• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-07 10:48:14    
Laborraporto de Ĉina Esperanto

cri

Nun estas la programero Esperanto en Marŝo. Ni jam raportis pri la inaŭguro kaj fermo de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto kaj menciis, ke en la inaŭguro sinjoro Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo faris raporton pri la laboro de la Ligo en la lastaj jaroj. Hodiaŭ en nia programero bonvole aŭskultu lian raporton. 4 jaroj pasis post la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto en aŭgusto de 1999 en Guilin. En la pasintaj 4 jaroj progresis la Esperanta movado de Ĉinio. Nun mi prezentu laborraporton de la Ĉina Esperanto-Ligo. I. Laboro de la Ĉina Esperanto-Ligo1. Petado de permeso de gastigado de la 89-a UK en 2004. En 1999 la Ĉina Esperanto-Ligo prezentis raporton pri invito de la 89-a UK de 2004 al Pekino. Marte de 2000 la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro donis respondon: "La propono de la Ĉina Esperanto-Ligo pri invito de la 89-a Universala Kongreso de Esperanto de 2004 al Pekino estis aprobita de la centra re gistaro. La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo donu atenton por sukcesigi la aferon." Urbestro Liu Qi de Pekino skribis sur la dokumento: "La Pekina Popola Registaro kaj la pekina popolo tutforte subtenos la grandan kongreson kaj volonte kunlaboros por garantii plenan sukceson de la kongreso." En marto de 2001 establiĝis speciala komisiono por peto de permeso de gastigado de la kongreso kaj Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo, prenis sur sin la prezidantecon de la komisiono. En septembro kaj novembro de 2001 ĝenerala direktoro s-ro Osmo Buller de UEA, prezidanto s-ro Renato Corsetti kaj vicprezidanto Lee Chong-Yeong de UEA vizitis Ĉinion. Gvidantoj de koncernaj departementoj de Ĉinio intervidiĝis kun ili kaj promesis al ili plenenergian subtenon al la kongreso. Por subteni la Ĉinan Esperanto-Ligon en ĝia peticio, la Xi'an-a Esperanto-Asocio iniciatis varbon de subskribo de "Verda komunikado, subteno al Pekino en ĝia peticio pri gastigado de la Uni versala Kongreso de 2004". 445 homoj tra la lando partoprenis en tiu aktivado. En la 8-a de februaro de 2002 s-ro Osibov, ĝenerala sekretario de UEA, oficiale informis la Ĉinan Esperanto-Ligon, ke la estraro de UEA okazigis plenan kunvenon kaj aprobis la peton de Pekino pri gastigado de la kongreso de 2004.2. Preparado por la 89-a UK de 2004. Laŭ la Kongresa Operaciaro, la tuta preparado konsistas el 8 partoj kun 165 artikoloj, kiujn plenumos UEA kaj la gastiganta lando. Pri la preparado raportos s-ro Wang Hanping, asista ĝenerala sekretario de ĈEL. 3. Laboro de la centra oficejo de ĈEL "La Mondo", organo de la ligo, estis reformita en 2001 kaj en 2003 aperis "Informilo de ĈEL" kun la celo ĝustatempe kaj kiel eble plej rapide komuniki la movadon al la esperantistoj en la tuta lando. Kaj ni malfermis rubrikojn kaj legaĵojn por la kongreso en la venonta jaro. La papera versio de El Popola Ĉinio estis nuligita, sed viglas la reta versio. La Ĉina Interreto fu nkcias en 8 lingvoj inkluzive de Esperanto, tio pruvas, ke Esperanto havis novan progreson en la informa epoko, eble diskonigi kaj lerni Esperanton pere de interreto estas unu el la bonaj metodoj. En 2003 la ligo reregistris la membrojn, kaj 58 el ili estas