• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-06 19:02:04    
Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an

cri
Ĉina Radio Internacia! Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Karaj aŭskultantoj, nia kara lingvo Esperanto enkondukiĝis en Ĉinion fine de la 19-a jarcento aŭ komence de la 20-a. Poste ĝi rapide kombiniĝis kun la progresema kultura movado de Ĉinio; multaj progresemaj intelektuloj kaj revoluciuloj lernis Esperanton. Kaj la Esperanto-movado prosperis pli kaj pli sur la vasta tero de nia lando. En tiama revolucia sankta loko Yan'an viglis esperantistoj; ili fondis Yan'an-an Esperanto-Asocion. Decembre de 1939 ili planis funkciigi ekspozicion pri Esperanto, okaze de la 80-a Zamenfoja tago. Mao Zedong, unu el la gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio donis sian epigrafon. La epigrafo ludis grandan rolon por propagandado kaj lernado de Esperanto. En nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo, bonvole aŭskultu artikolon titolitan: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an, verkitan de sinjoro Hou Zhiping, eksa direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio. Li multe studis pri la historio de Esperanto en Ĉinio kaj verkis multe da ĉirilataj fakaj verkoj. Tiu ĉi artikolo estas lia prelego por la aktivado celebranta la 110-an naskiĝtagon de Mao Zedong, fare de la Pekina Federacio de Sociaj Sciencoj.
La epigrafo legiĝas kiel jene:
"Mi dirus ankoraŭ la samon, Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."
Yan'an estis relative postiĝinta loko en la malnova Ĉinio. Meze de la 30-aj jaroj de la lasta jarcento, gvidate de Mao Zedong la Ĉina Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo atingis la lokon, post la monde fama 25-mil-lia Longa Marŝo. La 7-an de julio 1937 eksplodis la ĉina rezistmilito kontraŭ japana agreso kaj Yan'an fariĝis bazloko kontraŭ la japana agreso. Multaj progresemaj junuloj sin dediĉantaj al la rezistmilito venis al Yan'an, interalie, iuj iam lernis Esperanton; kaj tiel tie leviĝis la Esperanto-movado iom post iom. Tiamaj gvidantoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kiaj Mao Zedong, Zhang Wentian, Bo Gu kaj Wu Yuzhang konis pri Esperanto kaj tre subtenis lernadon de Esperanto. Esperanto-kursoj funkciis sinsekve en la Eldona Buroo sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj aliaj lokoj. En la inaŭguro de la kurso en la Eldona Buroo, iuj gvidantoj donis parolon. Ili kuraĝigis la kursanojn bone lerni kaj posedi Esperanton kaj preni ĝin kiel ponton por konigi Ĉinion al la mondo kaj enkonduki eksterlandajn sciencajn sciojn en Ĉinion. La kursanoj estis tre fervoraj en lernado, eĉ sub libera ĉielo; kiam malamikaj aviadiloj bombadis, ili do lernis en apuda montvalo.
La lokaj esperantistoj opiniis: "Esperanto estas plej bona ilo por reciporkaj kontaktoj kaj solidareco de la subpremataj popolamasoj kaj malfortaj nacioj tra la tuta mondo. Precipe en la kontraŭfaŝisma batalo, Esperanto ludas gravan rolon ĉu en Ĉinio ĉu en Hispanio kaj okupas gravan lokon en la nacidefenda kulturo", "por firmigi la solidarecon, potencigi la forton, vastigi la Esperanto-movadon kaj akceli la nacidefendan kulturon", "urĝe necesas" fondi esperantistan asocion.
Tio estis subtenata de la Eduka Departemento de la limregiona registaro, urba registaro kaj aliaj, fondiĝis prepara grupo por la asocio kaj en la 6-a de majo 1938 oficiale fondiĝis Yan'an-a Esperantista Asocio.
La fondiĝo de la asocio fortigis la esperantistan vicaron en Yan'an. Por vastigi la influon de Esperanto, akceli evoluadon de la Esperanto-movado kaj en Yan'an kaj en la limregiono, la asocio decidis aranĝi Esperantan ekspozicion celebre al la 80-a Zamenhof-tago en la 15-a de decembro 1939. Dum preparado por la ekspozicio samideanoj de la asocio skribis leterojn al Mao Zedong kaj aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Partio. Ili raportis pri sia plano kaj petis ilin skribi kelkajn vortojn por la ekspozicio. Mao Zedong montris varman subtenon al la Esperanta ekspozicio kaj baldaŭ alsendis sian epigrafon jenan:
"Mi dirus ankoraŭ la samon: Se oni prenas Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian, do Esperanto povas esti lernata kaj devas esti lernata."
