• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 13:00:28    
Mao Dun: Komedio

cri
1.

"Unu, du, tri, kvar – unu, du, tri, kvar!"

La mano de la juna Hua manovradis pri la tuta havaĵo en sia poŝo. Kaj li kalkulis mense: Kvar moneroj. Liaj okuloj sparkis pro malsatego, tamen li ankoraŭ fingrumadis la 4 metalajn pecetojn por ne miskalkuli ilin – 1, 2, 3, 4; 1, 2, 3, 4. Efektive, nur 4 monerojn li havis, ne pli multe, nek malpli multe, sed ĝuste 4!!

Li elvolvis la platon de la magra mano, nigre flava aŭ flave nigra, kaj

gravmiene prezentis la kvaron da moneroj al dabingojn vendanta korpulentulo.

"Ne! Du dabingoj kostas je ok moneroj! Kio? Fu!" La dikulo, frotante unu el la sune brunigitaj manoj sur la ventro, voris la vizaĝon de Hua per rondigitaj okuloj.

La juna Hua ektremis antaŭ ties karnoza facio kaj ruĝe brilantaj okulegoj. Kaj sceno antaŭ 5 jaroj eltombiĝis:

Kiam li disdonas revoluciajn cirkulerojn, "Sinjoro Oka" lin kaptas kaj batas, kun feroce rondigitaj okuloj, per kolbo…

Dum la 5 jaroj, neniel aliloke, sed ĉiam en karcero! La aspekto de multaj malnovaj amikoj glitis el lia memoro. Restis, kvazaŭ gravurite, nur la malica paro da okuloj kaj la forte atakinta kolbo. Li tute ne atendis, ke li trafas tiajn vidorganojn unuafoje kontaktante la eksterkarceran mondon en la unua tago de la liberiĝo.

Nenio ŝanĝiĝis dum la jarkvino en ĉi tiu mondo? Lia panea nervaro sufloris, ke oni lin arestis nur hieraŭ.

La skeleteca mano apenaŭ povis subteni la moneran kvaron pro tremo.

"O-o-ok?" Li balbutis. "Ne, ne mo-molestu! M-mi o-ofte a-aĉetis. Hi-hieraŭ kvar jam sufiĉis por du pecoj."

"Ba! Fik' al via patrinaĉo! Vi vagas ankoraŭ en sonĝo? Kia jaro nun? Ĉu mondo de mortintoj? Ŝvelas ĉia kosto! Ĉia!! Eble via avinaĉo vendus tiel malkarajn dabingjon…"

Rido eksplodis meze de kelkaj laboristoj, starantaj flanke kaj atendantaj sian vicon por aĉeti manĝaĵon. Al la juna Hua preskaŭ samtempe sin turnis tiom da vizaĝoj, velkaj kaj karbecaj, apenaŭ tenataj super bluaj ĉifonaĵoj, kian mizeron la juna Hua tro bone konis antaŭ 5 jaroj.

La grasa ulo rabe reprenis unu dabingon el la mano de la juna Hua kaj, jam tute ignorante la junan homon, daŭrigis sian vendadon al aliaj. La juna Hua flankeniĝis, kaŭris ie en angulo kaj ekatakis la solan pastodiskon.

"Revolucio! Revolucio! Revoluciiĝis la manĝaĵoj kaj vestoj, pli kaj pli kostaj!"

La kapo de Hua levis sin por rigarde kapti la kriinton kiu montriĝis laboristo vestita per blua bluzaĉo, elpoŝiganta monon por aĉeti dabingon kaj havanta salivon ŝmirantan la buŝan randon.

Revolucio? Vere jam revoluciigite? – La okuloj de Hua turniĝadis ĉirkaŭen kaj fine trafis sloganon sur tola rubando, jam ŝirita kaj senkoloriĝinta, ankoraŭ tremanta kontraŭ venteto dum la suna subiro, en ne malproksima angulo de strato. La junulo, kvazaŭ reanimite, glutis la lastan buŝon da dabingo kaj haste demandis:

"Jam la revolucion? kiomajare?"

Ĉiuj, kaj la dabinga vendisto kaj la laboristoj, surprizite turnis la vizaĝon al li kaj alpafis malestime rikanan rigardon kio konsciigis al la juna Hua, ke li faru klarigon:

"Vi, vidu! Mi, mi ĵus estis liberigita el la okcidenta malliberejo. Kvin jarojn! Mi do neniom informiĝis pri la aferoj ekster la malliberejo. Pardonon!"

"Vi, kompartiano?" Softe demandinte iu el la laboristoj kun peco da dabingo en la buŝo palpebrumis al siaj kamaradoj.

"Ne, sed membro de Kuomintango!" La junulo leviĝis por parkere deklami sian sperton kaj akcepti admiron kaj aplaŭdon.

La korpulentulo faris grimacon, kraĉis densan mukaĵon tre lerte sur la teron kaj denove entreprenis la bakadon, dum tiuj laboristoj, ĵetinte strangan rigardon al la juna Hua, rapide sin forpelis.

La piedoj portis la junan Hua sur ponton post pli ol 10 minutoj. Li rekonis la grandan domon de la Ĝenerala Komerca Ĉambro. Li sencele vagis, ne sciante jam ĝis kie li atingas.

Subite li rememoris, ke proksime sidas la samprovincana societo, kies sekretarion, nomatan Zhao Xu, li konas. "Kial mi ne iru al li, trafe aŭ maltrafe; ne gravas, se nun mi, havanta jam nenion, povas iri nenien por nokti?"