dumvivaj. La centra oficejo de la ligo liveras al la membroj Esperantajn librojn kaj sonkasetojn kaj servas al ili per poŝtsendo. La oficejo akceptis ĉinajn kaj fremdlandajn esperantistojn kaj helpis lokajn E-organizojn en ilia movado. S-ro Liu Ling penis kelke da jaroj kaj klasifikis la pli ol 8000 ekzemplerojn de 4000 specoj da libroj de la Ĉina Esperanta Biblioteko kaj metis ilin en komputilan indekson. Krome ĉiuj titoloj de la artikoloj de "La Mondo" de 1981 ĝis 2000 estis enmetitaj en indekson de komputilo.4. Aktivadoj kaj kunvenoj de la Ĉina Esperanto-Ligo En la 30-a de marto de 2001 la ligo jubileis la 50-an datrevenon de sia fondiĝo. Ni retrorigardis la 50 jarojn kaj desegnis laboron en la nova jarcento.  64;e la jubileo Chai Zemin, prezidanto de la societo "Amikoj de Esperanto" kaj la unua ĉina ambasadoro al Usono, faris paroladon rememorigante la sukcesojn kaj malfacilojn de la Esperanta afero en la pasintaj 50 jaroj kaj montris sian sincerecon al Esperanto. Novembre de 2000 okazis en la urbo Fuzhou la plivastigita kunveno de la sesa konsilantaro, en kiu ni proponis lanĉi la projekton "Sukceso". La Ĉina Esperanto-Ligo, la lokaj organizoj kaj individuoj senĉese disvastigis Esperanton en pli multaj kampoj kaj akiris sukcesojn. Februare de 2002 okazis en Pekino jubileo por la 20-a datreveno de la fondiĝo de la societo "Amikoj de Esperanto". Laŭ la bezono de la disvolviĝo de Esperanto la kunvenantoj rekomendis novajn membrojn de la societo. En aŭgusto de 2000 okazis en Hongkong la 56-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto kaj la Ĉina Esperanto-Ligo plenumis grandan parton de la preparado de LKK. En aŭgusto de 2003 okazis en la urbo Yanji la 22-a Komuna Semin ario de ĉinaj, japanaj kaj koreaj junuloj.II. Energia aktivado de lokaj organizoj en propagando kaj disvastigo de Esperanto Kun plena entuziasmo esperantistoj de diversaj lokoj partoprenis en E-movado, kio puŝis nian movadon en stabilan disvolviĝon.1. Multigho de regionaj kunvenoj En la lastaj jaroj lokaj organizoj okazigis multajn karakterizajn simpoziojn, komercajn renkontiĝojn kaj kulturajn interŝanghojn aldone al la longa intertempo de tutlandaj kongresoj. Tio levis la lingvonivelon kaj plifortigis amikecon kaj Esperanto disvastiĝis en tiuj lokoj. Meze de aŭgusto de 2000 okazis en la urbo Changde de Hunan internacia simpozio de originala verkado de Mao Zifu. En aŭgusto de 2001 okazis en Changchun de Jilin la 3-a Nordorienta Kongreso de Esperanto. En oktobro de 2002 okazis en la urboLanzhou de Gansu la 1-a Nordokcidenta Kongreso de Esperanto. En junio de 2002 okazis en la urbo Xinxiang de Henan-provinco la Azia-Eŭropa Konferenco de Esperanto kaj Ekonomio-Kome rco. En la fino de 2002 en Kantono, ĉefurbo de la provinco Guangdong, oni okazigis kunvenon por la 20-a datreveno de la fondiĝo de la provinca kaj urba E-asocioj. Samtempe Esperanto-asocioj de 6 sudaj provincoj okazigis Esperantan Kulturan Interŝanĝon. Esperantistoj de la Nordoriento okazigis 3-foje kunloĝadon. En majo de 2003 okazis en la urbo Yueyang de Hunan-provinco kunveno de internacia Esperanta kulturo, ekonomio kaj turismo. En la fino de aŭgusto de 2003 okazis en Pekino la 1-a Nordĉinia Kongreso de Esperanto.2. Diskonigi Esperanton diversmaniere Organizoj kaj individuoj de diversaj lokoj energie propagandas Esperanton en diversaj manieroj