En sia epigrafo Mao Zedong diris: "Mi dirus ankoraŭ la samon". Tio signifas, ke li parolis pri Esperanto ne nur unufoje kaj ĉiam persistis en sia opinio, kio montras, ke li faris esploron pri Esperanto kaj pri la ĉina Esperanta movado.
La epigrafo montras la principon kaj direkton de la Esperanta laboro de ĉinaj esperantistoj, tio estas, preni Esperanton kiel formon por porti la ideon vere internaciisman kaj la ideon vere revolucian.
Ĉar tiam ekzistis en la ĉina Esperanta movado multaj diverĝoj pri tio. Ĉinio sin trovis en malfacilega rezistmilito kontraŭ la japana agreso. Tamen iuj esperantistoj estis anarkistoj. Ili opiniis, ke Esperanto estis la plej bona instrumento por propagandi anarkismon.
Estas ĝoinde, ke tiam aperis en Ĉinio esperantistoj, kun Hu Yuzhi kaj Ĵelezo (postaj gvidantoj de la ĉina Esperanto-movado) kiel reprezentantoj. Ili elmetis la sloganon: Per Esperanto por Liberigo de Ĉinio. Ili fondis periodaĵojn, kiaj La Mondo kaj Ĉinio Hurlas, per tiuj periodaĵoj ili propagandis al aliaj landoj la ĉinan nacisavan batalon kaj la ĉinan rezistmiliton kontraŭ la japana agreso, malkovris kruelaĵojn de la japanaj agresantoj, prikantis la bravan rezistmiliton de la ĉina popolo, moralsubtenis la kontraŭfaŝisman batalon de la hispana popolo kaj la sovetunia popolo; enlande ili unuigis junulojn, disvolvis progreseman kulturan movadon kaj kulturajn interfluojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Nemalmultaj esperantistoj venis al Yan'an kaj liberigitaj regionoj. Kaj multe progresis la Esperanto-movado.
Tiam la unua tasko de la ĉina popolo estis unuiĝi kun la kontraŭfaŝimaj landoj kaj popoloj, venki la japanajn agresantojn, regajni la perditan teron kaj plenumi la nacian liberigon. Tial Mao Zedong emfazis en sia epigrafo la ideon vere internaciisman.
La Esperanta ekspozicio en Yan'an okazis laŭplane en la 15-a de decembro 1939. La epigrafoj de Mao Zedong kaj de aliaj gvidantoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio estis metataj sur okulfrapan lokon. Pro subteno de la limregiona registaro kaj alta atento de la gvidantoj, la ekspozicio estis plenplene sukcesa. En la ekspozicio estis montrataj centoj da objektoj, interalie estis Esperantaj libroj kaj gazetoj en- kaj ekster-landaj, lerno-materialoj, propagandiloj kompilitaj de yan'an-aj esperantistoj kaj iliaj tradukaĵoj kaj leteroj el ĉinaj kaj alilandaj samideanoj, iliaj artikoloj pri la ĉina rezistmilito kaj reagoj de alilandaj esperantistoj legintaj la artikolojn. La ekspozicio manifestis la valoron de Esperanto en la internacia propagandado kaj kulturaj interfluoj, tiel ke oni konis, ke Esperanto povas ludi sufiĉe grandan rolon en la kulturaj interfluoj.
Post la ekspozicio multaj sinsekve aliĝis al lernado de Esperanto. Vizaĝe al la nova situacio, la Yan'an-a Esperantista Asocio establis kelkajn fakojn kaj ankaŭ naskiĝis Esperanto-klubo. Kaj en la asocio laboris 4 profesiaj esperantistoj.
La yan'an-aj esperantistoj laboris en la cirkonstanco de tre malfacilaj materiaj kondiĉoj. Ili organiziĝis kaj mobiliziĝis por konigi Esperanton al la armeanoj kaj popolanoj en limregionoj, fondis Esperanto-kursojn kaj lerno-grupojn en la Kontraŭjapana Milita kaj Administra Universitato, Akademio de Naturaj Sciencoj, Akademio de Sociaj Sciencoj, Milita Instituto kaj multaj aliaj institucioj. Samtempe kun tio ili ankaŭ faris korespondan instruadon al aliaj lokoj.
Post la ekspozicio la epigafo de Mao Zedong estis presita en la periodaĵo "Yan'an-a Esperantisto". La gazeto distribuiĝis en aliaj urboj kaj Hongkong, tieaj esperantistoj lernis la epigrafon kaj batalis por la nacia liberigo.
