• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-06 10:17:52    
Mondaj amaskomunikiloj komentas la ĉinan leviĝon

cri

Fine de la jaro 2003, mondaj amaskomunikiloj sinsekve faris komentariojn pri la influo de la ĉina ekonomio al la monda, opiniante, ke la ĉina leviĝo ŝanĝas la mondan ekonomian kaj politikan ordon, la ŝanĝigo kompareblas kun tiu de la industria revolucio kaj la poste usona leviĝo. Se ne estus Ĉinio, oni ne povus paroli pri la prospero de la monda ekonomio.

Nun ni rigardu, kion ili komentas:

Brita revuo Financa Tempo publikigis artikolon en la 29-a de decembro pasintjare, dirante, ke la nova ekonomia potenco estas leviĝanta en Azio. La ekonomia potenco havas potencan nunon kaj posedas ankoraŭ pli gravan estontecon. Adaptiĝo al la ĉina leviĝo eble estas unu el la plej severaj defioj de nia epoko. La artikolo diras, ke kvankam la nuna Ĉinio okupas nur 4% de la monda produktado, ankoraŭ tre malgrandan proporcion, tamen ĝi estas rapide disvolviĝanta. En la jaro 2002, Ĉinio jam estis lando gajninta plej multe da eksteraj investoj kaj akiris el tio fremdkapitalon je 53 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉinio posedas la monde duan fremdvalutan konservadon. Krome, Ĉinio posedas la favoran saldon de la komercado kun Eŭropa Unio. La tendenco alte kunfandiĝi en la mondan produktan ĉenon helpos forigi la maltrankvilon de komercaj partneroj. Ankaŭ evidentiĝas la grandega profito de malmulte kosta liverado de Ĉinio.

Japana ĵurnalo Asahi Simmon ĉe la fino de la pasinta jaro publikigis ĉefartikolon, dirante, ke Ĉinio ĉefaktoras en la internacia ekonomia dramo. La artikolo per la ekzemplo de la vizito al Usono fare de ĉina ĉefministro Wen Jianbao certigas, ke la usona industria rondo portas grandegan esperon pri Ĉinio pro ĝia promeso pri redukto de internacia speza profito. Ne nur Usono, sed ankaŭ Japanio esperas plivastigi sian eksportadon al Ĉinio. Antaŭ fino de la lasta oktobro, la japana eksportado al Ĉinio kreskis je 34%, la cifero pli multe superis 14% de importa kresko. Tial usona ĵurnalo montras, "La restarigo de la japana ekonomio dependas de Ĉinio." Nun, se ne estus Ĉinio, oni ne parolus pri la prospero de la monda ekonomio. La ĉina influo ja estas tiom potenca.

Usona ĵurnalo Los-Anĝelesa Tempo diras, ke leviĝas la ĉina statuso en Azio. Estro de la Azia Ekspluata Banko ŝuldas la azian prosperon al pli kaj pli grava statuso de Ĉinio. La leviĝo de Ĉinio, kune kun sia akcela rolo en la orientazia ekonomia unuiĝo vekas la senton de la komuna sorto de la regiono. La pekina prospero donas al Azio neatenditan bonaĵon. Plejpartaj aziaj landoj ĝuas la favoran saldon de komercado el Ĉinio, altrapide disvolviĝanta.

La vicĉefa ekonomikisto de la Azia Ekspluata Banko Jean Piere diris, "Ĉiuj diras, ke Ĉinio hegemonios en Azio. Tamen ne okazas la hegemonio sed male aperas efiko de tio: en Azio ĉie regas prospero".