por ke pli da homoj konu Esperanton. La Esperanto-Asocio de Huangshi de Hubei-provinco iniciatis "Jarcentan Vojaĝon" trans la Azi-Eŭropa Tera Ponto por diskonigi Esperanton. Esperantisto Li Dugong de la urbo Chengdu, Sichuan-provinco, biciklis de Chengdu al Yanji por propagandi Esperanton. La Pekina Esperanto-Asocio okazig is en la Ŝtata Biblioteko prelegon pri Esperanto kaj en la Pekina Lingva Universitato kolokvon pri Esperanto. La Ŝanhaja Espernto-Asocio okazigis Esperanto-kurson en la halo de la Ŝanhaja Federacio de Socisciencaj Asocioj. En la urbo Hangzhou de Zhejiang oni okazigis konsultiĝon pri Esperanto kaj Ŝako-matĉon de Esperanto-pokalo. La Changzhou-a Esperanto-Asocio aranĝis la 1-an Demonstradon de Esperanto de Infanoj. La urbo Nankino de Jiangsu-provinco okazigis Infanan Esperantan Ekspozicion. Chengdu okazigis malgrandan eksponon de Esperantaj libroj, ĵurnaloj kaj bildoj. La Chongqing-a Esperanto-Asocio okazigis E-kurson por studentoj. Esperantisto Zhang Minniu de la urbo Lianyungang de Jiangsu-provinco mem faris tabulon kun propagandiloj pri Esperanto kaj montradis ĝin en komerca strato. 3. Persiste eldoni Esperantajn librojn kaj gazetojn Organizoj kaj individuoj de diversaj lokoj eldonis Esperantajn gazetojn, notis la movadon kaj personulojn kaj multe helpas inter" 9;anĝon de informoj kaj sperto kaj akcelas progreson de nia movado. Inter ili estas revuoj "Verda Stelo", "Verda Spiko", "Verda Stepo", "Agadu", "E-movado en Gansu", "Verda Pekino", "Verda Lumo", "Verda Stelo de Yimeng", "Esperanto Aktivas" kaj "Esperantistoj de Tajvano"; la informiloj de Ŝanhajo, Tianjin, Chongqing kaj Tancheng; literaturaj revuoj "Penseo" kaj "Esperanto en nova erao" kaj faka revuo "Fervojista Esperantisto". En la lastaj jaroj oni eldonis nombron da altkvalitaj libroj, kiuj ludas tre bonan rolon en diskonigo, disvastigo kaj apliko de Esperanto. La Pekina Federacio de Socisciencaj Asocioj kaj la Pekina Esperanto-Asocio kune kompilis "Cent Jaroj de Esperanto en Ĉinio". "Hujucz kaj Esperanto" kompilita de Hou Zhiping estas eldonita de la Ĉina Esperanto-Eldonejo. Kaj ankoraŭ pli multaj Esperantaj eldonaĵoj, ekzemple "Ĉina-Esperanta Vortaro pri Medicinaj Vegetaloj" de Cui Zhijin, vicprezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, "Ĉina-Esperanta-Angla Ferv oja Vortaro" kompilita de Li Sen kaj eldonita de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, la "Ĉinaj kaj Fremdlandaj Famuloj pri Esperanto" eldonita de la Chongqing-a Eldonejo; Eldonejo de la Liaoning-a Universitato eldonis "Vivo de Zamenhof", Lan Tianqiang kompilis "Ĉinaj Esperantistoj kaj la Ĉina E-movado". Krome la Instituto Verda Stelo de la Nordoriento eldonis "Konversacio en Esperanto" kompilita de Li Shijun, "20 Jaroj de Movado de la Interna Mongolio", "Kroniko de la E-movado en Tianjin", "Verkoj de Shao Yong". La Hubei-a Esperanto-Asocio eldonis nombron da altkvalitaj elektronikaj libroj.4. Vigla disvolviĝo de Esperanta Instruado Disvastiĝo kaj daŭra ekzisto de Esperanto estas nedisigebla de Esperanta instruado. Asocioj de Pekino, Tianjin, Ŝanhajo, Shanxi, Kantono, Zhenjiang, Liaoning, Dandong kaj Xinxiang fondis E-kursojn. La Supera Mina Kolegio de Norda Ĉinio, la Tianjin-a Agronomia Instituto, Mezlernejo de Guozhuang de Tianjin, la Chongqing-a Universitato, Changtai-gubernio de Fujian, la Elementa