵojn ĉeloke en la antaŭa jaro, li tiel taksis la ĉinajn artistojn kaj la ĉinajn muzikaĵojn:
La jaro 2003 estas grava por Ĉinio, printempe de tiu jaro, alterniĝis la gvidantaro de la ĉina registaro. Nia raportistino Selena tuttempe sekvis la 1-an sesion de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, por ke vi aŭskultantoj laŭeble panorame konu la ĉinan evoluadon. Ŝi elstare laboris dum la intervjuado kaj faris proksimume 10 raportojn. Selena estas juna raportistino, Esperante laboras en nia redakcio malpli ol du jarojn tiu tiam. Parolante pri la travivaĵo. Ŝi emocie diris:
Dank` al Esperanto, Selena havis apartan travivaĵon. Pri tio Selena verkis artikolon, kiu aperis sur nia revueto Mikrofone numero 2 kun bildo ĉe la kongresejo.
En la antaŭ duonjaro de 2003, malsano nomita sarso atakis pli ol 30 landojn kaj regionojn de la tuta mondo. En la katastrofo pli ol 8 000 personoj estis infektitaj. Sarso rabis la vivon de pli ol 900 personoj. Kiel la unua serioze infekta malsano en la kuranta jarcento, sarso donis al la mondo panikon. Tamen sub la akordigo de la Monda Hegiena Organizo, diversaj landoj kaj regionoj de la tuta mondo elvolvis pozitivan kunlaboron kaj finfine akiris la periodan venkon kontraŭsarsan. En la 2003-ajara raporto de la Monda Higiena Organizo oni legas, ke la tutmonda batalo kontraŭ sarso kaj sukcesa regado super sarso en la antaŭa duonjaro estas tipa ekzemplo de la internacia kunlaborado en la kampo de publika higieno. En tiu ĉi batalo Ĉinio ludas gravan rolon. Partoprenanta en la Speciala Kunveno de Gvidantoj de Ĉinio kaj la Asocio de la Sudorientaziaj Landoj okazinta en Bankoko en la 29-a de aprilo, ĉina ĉefministro Wen Jiabao firme esprimis, ke Ĉinio estas registaro kun respondeco, kaj faros klopodon por garantii la sanon de la popoloj ĉina kaj monda:
"La ĉina registaro partoprenas en ĉi-foja kunveno kun la sinteno sincera, respondeca, konfidinda kaj kunlaborema. La respondeca registaro havas devon garantii la sanon kaj la vivon de 1,3 miliardoj da ĉinaj popolanoj sed ankaŭ kontribui sian forton por la beno kaj sano de la monda popolo."
Ĉinoj neniam forgesas la blankvestitajn anĝelojn---la flegistinoj batalintaj en la fronto kontraŭ sarso. Nia kolego Febo faris intervjuon al ĉefflegistino de Beijing-a Youan Hospitalo speciale difinita por kuraci sarsulojn, iliaj kortuŝaj faroj meritas, ke oni ilin honoru. Ni havas devon komuniki la veron al la mondo.
La perioda venko kontraŭsarsa estas pozitive taksita de la internacia socio. Tamen oni vidis, ke sarso negative influis la ekonomian disvolviĝon. Sed, pro la lastjara stabila funkciado, la ĉina ekonomio ankoraŭ tenis relative altan nivelon; en la antaŭa duonjaro, malgraŭ la atako de sarso, la ekonomia kresko superis 7% kaj ĝis la fino de 2003, espereble atingas 8%. La ekonomia prospero aŭ male rekte speguliĝas en turismaj aferoj.
"Sarso ŝoke atakis la turimajn aferojn."
Kiel respondeculo pri turisma afero, sinjorino Liang Jun havas profundan palpsenton. Kun la "duoblaj nuligoj" de la Monda Higiena Organizo al Ĉinio, la ĉinaj turismaj aferoj renkontis sian "printempon" en la varma sezono, la jara somero.
Tiun someron, nia raportistino Yu Jianchao veturis al Qingdao, ĉina orienta ĉemara urbo por fari raporton pri la centjara jubileo de la Qingdao-Biera Fabriko kaj la urba 13-a Biera Festivalo.
Dum la intervjuo en la festivalo, la raportistino ĝoje vidis, ke vigle aktivas la Qingdao-a enkonduko de eksteraj kapitaloj. Qingdao, kiel ununura partnera urbo de Olimpikoj en 2008, marŝas al la vicaro de la internacia metropolo.
