• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-13 20:04:14    
Dek plej gravaj turismaj novaĵoj de 2003

cri
Publikiĝis en Pekino la dek plej gravaj turismaj novaĵoj la 6-an de januaro, 2004, elektite de la ĵurnalo "Ĉina Turismo", kaj ekzamenite de la ĉina Ŝtata Turisma Administracio. Nun ni citu kiel jene: 1. Post kiam okazis la 2003-ajara sarsa epidemio, la ĉina Ŝtata Turisma Administracio, laŭ instrukcio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina Ŝtata Konsilantaro, anticipe esploris kaj gvidis la kontraŭ-sarsan laboron de la tuta turisma entrepreno, alprenis serion da preventaj kaj kontrolaj rimedoj, reguligis dispozicion de la turisma afero, akurate kaj efike ŝtopis la epidemian kanalon cirkuleblan pere de turismaj aktivadoj, kaj faris gravan kontribuon al la stadia venko de la tutlanda kontraŭ-sarsa batalo. 2. La ĉina registaro efektivigis serion da politikoj celantaj subteni restariĝon kaj disvolviĝon de la turisma afero, tio estas rigardata kiel la plej sistema reduktado de la imposta pago de kiam Ĉinio ek-praktikis la socialisman merkatan ekonomion, kaj kreis bonajn kondiĉojn por evoluado de la ĉina turisma entrepreno. 3. Post kiam Pekino estis liberigita el la averto pri danĝereco en turismo, la tutlanda turisma merkato rapide restariĝis kaj vigliĝis. La totala internacia kaj enlanda turisma enspezo atingis 487,4 miliardojn da juanoj. Kvankam tiu cifero reduktiĝis je 12,4% ol tiu en la sama periodo de la antaŭlasta jaro, tamen estas multe pli granda ol la antaŭkalkulita. En la Ora Semajno de la Nacia Festo en oktobro, realiĝis la celo pri sano, sekureco, ordo kaj kvalito, kaj la nombro de akceptitaj turistoj kaj la turisma enspezo ambaŭ kreis la rekordon. En Pekino okazis la konferenco de turismaj ministroj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj Korea Respubliko, kaj publikigis la Pekinan Manifeston. 4. La 15-a plena konferenco de la Monda Turisma Organizo sukcese iris en Pekino, kaj al la konferenco ĉeestis ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj vicĉefministro Wu Yi. Tio manifestis la gravan internacian pozicion de Ĉinio kaj grandegan atingon de la ĉina turisma afero. 5. La provinco Guangdong, Pekino kaj Ŝanhajo malfermis la privatan vojaĝon de internalokaj loĝantoj al Hongkong kaj Aomen, tio ankoraŭ pli oportunigis al internalokaj loĝantoj vojaĝi, ekskursi, butikumi kaj viziti parencojn en Hongkong kaj Aomen, kaj plimultigis kontaktadon inter personoj kaj interŝanĝon ekonomian, kulturan kaj scienc-teknikan. 6. La nombro de landoj, kien ĉinaj civitanoj povas vojaĝi, pli grandiĝis. Ĝis la fino de la jaro 2003, la nombro de landoj kaj regionoj viziteblaj de ĉinaj civitanoj atingis 59. 7. La ĉina Ŝtata Turisma Administracio sankciis la Limigitan Kompanion (ĉinan) de Japana Aviada Internacia Servo, kiel la unua ekster-komercista sol-investa turisma servo, eniri en la ĉinan merkaton. Kaj fondiĝis en Pekino la ĉina unua turisma entrepreno kun ekstera flanko kiel ĉefakciulo. La ĉina Ŝtata Turisma Administracio antaŭdate plenumis turisman promeson ĉe la ĉina aliĝo al la Monda Komerca Organizo. 8. En la jaro 2003, glate iris la laboro helpa al Tibeto fare de la unua cento da internalokaj ĉiĉeronoj de Ĉinio. 9. La laboro por krei "eminentajn turismajn urbojn de Ĉinio" kaj turismajn vizitindejojn kaj vidindaĵojn kun la signo de 4 A akiris novan atingon. Ĝis la fino de 2003, la nombro de la ĉinaj eminentaj turismaj urboj atingis 181, superante kvinonon de la totala urba nombro de Ĉinio. 10. Internaj lokoj kune kun Hongkong kaj Aomen pliintensigis subskribon de turismaj interkonsentoj.