Famaj esperantistoj Ĵelezo, Venlo Fon, Hongfan kaj aliaj fondis Chongqing-an Esperantan Korespondan Lernejon, la kursanoj lokiĝis en 18 provincoj de la tuta lando kaj dum 5 jaroj, la lernejo kulturis pli ol 2 300 esperantistojn. En sia instruado de Esperanto, ili sekvis la spiriton Per Esperanto por la Rezistmilito, unuigis junulojn, inter kiuj iuj iris sur la vojon de la rezistmilito, aliaj iris al Yan'an kaj aliĝis al la revoluciula vicaro. La lernejo estis laŭdata de sinjoro Dong Biwu, unu el respondeculoj de la Komunista Partio de Ĉinio.
La fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 kreis bonajn kondiĉojn por releviĝo kaj prosperiĝo de la ĉina Esperanto-movado. Hu Yuzhi, Ĵelezo, Chen Yuan, Zhang Qicheng, Venlo Fon kaj aliaj fondis Esperantajn revuojn, eldonis librojn, funkciigis radio-programon en Esperanto kaj en eksteraj interfluoj ĉiuflanke konigis la novan Ĉinion, la ĉinan kulturon kaj la vivon de la ĉina popolo kaj aktive partoprenis en internaciaj Esperantaj aranĝoj. Ĉio ĉi pliigis komprenon de diverslandaj popoloj pri Ĉinio, akcelis la amikecon inter la ĉina popolo kaj diverslandaj popoloj.
En la jaro 1950 fondiĝis la Esperanta gazeto El Popola Ĉinio; poste eldoniĝis 500 specoj de Esperantaj libroj, kiaj "Mil jaroj de Ĉinio", "Ĉina Antologio", "Novelaro de Lusin" kaj "Ruĝdoma Sonĝo".
Aparte menciindas, ke Ĉina Radio Internacia fondis la Esperantan programon en la 19-a de decembro 1964, de tiam la programo neniam paŭzas kaj nun la programo longas je unu horo. Ĝi konigas Ĉinion de diversaj flankoj, ekzemple, la ĉinan tradician kulturon, la buntan vivon de la ĉina popolo, la ĉinan Esperanto-movadon (kompreneble ankaŭ la internacian Esperanto-movadon). La programo, kune kun la ĉinaj Esperantaj revuoj kaj libroj servas kiel ponto de amikeco inter la popoloj de la mondo.
Precipe en la lastaj pli ol 20 jaroj de la reformado kaj malfermo, la ĉina Esperanto-movado multe progresis. Esperantaj organizoj fondiĝis en plej multaj provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj tra la tuta lando; en multaj universitatoj Esperanto estas prenata kiel nedeviga lernoobjekto. Multaj studentoj lernis aŭ lernas Esperanton.
Karaj aŭskultantoj, ĵus vi aŭdis la artikolon sub la titolo: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an.
/muzika paŭzo/
Karaj amikoj, la revuo Esperanta Finnlando presis artikolon titolitan: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydd ap Fergus. Nun bonvole aŭskultu la artikolon.
Kelkfoje en Bruselo oni aŭdas, ke Finnlando estas lando de silentuloj, lagoj, malvarmo kaj forta ekonomio. Fakte tio estis mia unua impreso, kiam mi flugalvenis. El la aviadiloj mi vidis multajn belegajn lagetojn. Pli proksime al Helsinki videblis la sukcesoj de la finna ekonomio. Kaj ekde la flughaveno ĝis la urbocentro per la pureco de la urbo kaj ties belaj konstruaĵoj montriĝis la riĉeco de la lando. Nokta vizito al trinkejo konvinkis min pri mia alia antaŭjuĝo: finnaj viroj – sed ne esperantistoj kaj ne virinoj – kapablas silenti kune kaj tio dum multe da tempo. Jen estis Helsinki de la filmoj, kaj nome de Aki Kaurismaki. Jen estis mia unua nokto en la ĉefurbo de la norda lando.
Vendrede, frumatene, mi vojaĝis aŭtobuse al Raŭmo, mita loko por ĉiuj esperantistoj pro la fama Manifesto. Jam alkutimiĝinta al Belgio, mi miris pri la malpleneco de la lando: "Kie estas la homoj", mi pensis. Fakte tiun impreson mi jam havis en Helsinki dum mia nokta vizito. Ĝi estis konfirmita dum la tri horoj en kiuj la aŭtobuso preterpasis nur kelkajn urbetojn. Finno eble dirus ke estas tro da homoj en la suda parto de la lando.
