• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 12:59:36    
Mao Dun

cri
Mao Dun, kiel Lusin, vaste konatas al ĉinoj, kiuj jam apenaŭ scias, ke ĝi estas pseŭdonimo de Shen Yanbing (1896-1981).

Ni menciu unue lian patron, tre eksterordinaran siatempe! Laŭdire lia patro tre amis la naturan sciencon kaj aŭtodidaktis eĉ super diferencialo kaj integralo. Dank' al tia patro kiu, bedaŭrinde, vivis nur pli ol 30 jarojn, Mao Dun ricevis tre bonan edukadon kaj legis multe da klasikaj romanoj.

En 1911 eksplodis burĝa demokratia revolucio, kio forte emociis Mao Dun, tiam nur 15-jaran. Finiĝis la imperiestra regado, tamen apenaŭ ŝanĝiĝis subprema etoso en lernejoj. Jen kial Mao Dun diris: "Grizis kaj simplis miaj tagoj en liceo!" Diplomite li vizitis Pekinan Universitaton. En 1916 li sudeniĝis al Ŝanhajo kaj, laborante kiel redaktoro, ofte publikigis siajn verkojn. En 1919 li partoprenis en la novliteratura movado. Post du jaroj li fariĝis ĉefredaktoro de <> kaj faris ĉiuflankan renovigon al ĝi, fondita en 1910. Li tre atentis ankaŭ konigadon de alilandaj literaturaĵoj, precipe de rusaj kaj sovetuniaj, poste ankaŭ de orient- kaj nord-eŭropaj.

Mao Dun estis unu el la plej fruaj komunistoj de Ĉinio. En 1921 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio kaj entreprenis ankaŭ revolucian aktivadon. En 1925 li aperigis tezon titolitan "Pri Proletaj Artoj", en kiu li ĉiuflanke eksplikis karakteron de la nove emerĝintaj proletaj literaturo kaj artoj rilate al signifo, enhavo kaj formo. Komence de 1926 li veturis al la suda Kantono por ĉeesti al kongreso de la Partio.

Septembre de 1927 li portis novelon al la <> por publikigi ĝin en pseŭda nomo "Maodun", spegulanta lian tre kontraŭdiran humoron, sed deĵoranta redaktoro pensis, ke ĉi tiu pseŭdonimo povas veki suspekton de reakciularo pro la evidenta pseŭdeco, tial li ŝanĝis ĝin per "Mao Dun" –--

----Kara leganto, ĉu vi povas tute kompreni? La du ideogramoj "mao" kaj "dun" donitaj de Mao Dun signifas origine lancon (mao) kaj ŝildon (dun); ĉi tiuj du ideogramoj, kunigitaj kiel "maodun", signifas kontraŭecon, kontraŭdiron, antagonismon kaj malkonkordon pro tio, ke en la 3-a jarcento antaŭ nia erao iu vendis lancojn kaj ŝildojn kaj – nu, la rakonto: Iu vendis lancojn kaj ŝildojn. Montrinte unu el la lancoj li klamis kaj reklamis: "Hej, bonvolu aĉeti mian lancon! Miaj lancoj estas la plej fortikaj kaj akraj. Vere, ili povas trapiki ĉion, eĉ monde plej malmolan ŝildon." Kaj li lasis la lancon. Levinte unu el la ŝildoj li tondre bruis kaj instruis: "Rigardu! Kia estas mia ŝildo…" Kaj li ĉirkaŭpaŝis tenante antaŭ la brusto tiun ŝildon. "Ho ho, miaj ŝildoj pleje solidas kaj rezistemas, tial oni ne povas ĝin trapiki, ververe. Vi ne povas eĉ difekteti ĝin. Provu, eĉ per la plej bona lanco sub la ĉielo. Mi ĵuras! Sed tiel tenu ĝin! Kaj tiel manovru per ĝi!… Bonvole aĉetu almenaŭ unu!" Subite iu elpaŝis kaj demandis: "Kio sekvos, se vi atakos vian ŝildon per via lanco?" La ĉirkaŭantaj homoj eksplodis per ridego kaj la vendanto ruĝiĝis. Troigo forgesigis al li tion, ke li havas samtempe kaj lancojn kaj ŝildojn. Poste "lancoŝildo" (maodun) fariĝis kunmetita vorto kaj idiomaĵo kun la menciita signifo, fine eĉ filozofia termino, ekzemple Mao Zedong, la forpasinta prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, verkis longan artikolon titolitan ĝuste <>. Jen kial la redaktoro skrupulis, ke tia pseŭdonimo vekus suspekton de tiama registaro, dum Mao Dun, eble ne, ĉar ĉi tiu lasta homonimo "mao" signifas ian herbon (Imperata cylindrica var. major) kaj servas ankaŭ kiel nomo de familio.

