• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-12 20:41:34    
Wu Jianmin kaj lia kultura diplomatio

cri
Ĉu vi konas sinjoron Wu Jianmin? Li estas ĉina eks-ambasadoro en Francio. Ĝuste sub lia plenforta antaŭenpuŝo, inaŭguriĝis la kultura interflua aktivado nomita Ĉina-Franca Kultura Jaro. Dank' al lia klopodo, franca prezidento Jacques Chirac kaj ĉina eks-prezidanto Jiang Zemin reciproke vizitis la hejmlokon. En la hodiaŭa programero, ni konigos al vi Wu Jianmin kaj lian kulturan diplomation.
De 1991 ĝis 1994 Wu Jianmin servis kiel estro de Informa Departemento kaj proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj de 1998 ĝis 2003 estis ĉina ambasadoro en Francio. Eksoficiĝinte, li revenis al Ĉinio kaj fariĝis estro de ĉina Diplomatia Instituto. En la jarfino de 2003, li estis elektita kiel prezidanto de Internacia Ekspona Buroo. De la lastaj 75 jaroj de post establo de la buroo, tio estas la unua fojo, ke ĉino laboris kiel prezidanto de la internacia organizo.
Fakte, la elekto de Wu Jianmin kreis tri unuajn. La unua prezidanto el evoluantaj landoj, la unua prezidanto el Azio kaj la unua prezidanto el Ĉinio. Do kial Wu Jianmin estis elektita?
Wu Jianmin opiniis, ke la elekto rilatas al sukceso de ŝanhaja peticio de Monda Foiro. Tiam li kontaktiĝis kun divers-landaj reprezentantoj kaj ili akceptis lian personan etoson. Dank' al klopodo de Wu Jianmin, oni havas tian impreson, ke okazigo de Monda Foiro en Ŝanhajo favoras al la tuta mondo kaj estas duoble utila. Tiel li gajnis sankcion kaj aprobon.
Laborantoj de la Internacia Ekspona Buroo ĝenerale opinias, ke kiel unu el ĉinaj peticiaj reprezentantoj, Wu Jianmin unuflanke plene manifestas superecon de Ŝanhajo, aliflanke bone observas konvencion de internacia ekspono, montrante stilon de potenca lando. Surbaze de riĉa diplomatia sperto kaj bona internacia interflua kapablo, li estas taŭga persono, kiu servas kiel prezidanto. Ankaŭ divers-landaj diplomatiaj personoj alte taksas lin sincera, varma, paciĝema, ĝentila, aplomba kaj memfida.
Laŭdire, dum elektado de prezidanto de Internacia Ekspona Buroo, kelkaj kandidatoj sin eltiris, informiĝinte pri tio, ke la ĉina registaro kandidatigis Wu Jianmin. Tio estas amika manifesto. Ili probable konsideris tion, ke troviĝas malfacilo se ili konkurus kun li.
Wu Jianmin dependas de Ĉinio kaj ŝanhaja sukcesa peticio estas monde konata. Cetere, Wu Jianmin havas riĉan diplomatian sperton, sin kontaktante kun gravaj homoj de diversaj profesioj. Li povas antaŭenpuŝi karieron de internacia ekspozicio.
Do kion Wu Jianmin konkrete faris?
"Unue mi prezidas en ĉiu-jara foiro; due mi reprezentante Internacian Eksponan Buroon vizitis kelkajn landojn; trie mi bezonas kontakti kun internaciajn organizojn por antaŭenpuŝi karieron de internacia ekspozicio. Ankaŭ kontaktoj kun amaskomunikiloj kaj popolaj organizoj estas necesaj. Nun en okcidento, diro pri civitana socio estas populara. Necesas fari konkakton kun homoj, ĉar subteno de diversaj flankoj estas garantio por bone funkciigi la Mondan Foiron."
Laŭ Wu Jianmin, interfluo kaj kontakto kun homoj estas lia tut-viva kariero. Vizitante lernejon en Pekina Fremd-lingva Instituto, Wu Jianmin jam komencis sian diplomatian laboron. En sia 42-jara diplomatia labordaŭro, li servis kiel estro de Informa Departemento, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, konstanta ambasadoro de ĝeneva oficejo de UN kaj aliaj svisaj internaciaj organizoj. Precipe en 1998, fariĝinte ĉina ambasadoro en Francio, Wu Jianmin unue sukcesigis Ĉina-Francan Kulturan Jaron por bone akceli amikajn rilatojn inter Ĉinio kaj Francio.
