• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-08 16:18:49    
Yuelu Akademio---miljara antikva altlernejo de Ĉinio

cri
Karaj amikoj, sur la okcidenta bordo de la xiangjiang-rivero de Changsha, ĉefurbo de la provinco Hunan, suda Ĉinio, troviĝas eleganta kaj grandioza ensemblo, tio estas la mond-konata Yuelu Akademio, unu el la kvar antikvaj akademioj en ĉina antikveco.
Yuelu Akademio fondiĝis en la jaro 976 kaj okupas areon de 21 mil kvadrataj metroj. Yuelu Akademio daŭrigis mil-jaran instruadon kaj spertis tempan sortoŝanĝon. En la jaro 1926 ĝi renomiĝis kiel Hunan Universitato kaj finis sian modernigan procezon de la eduka sistemo. Komence de la 8-a jardeko de la 20-a jarcento, Hunan Universitato riparis Yuelu Akademion, restarigis antikvan ensemblon kaj reokazigis historian aspekton, nuntempe ĝi estas la plej grandskala, la plej bone riparita kaj la plej kompleta antikva akademio en Ĉinio. En la jaro 1988, Yuelu Akademio enlistiĝis kiel la ĉina Ŝtatklasa Gravite Protektata Relikvo, kaj en la jaro 2000 ĝi juĝiĝis kiel "Ŝtata Pitoreskejo Kvar A", "Tutlanda Gravita Pitoreskejo", "Ekzemplo de la Tutlanda Kultura Pitoreskejo", "Patriotisma Eduka Bazo de Hunan-aj Gejunuloj kaj Geknaboj". Yuelu Akademio jam fariĝis trajto-abunda fama vidindejo de la urbo Changsha de la provinco Hunan.
La ĉina antikva akademio komenciĝis en la historia periodo nomata Kvin Dinastioj (de la jaro 907 ĝis la jaro 960), prosperiĝis en Song-dinastio (de la jaro 960 ĝis la jaro 1279) kaj finiĝis en la reformado pri eduka sistemo en la fino de Qing-dinastio (de la jaro 1644 ĝis la jaro 1911), tial spertis mil-jaran historion. Post la reformado de la eduka sistemo, el la ĉinaj antikvaj akademioj, iuj malaperis, aliaj ŝanĝiĝis kiel lernejoj, aŭ fariĝis modernaj universitatoj.
Vicestro de la Kultura Esplorejo de Yuelu Akademio de Hunan Universitato sinjoro Zhang Xuehua delonge sin okupis pri studo de la kulturo de la ĉinaj antikvaj akademioj, li diris al nia raportisto:
"La ĉinaj antikvaj akademioj naskiĝis en la historia periodo Kvin Dinastioj (de la jaro 907 ĝis la jaro 960), tiam ili nur estis spaco por meti, verki, redakti kaj legi librojn, la eduka funkcio ankoraŭ ne rimarkindiĝis. Ĝis Song-dinastio (de la jaro 960 ĝis la jaro 1279), feŭdaj regantoj resumis spertojn kaj lecionojn de la ŝtata administrado de la antaŭaj dinastioj, konis gravecon de edukado, komencis forĵeti militan politikon kaj atenti civilan administradon, praktikis politikon de la civilaj oficistoj kaj kulturis klerulojn por administri la ŝtaton, tial la eduka funkcio de la ĉinaj antikvaj akademioj distingiĝis.
En la komenco, la ĉina antikva eduko havis du formojn, respektive estis oficista lernejo kaj privata lernejo, en Song-dinastio (de la jaro 960 ĝis la jaro 1279) aperis la tria formo kun la antikva akademio kiel reprezentanto. Tio estis, ke sub subteno de la feŭda registaro la kleruloj establis akademiojn por instrui konfuceanismajn sciojn kaj respondi demandojn de la lernantoj. La ĉinaj antikvaj akademioj iniciatis akademian etoson pri konkuro de cent skoloj, la feŭda registaro ne rekte administris la akademiojn. La akademioj ne havis postulon al la deveno de lernantoj, la instruistoj aŭ la lernantoj de la akademioj povis libere elekti unuj la aliajn. Tial, diversaj akademiaj skoloj post kolizio sublimiĝis kaj elvolviĝis, la kulturo akiris senprecedencan prosperon.
Yuelu Akademio kune kun Songyang Akademio kaj Yingtian Akademio en la henan-a provinco, meza Ĉinio, kaj Bailu Akademio en la jiangxi-a provinco, sudorienta Ĉinio, komune famiĝis kiel la ĉinaj Kvar Antikvaj Akademioj. Nuntempe, Yuelu Akademio ankoraŭ ludas rolon por kulturi talentulojn, tamen la tri aliaj akademioj jam tute perdiĝis, oni eĉ ne trovis ruinojn de tiuj akademioj. Ŝanĝiĝis la epokoj kaj la edukaj sistemoj, Yuelu Akademio senĉese novkreiĝis kaj elvolviĝis kune kun la epoka tajdo, tial ne ŝanĝiĝis la karaktero de la fama altlernejo, tio estis eterna ĉarmo donita de la epoko.
1  2