En oktobro de 1931 Mao Dun komencis verkadon de romano <> kaj ĝin finis decembre de 1932. Li profunde esploris la ĉinan socion en la 30-aj jaroj farante por tio vastajn kontaktojn ankaŭ al liberaluloj, entreprenistoj, oficistoj, negocistoj, bankieroj kaj aliprofesiaj homoj. Li multe informiĝis pri ŝanhajaj industrio kaj komerco kaj plurfoje vizitis borson. Farante komparadon inter socia fenomeno kaj teorio elmetita de iuj en polemiko, li ekhavis ideon verki ion por negi kaj refuti per artaj figuroj absurdon pri tio, ke "En Ĉinio estas jam kapitalisma socio". Jen la motivo verki la romanon <>, kiun tredas konfliktoj kaj luktoj inter naciindustria kapitalisto Wu Sunfu kaj kompradora* burĝo Zhao Botao el kiuj la unua, anstataŭ filistri, ĉiam ardis evoluigi entreprenojn en sia naskoloko nombranta nur 100 milojn da loĝantoj, ambicie fari el ĝi regnon de granda industrio kun elektrumejo kiel bazo kaj ege vastigi merkaton, posedante administrajn sciojn pri moderna industrio akiritajn el vojaĝado al Eŭropo kaj Ameriko unuflanke kaj grandan kapablon kaj perspektivan konsideremon aliflanke kaj asertante, ke "ŝtato devas esti ŝtato en la vera senco kaj registaro restu aŭtenta registaro" tial ofte ĵetante rigardon al politiko sed, kvazaŭ kavaliro en la industriista rondo, trafis neniom da bonaj ŝancoj, nur strangolon de imperiistoj; dum la alia, Zhao Botao, lakee servilis al alilandaj invadantoj kaj neniam ĉesis kovarde faligi la unuan, Wu Sunfu, kies sapveziko krevis kaj kiun la fiaskiga vojo kondukis al kapitulaco, per kio la aŭtoro montris, ke kapitalisma vojo en Ĉinio estas nur sakstrato en kiu baraktu ĝis pereo ĉiuj kontraŭpopolaj uloj kaj istoj.

La romano <> miniaturigis la socian panoramon montrante sin granda kaj eminenta verko kun revolucia realismo.

Somere de 1941 aperis taglibreca romano <>, kun spionino Zhao Huiming kiel heroino kiu, deveninta el feŭda burokrata familio kaj foje partopreninta en studenta movado kaj nacisava batalo, falis en sejnon de spiona organizo ne povante rezisti al minaco kaj logo pro serioza egoismo kaj vanta imponiĝemo kaj fariĝis lojala lakeo de la reakcia registaro. Ĝuste ŝi "skribis" la taglibron pri ĉio okazinta al ŝi kaj de ŝi farita aŭ pripensita. Ŝia animo ankoraŭ ne tute korodiĝis dank' al tio ke, unuflanke, ŝia koro tenis sur sia fundo guton da homeco kaj, aliflanke, altarangaj spionoj sadiste ŝin traktadis. Ŝi verŝadis larmon en la taglibron, povante nenie plendi. Mao Dun, lertega en psika priskribado, pitoreske kaj kortuŝe malkovris la komplikan internan mondon de Zhao Huiming, kio efektive ekscitis indignon kaj malamon kontraŭ faŝisma regado de kuomintanga reakciularo kaj hirtige terura manovrado de spiona grego.

De septembro ĝis decembro, 1948, serie aperis lia romano <> en <> de Hongkong, pri diversaj agoj kaj sociaj rilatoj de kelkaj familioj en procezo de translokigo de fabriko, savado de vunditoj kaj helpado al batalfronto.

Mao Dun faris, kune kun Lusin kaj Guo Moruo, solidan fundamenton por la moderna literaturo de Ĉinio.

* (Kompradora: Dungata de alilanda kapitalisto kaj estanta ties administranto de firmao, kompanio, banko kaj io alia. (Ĉi tiu vorto ne legiĝas en PIV, malgraŭ ke ĝi ekzistas en la angla kaj multaj eŭropaj lingvoj!)