Wu Jianmin opinias, ke francoj laŭpaŝe rekonas Ĉinion, tamen la kono ne estas sufiĉa. Por plifortigi la konon, Wu Jianmin vaste kontaktas francajn amaskomunikilojn kaj realigis la menciitan kulturan interfluan aktivadon.
Oni tiel taksis lin, kien Wu Jianmin iras, tie blovas ĉina vento, precipe en Francio, kun profunda kultura enhavo. En Francio, li faris parolon kaj aktive partoprenis en kunsidoj, sinsekve projektante aktivadojn Ĉina Kultura Semajno, Ĉina Kultura Trimestro kaj Ĉina Kultura Jaro. Pro mult-jara diplomatia travivaĵo, Wu Jianmin alte atentas rolon de kulturo kaj interfluo. Laŭ li, tio estas bazo de diplomatia sukceso.
En la jaro 2001 en Parizo, Wu Jianmin organizis ekspozicion de ĉinaj elterigitaj historiaj objektoj. En tiel moderna urbo, ĉu la ekspozicio estis bonvena?
"Estas tre bonvena. Mankas pacienco al franco, tamen por viziti la ekspozicion, franco povas atendi 40 minutojn, portante ombrelon por aĉeti bileton kaj ankoraŭ atendas 40 minutojn por rigardi la ekspozicion. Iu franco diris al mi: "Ambasadoro Wu, la ekspozicio estas bonega! Ĉu vi scias, kiom da fojoj mi rigardis?" Mi demandis: "Ne scias, tri fojojn?" "Dek fojojn," li diris. Nun mi komprenis, kial via lando povas bone fari reformadon. Ĉar la reformado estas surbaze de ĉina kelkmil-jara kulturo. Antaŭ kelk-mil jaroj, via lando estis potenca, do nuna sukceso ne estas hazarda."
Wu Jianmin opinias, ke ilia kompreno pri Ĉinio estas pli kaj pli profunda. 
Oni povas akceli dulandan diplomation ne nur per politiko kaj ekonomio, sed ankaŭ per kulturo. Jen kial Wu Jianmin prenas kulturon kiel gravan rimedon?
En la pasinta jaro, ĉina gvidanto Li Lanqing diris, ke la kultura interfluo estas spirita interfluo, senta interfluo kaj anima interfluo. La tri interfluoj estas ege gravaj kaj estas neanstataŭigeblaj de aliaj interfluoj.
Dank' al propono kaj aranĝo de Wu Jianmin, en la jaro 1999, vizitante en Francio, ĉina eks-prezidanto Jiang Zemin ankaŭ gastis ĉe hejmoloko de franca prezidento Jacques Chirac. Post unu jaro, ankaŭ sub klopodo de Wu Jianmin, Chirac vizitis ĉinan urbon Yangzhou, hejmlokon de Jiang Zemin. Tio estas laŭdata. Kial Wu Jianmin konsideris aranĝon de reciproka vizito de hejmloko?
"Homo estas sento-plena. Amo al hejmloko estas komuna sento de la homaro. En hejmloko, babila medio estas milda kaj parola enhavo riĉa. Kvankam tia vizito ne estas oficiala, tamen ankoraŭ estas grava parto de reciproka vizito, altirante al si la atenton de pariza diplomatia rondo. Kelkaj ambasadoroj petis sperton de mi. Mi pensis, ke mi nur kaptis bonŝancon kaj serĉis trajton de la du gvidantoj. Ili ĉiuj havas profundan kulturan enhavon."
En julio de 2003, Wu Jianmin revenis al Ĉinio kaj servis kiel estro de Pekina Diplomatia Instituto. Turno de politiko-okupo al studo, Wu Jianmin vizaĝas al nova defio.
"Enokupiĝante pri diplomatio, oni devas kontakti elitojn. Tial mi diris al miaj studentoj, ke vi en la instituto ili devas kontakti elitojn ĉinajn kaj alilandajn. Por tio, mi okazigas forumon en la instituto. Niaj studentoj havas altan edukitecon. Se ekzistas bonkvalita instruado kaj bona lerna medio, do studentoj povas sukcesi en siaj nuna lernado kaj estonta kariero."