Lernejo Houshi de Kaiyuan de Liaoning-provinco starigis E-kurson. La Profesia Teknologia Normala Instituto sub la Pekina Unuigita Universitato, la Pekina Lingva Universitato, la Tianjin-a Fremdlingva Instituto, la Nankina Universitato, la Kantona Universitato, la Shandong-a Universitato, la Dalian-a Universitato, la Guilin-a Normala Instituto, la Hefei-a Politekniko, la Xiamen-a Jimei-universitato, la Financa Kolegio de Liaoning kaj la Jilin-a Normala Instituto prenis Esperanton fakultativa kurso.5. Pli kaj pli oftiĝis intervizito de ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj Multaj alilandaj esperantistoj vizitis Ĉinion kaj pli kaj pli multaj ĉinaj esperantistoj vizitis aliajn landojn por Esperanta aktivado kaj komerco pere de Esperanto. Reprezentanto de la Tianjin-a Esperanto-Asocio vizitis Koreion, kaj la Yanbian-a Esperanto-Asocio ĝemeliĝis kun la Esperanto-Asocio de Daeten de Koreio. Lokaj asocioj plifortigis kunlaboron kaj interŝan 85;on. Krom okazigi kongreson, la lokaj asocioj ofte aranĝas interviziton kaj rekontiĝon, ekzemple la asocio de Zhejiang-provinco vizitis tiujn de Zhenjiang kaj Changzhou de Jiangsu-provinco, kaj la asocioj de Nankino, Zhenjiang kaj Changzhou aranĝis renkontiĝon. Kelkaj esperantistoj partoprenis UK. 6. Pli kaj pli ofta apliko de Esperanto en interreto Esperanto estas pli kaj pli ofte aplikata en interreto. En la interreto troviĝas ne nur hejmpaĝoj de lokaj organizoj, sed ankaŭ tiuj de individuoj, kaj la enhavoj estas tre riĉaj. Pere de ili oni povas akiri freŝdatajn informojn pri Esperanto, legi aŭ fari Esperantajn verkojn, fari kulturan kaj komercan interŝanĝon kaj altiri pli da homoj al Esperanto. III. Problemoj kaj malfaciloj en la laboro La Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, la supera instanco de ĈEL, troviĝas en reformado de sistemo kaj rearanĝo de la strukturo, kaj ĈEL troviĝas en esplorado pri sia ekzisto kaj disvolviĝo kaj renkontis malfacilojn. Kaj krome ni ne estas iniciatemaj en laboro kaj ne bone faris la laboron, kaj ni petas pardonon. Sub la kondiĉo de merkata ekonomio, "La Mondo" ne povas konformi al la disvolviĝo de la situacio. Ni intencis vivteni la revuon per ĝia enspezo, sed fakte ni ne sukcesis en tio. La ligo ne povis doni makroskopan direktadon kaj konkretan helpon al la lokaj organizoj, kaj ne bone servis al la membroj. Kaj krome la centra oficejo de la ligo frontas malfacilojn pro manko de laboruloj, mono kaj necesaj materialoj. IV. Tasko en la estonteco La plej grava tasko estas nenio alia ol preparado por la kongreso. Tio decidos la ekziston kaj disvolviĝon de la ligo. Kaj due, en la reformado de la ligo, ni devas esti iniciatemaj kaj turni nian servon al entreprenoj kaj la socio por akiri spacon de ekzisto kaj disvolviĝo dum la servado al la entreprenoj kaj la socio. Trie, doni makroskopan direktadon al la lokaj asocioj kaj ellabori konkretajn proje ktojn kaj metodojn. Kaj fine, klopodi por la 3 taskoj elmetitaj de UEA (disvastigi, lerni kaj apliki Esperanton) por puŝi la Esperantan movadon de Ĉinio al nova tajdo! Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni disaŭdigis la laborraporton de la Ĉina Esperanto-Ligo, faritan de samideano Yu Tao, ĝenerala sekretario de la Ligo, en la inaŭguro de la 5-a Ĉina Kongreso de Esperanto. Finiĝis la hodiaŭa programero Esperanto en Marŝo.