"Multaj prudentaj eksteraj komercistoj kaj kompanioj ĵetis sian rigardon al la adjudiko pri konstruado pri olimpikaj sportejoj. Ili klopodas konkure gajni la adjudikon de olimpikaj programoj"
Tion konigis respondeculo de la Urbokonstrua Komitato de Qingdao. Ankaŭ la inĝeniero de la komitato diris, ke la olimpika konstruado estas brila punkto de la kresko de la urba ekonomio.
Rilate al olimpikoj, monda ĉampiono de velŝipo Zhang Xiaodong rememoris, ke en 2000, prezidanto de la Internacia Velŝipa Ligo faris inspektadon en Qingdao. Tiutage, la vetero estis tre bela; krome, la mara areo de Qingdao estas tre taŭga al la konkuro de velŝipo. Tiel, Qingdao estis difinita kiel velŝipa konkurejo de Olimpikoj. Zhang Xiaodong, eksa ĉampiono de la monda ĉampion-turniro de velŝipo diris:
"Nun la Qingdao-a Olimpika Velŝipa Komitato plej multe konsideras pri la konstruado de konkura kampo kaj preparas por konsistigi plej bonan juĝistaron, liveri plej bonan servon kaj organizi plej brilan konkuradon."
Sendube, la raportistino rikoltis el la intervjuo en Qingdao.
Paralele en la programeroj pri la ekspluatado de la landa okcidenta parto, ni sinsekve raportis la ekonomian disvilviĝon de Xingjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono; la ŝosean konstruadon de la provinco Sichuan la medio-protektadon de la provinco Guizhou kaj, kaj... .
Preskaŭ en la sama periodo, nia raportisto sinjoro Zhao Jianping partopreninta en la 88-a UK en Svedio, faris serian raporton pri la UK, inter la raportoj aŭdeblas prelego de sinjoro Lee Choung Yeong, nia vicprezidanto, kiel ekonomikisto plejmulte atentanta la ĉinan ekonomion. Lia prelego titoliĝas: Ekonomia Tutmondiĝo—Ŝanco aŭ Defio, en kiu la profesoro parolas pri la neceseco de la internacia komercado.
Parolante pri la kongreso de Esperanto, ni nepre menciu pri la 5-a ĉina Tutlanda Kongreso de Esperanto okazinta en oktobro, kaj konsiderata kiel prepara kongreso por la 89-a UK en Pekino ĉijare. En tiu ĉi okazo, delegito de Ĉina Radio Internacia Zhang Ping faris salutparolon en la kongreso.
La lasta oktobro estis la ora sezono por la azia Esperanto-movado. Tiumonate, Ĉinio, Korea Respubliko kaj Japanio sinsekve okazigis la tutlandan kongreson de Esperanto, tio sendube donas al la azia movado novan viglecon. Sinjoro Hori Yasuo metas la esperon sur la junan generacion.
Aŭskultantoj ĉiam estas entuziasmaj. Ili klare memoras niajn elsenditajn programerojn kaj prezentis sian peton kortuŝan. Tion ni rakontis en nia programero Leterkesto. Estas rakonto pri nia japana aŭskultanto Hideki Harada:
En la jaro 2003 oftis sciencteknikaj aferoj en la mondo. Por Ĉinio, estas rikolta jaro. Glate funkcias la magneta suspensia trajno en Ŝanhajo; ĉinaj sciencistoj partoprenas en planado de la homa genoma ordo; abunde rikoltiĝas la scienca esplorado en arkto kaj la nuntempa projekto pri sondado sur la luno. Kompreneble, plej okulfrapa estas la sukceso de la ĉina unua homporta spacflugado.
Sendube, ĉinoj per sia saĝeco ŝvite laboras por la monda scienca progreso kaj pro tio gajnas la laŭdon kaj respekton de la mondo. "Eta paŝo en spaco, ega progreso de la homaro." Ĉinio grandege kontribuos por la monda evoluado.
Retrorigardante 2003, ni sentas nin ĝojaj, emociiĝaj kaj iom fieraj. Ĉinio faris solidan paŝon en disvolvo de politika, ekonomia, socia, sciencteknika kaj aliaj kampoj kaj Ĉinoj brakumas la mondon per la rimarkindaj ekonomiaj atingoj.