Ne favoris la mieno de deĵoranto en akceptejo. Li longe gapis al Hua kaj fine, sen guto da viglo:

"Sinjoro Zhao Xu jam ne laboras ĉi tie!"

"Iun ajn el aliaj, bonvole elvenigu, tute same, ĉar mi nepre devas viziti iun el la samprovincana societo -- mi havas gravan aferon. Rapide do!"

Ties mieno ankoraŭ pli malicis, mezura rigardo el oblikvigitaj okuloj sin trenis de la kapo de Hua ĝis liaj piedoj kaj subite soris kun ekstre granda degno al ronda horloĝo kroĉita surmure.

"Mem rigardu! Jam kioma horo? Je la 3-a ĉesis la oficado. Antaŭ longe hejmeniĝis ĉiuj el la Konstanta Komitato."

Kio! Konstanta Komitato? – La junan Hua skuis kaj surprizo kaj emocio. Ĉu komitata sistemo jam instaliĝis ankaŭ en la samprovincana societo? Nur ĉi-momente li klare konsciis, ke la mondo efektive aliiĝis; kaj lia spirito releviĝis:

"Mi atendu ĉi tie, ĝis morgaŭ, ĉar nenie mi povas nokti."

"Ne! Sen tia escepto."

"Tute egale! Mi devas pasigi la nokton."

"Pasigu do! Ie ajn, tiom la tero vastas, tute sufiĉas por enteni vian korpon!" Sardona rido tordis la vizaĝon de la deĵoranto, kiu sekve eksplodis kun rigora voĉo: "Sed for de ĉi tie! Tuj!! Ne kapru!!! Alie mi vokos policanojn."

La juna Hua reagis per sidiĝo. Tiu do, kun furioza sakro, elkuris.

"Al la polico? Laŭ via plaĉo! Ĉiuokaze mi devas ie nokti." Tiel pensante, Hua trankviliĝis.

Ekster lia supozo, tiu venigis ne policanon, sed sinjoron gracilan kaj pli ol 40-jaran. La sinjoro tre ĝentilis al Hua – Ĉu io respektindis ĉe la juna Hua, ke tiu sinjoro sin montru afabla kaj komplezema?

"Frato, vi volas viziti sinjoron Zhao Xu, ĉu ne? Por kio grava?"

"Ho, jes… tio – iom da afero."

"Unuafoje vi venis al Ŝanhajo?"

"Ne. Hodiaŭ la Okcidenta Malliberejo min elvomis."

"Kio? La Okci--?"

"Jes, la Okcidenta Malliberejo. Antaŭ 5 jaroj, revolucie, mi, sur strato, disdonis flugfoliojn, sed kaptiĝis, diablo! Nur hodiaŭ, el la damninda ejo!"

"Antaŭ 5 jaroj??"

"Certe. Tiam la Nacia Revolucia Armeo ankoraŭ ne organizis la nordenan ekspedicion." Lia voĉo pli kaj pli laŭtis kaj la brusto nature elstariĝis, kvazaŭ li rajtus ĉie dormi kaj preni manĝon kiom pro la partopreno en la tiel nomata revolucio, tiom pli pro tio, ke li estis honore enkarcerigata. Sed bedaŭrinde, tiu sinjoro blindis al la granda gloro kaj justa rajto de la heroeca gasto. La nazo de tiu sinjoro elpafis kuglan sonon, la vizaĝo formis ion nek ridan nek malridan, la okuloj faris balaon sur la korpo de Hua ĝis ilia mastro ekriproĉis la deĵoranton:

"Ju pli vi aĝas, des pli vi saĝas! Kio entrudiĝis? Ĉu inde, ke vi venigu min?"

Apenaŭ la mastro, fininte la lastan vorton, sin estis forturnanta por lasi la akceptejon, la juna Hua kaptis lin je la brako.

"Ne foriru!" kriis la juna Hua. "Vi ne solvis ankoraŭ la problemon pri mia noktado."

Nek moviĝis nek parolis tiu sinjoro kies pupiloj tamen senĉese rotaciis. Alkuris servisto. Ekviglis la deĵoranto viŝanta ŝviton de sur la frunto. Tamen la sinjoro okule signis, ke ili portempe sin regu, dume lia rigardo ŝovis sin kvazaŭ borilo en la poŝon kiu entenis la dekstran manon de Hua.

Subkompreninte ties timeman rigardon, Hua eksplodis per ridego, kaj ĉe tio ties skeleteca brako glitis el lia teno, dum kio, sammomente, pluraj dikaj brakoj haŭlis lin foren.

"Priserĉu!" Ordono de la magra sinjoro.

Vane, ekster ilia atendo. Iom perpleksa, tiu sinjoro eligis cigaredon, bruligis ĝin kaj sputis kelkajn buŝojn da blanka fumo. Aperis decido:

"Al la polico! Ĉi forkurintan kompartianon!"

"Al la polico? Nu! Sed kion mi diru pri kompartio?" demandis la juna Hua.

Respondo ne venis, ĉar tiu sinjoro jam forsagis.

Jen policano, kvazaŭ barelo, dika kaj malalta, kun la nazo de drinkulo, frapis la ŝultron de Hua.

"Vi devas esti membro de la komunista partio," deklaris la polica ano, "se vi jam disdonis flugfoliojn antaŭ 5 jaroj! Ĉiuj revoluciuloj, nun okupantaj altan rangon, tiam estis tre tre kvietaj kaj silentemaj, nek ribelemaj nek tumultemaj. Mi vidis ilin propraokule. Ja ja! "