Meztage en Raŭmo restis nur duonhoro antaŭ la anoncita gazetara konferenco kun lokaj ĵurnalistoj. Rapide ŝanĝinte miajn vestaĵojn mi atingis la salonon kun la Loka Kongresa Komitato kaj estraranoj de Esperanto-Asocio de Finnlando. La unua impreso estis la organiziteco de la finnaj esperantistoj. Bela salono, kafo, kukoj kaj serioze preparitaj informdosieroj pri Esperanto kaj Aŭtunaj Tagoj atendis la ĵurnalistojn. La unua sukceso de la "komunikadaj" Aŭtunaj Tagoj estis gazetara konferenco en la bela hotelo kiu gastis la Tagojn. Post foto-sesio komenciĝis unuhora diskutado kun ĵurnalistoj. Aperis almenaŭ tri tre favoraj kaj sufiĉe detalaj artikoloj pri Esperanto kaj la Aŭtunaj Tagoj. Ankaŭ la radio kovris la eventon "Esperanto-Asocio de Finnlando ne nur verkis belan laborplanon pri komunikado sed efektivigis ilin". Mi pensis.
Vendrede vespere oni ĝuis saŭnon ĉe apuda lago – aŭ ĉu vere estis la balta maro"? Per granda arto la finnaj esperantistoj verŝis akvon sur la randon de varmega forno. La ĉambro tuj pleniĝis de vaporo kaj la temperaturo altiĝis kaj altiĝis. Kuŝante sur la ligna benko mi provis paroleti sed ĉefe provis elteni la varmegon. …Jen esperantista saŭno!
Sabate komenciĝis la diskutado kaj prelegado. Antaŭe avertita mi sciis ke finnoj kutime aŭskultas la preleganton kaj ne interrompas. "Ne timu se ili nenion diras. Tio ne signifas ke ili ne aŭskultas", diris amiko kaj antaŭa preleganto ĉe la Aŭtunaj Tagoj. Kaj tio konfirmiĝis. Dum la ĉi-jaraj Aŭtunaj Tagoj la Esperanto-Asocio de Finnlando lanĉis bone strukturitan kaj elpensitan komunikadan projekton 'Al kvalita komunikado'. Mia tasko dum la Tagoj estis ĝenerale enkonduki la temon prelegante pri la Brusela Komunikadcentro kaj konkrete detaligante la labormetodojn kaj rimedojn kiuj helpas Esperanto-asociojn agi efike pri amaskomunikiloj. Alia preleganto estis Jukka Pietilainen kiu sperte klarigis la signifon de la Raŭma manifesto.
Sabate kaj dimanĉe estis ankaŭ tempo ĝui la pitoreskan kaj ĉarman etoson de Raŭmo, la urbo, kies malnova centro estas mondkonata kiel heredaĵo de Unesko. Alia bona ero en la programo estis memoraĵoj pri la Internacia Junulara Kongreso de 1980 en Raŭmo. Tre amuze estis vidi filmintervjuon kun 'junuloj' el tiu IJK. Tuomo Grundstrom estis tiam la zorgema kunorganizanto de tiu IJK kaj fama en Esperantujo pro la tiam ofte ripetita eldiraĵo: 'Gejunuloj, tuŝu unuj la aliajn, sed bonvolu, ne tuŝu la teknikaĵojn'. Grundstrom gvidis iamajn IJK-partoprenintojn, kiuj rakontis pri la evento.
Entute pli ol 50 homoj ĉeestis al la ĉijaraj Aŭtunaj Tagoj. Per ĝi Esperanto-Asocio de Finnlando montris sian bonegan organizadon kaj perspektivon al la estonteco. Gratulojn!
Karaj amikoj, ĵus ni elsendis la artikolon: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydd ap Fergus.
Fine de la hodiaŭa programero, bonvole aŭkultu plu kantojn ankaŭ el la disko Tra la Mondo, prezentitajn de samideano Olivier Tzaut.
Unue bonvolu aŭskulti la kanton: Tumbalalajka.
/2'50"
La dua kanto estas: Se mi estus fraŭlo.
/1'50"
Sekvas la kanto: Ni perdis liberecon.
/2'40"
Nun bonvolu aŭskulti la kanton: Matenkanto.
/1'40"
Fine estas la kanto: Fore en kampo.
/4'30"
Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni unue konigis al vi la artikolon titolitan: Mao Zedong kaj lia epigrafo pri Esperanto en Yan'an, verkitan de sinjoro Hou Zhiping, eksa respondeculo de la redakcio de El Popola Ĉinio; due, la artikolon totolitan: Aŭtunaj Tagoj donis impresojn pri Finnlando, verkitan de sinjoro Dafydde ap Fergus; fine estis kelkaj Esperantaj kantoj.
Finiĝis nia hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo. Koran dankon pro via aŭskulto!