• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-07 15:08:58    
Rakonto: Wu Song kaj Tigro --- el la klasika romano "Ĉe Akvo"

cri
Sur la vojo de reveno al sia hejmloko, Wu Song devis transiri la monton Jingyang. La suno estis subiranta okcidente. Apud la monto vidiĝis malgranda drinkejo, Wu Song eniris kaj sin satigis per bovaĵo kaj tri bovloj da vino, poste volis foriri. Sed fervora kelnero de la drinkejo admonis lin resti ĉi tie, ĉar lastatempe aperis sur la monto hom-manĝa tigro, kaj estas malpermesate al la pasantoj transiri la monton ĉe la krepusko.
Sed Wu Song respondis, ke li nenion timas, kaj daŭrigis sian vojaĝon.
Piede de la monto Jingyang staris arbeto, kies peco da trunka ŝelo jam detranĉiĝis kaj sur tiu parto anonco legiĝis, ke tigro ĉiam furiozas sur la monto kaj oni devas sin gardi. Tamen Wu Song tute ne atentis. Li sin levis malrapide laŭ deklivo. Nur nun la forto de la vino ekludis sian rolon, kaj estis varmege al li. Li do malbutonis la veston.
La suno jam subiris. Li venis al ŝtona plato por dormi. Apenaŭ li ekkuŝis, blovego sin kirlis. Sekvis tondra muĝo el la arbaro. Kaj momente antaŭ li jam staris tigro kun la blanka frunto.
Vidinte ĝin, Wu Song tuj sin levis kaj glitis de sur la roko.
La tigro, ege malsata kaj soifa, premis la teron per la antaŭaj ungoj kaj sin svingis rekte al Wu Song. La vino jam iĝis ŝvito kaj li jam resobriĝis. En la palpebruma daŭro, li sukcesis sin flankenigi. Kaj nun li jam staris ĉe la postaĵo de la tigro.
Post la unua maltrafo, la tigro ankoraŭ pli furioziĝis. Ĝi sin tordis kaj denove turnis la kapon al Wu Song. Li reflankeniĝis. La monto skuiĝis de la fortega muĝado de la tigro. La vosto rigidiĝis kvazaŭ fera stango, kaj ĝi sin ĵetis al Wu Song. Denove maltrafo!
Nun jam estis la vico de Wu Song por ataki. Li levis la bastonon kaj per la tuta forto hakis. Aŭdiĝis susurado. Jen pro tio, ke li en hasto trafis ne la tigron, sed arbon, kiu fendiĝis kaj branĉoj disfalis susurante. Kaj ankaŭ la bastono rompiĝis en du pacojn.
Muĝante la tigro denove saltis al li. Li retrosaltis. La antaŭaj ungoj estis ĝuste antaŭ li. Li forĵetis la rompitan bastonon, ambaŭmane premis la tigron, ke ĝi apenaŭ povis barakti. Nun li levis jen la dekstran manon jen la livan, pugnoj pluvis sur la tigron. La sovaĝa besto kriante baraktis tiel forte, ke tero amasiĝis ambaŭflanke kaj profunda kavo aperis. Sed Wu Song ne malstreĉis sin. Li levis la piedon kaj draŝadis la vizaĝon de la tigro. Sekve li premis ĝian kapon en la kavon kaj marteladis almenaŭ 70 fojojn. La rezulto estis, ke sango ŝprucis el la okuloj, buŝo, nazo kaj oreloj de la tigro.
Nun la tigro jam ne povis moviĝi. Wu Song iris serĉi la bastonon. Li tenis ĝin en la mano kaj pretis fari duan atakon, timante, ke la tigro reviviĝos. Bastonado daŭris ĝis la besto ĉesis spiri. Nun la heroo pensis: "Mi trenu ĝin al la drinkejo, ke la kelnero vidu!" Li etendis la sango-makulitajn manojn, sed kiel li povis tion fari? Li jam tute konsumiĝis. Nun li, kun la manoj kaj piedoj paste molaj, revenis al la ŝtona plato por iom ripozi.
"Se alia tigro venus, mi jam ne povus batali." Tiel pensinte li sin trenis de sur la monto.
Ho ve! Baldaŭ elsaltis du tigroj. Wu Song preskaŭ svenis. Li fiksis la rigardon al la du tigroj kaj rimarkis, ke ili povas stari. Jen jen! Ne tigroj, sed homoj! Ili portas la tigran felon! Kun armilo en la mano ili proksimiĝis al Wu Song, ne sen surpriziĝo.
"Vi certe glutis ŝakalan koron, leopordan hepaton kaj leonan piedon! Vi ne havas korpon, vi havas nur aŭdacon! Kiel vi povas esti sola ĉi tie? Kun nenia armilo! Vi estas homo aŭ fantomo?"
"Kiuj vi estas?"
"Ni estas ĉi-tieaj ĉasistoj."
"Por kio vi venas?" demandis Wu Song.
"Stultulo! Vi ne scias? Tigrego! Jam 7 – 8 el ni ĉasistoj iĝis ĝia nutraĵo, se ne paroli pri sennombraj pasantoj! Hodiaŭ ni deĵoras por ĝin kapti. Sed ni ne riskas la vivon. Ni venenis jam sagojn kaj fosis kavegon. Ĵus ni vidis almoviĝi. Jen vi estas! Ĉu vi vidis la tigraĉon?"
"Mi jam mortigis ĝin."
"Mensogo!" La du ĉasistoj tute ne kredis.
"Rigardu la sangajn makulojn sur miaj manoj kaj vesto!"
"Kiel vi ĝin mortigis?"
Kaj Wu Song rakontis ĉion, kio okazis antaŭ momento. La du ĉasistoj ege ĝojis. Ili venigis 10 vilaĝanojn kun feraj forkoj, halebardoj, glavoj, lancoj kaj similaj. Nun ili bruligis torĉojn. Kaj baldaŭ ili atingis la kadavron.
Ili ligis la mortintan tigron kaj ok homoj ĝin portis kune.
Ili jam lasis la monton. Venis proksimume 80 homoj. La amaso hurais kaj aklamis. Kaj iuj jam kuris al prefektejo por raporti la heroaĵon.
La informo fulmrapide diskuris. Pli kaj pli da homoj alvenis. Ili petis, ke Wu Song rakontu, kiel li mortigis la tigron. Surtabliĝis vino kaj viando.
Sed Wu Song diris, ke li volas dormi.