• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 13:01:09    
Mao Dun: Komedio (II)

cri
2.

Post 24 horoj la juna Hua denove trampis sur vivoplena strato. La polico lin kompleze regalis per insulto, ne inklinante forigi per retenado lian seriozan problemon pri noktado kaj manĝo.

Siaflanke ŝanĝiĝis lia stato: Malplenis ĉiuj poŝoj, dum plenis la kapo de diversaj duboj.

Li iĝis malsatega lupo kun flamaj okuloj, sed grapolo kaj rozario da demandaj signoj, similaj al grandaj kaj etaj oreloj, tiel konkure turnadis al li la kapon, ke li neniel povis distingi la direkton.

La mondo vere aliiĝis. Jen kiaj inoj, kun kurta hararo, paro da eruptemaj vulkanetoj sur la brusto, blanke pudrita kaj punce ŝmirita facio, nudaj brakoj kaj femuroj. Teatro kaj kinejo plenplenis de homaj vermoj. Reklamo kaj afiŝo hurladis pri monstraj kaj luktaj filmoj.

Sed kio kaŝiĝis en tiaj fenomenoj? Regis ambiguo en lia menso. Klaregis la sola punkto, ke jam okazis la revolucio kiu tamen glitis el la sfero de lia kompreno.

Li stuporis ĉe trolebusa haltejo situanta sur strata kruco, sieĝata de inoj kun nudaj membroj kaj parfuma odoro, de veturilaj sonoj kaj homaj bruoj kaj de elektrolumaj ŝildoj bluaj aǔ ruĝaj. Abomeno sin rulis en lia koro.

Subite liajn orelojn enpikis muĝoj: "Politikaj novaĵoj! Freŝaj. La registaro de Guangdong (suda provinco) atakas Hunan (meza provinco)! Komunista partio sturmas al Fujian (sudorienta provinco)!"

Li turnis la vizaĝon kaj okule trafis de iu tenatan ĵurnalon, titolitan ŝajne Minsheng Ribao (Popolviva Tagĵurnalo), sub kiu legiĝis "La Ĉefkomandoro Revenis al Nankino". Kaj ĉi-momente en lia kapo sterniĝis politika mapo, fakte jam malnova, de li parkerigita antaǔ 5 jaroj, kaǔze de kio li jam ne povis distingi la situacion.

Borborigmo urĝis lin ien. Sed kien? Li elkapigis mansvinge ĉiujn politikajn informojn kaj ŝovis sin en homan torenton. Li cerbumis pri akiro de manĝo. Rememorante grandan instruon de ĉefministro Sun pri solvado de manĝado, vestado, loĝado kaj trafiko li, tiom pia kaj fidela sed fine fariĝinta sennesta hundo, ne povis sin regi de indigno, kiu unuflanke efikis kontraǔ lia malsato tamen aliflanke turniĝadis kvazaǔ ventrado en lia kapo tiel ke en liaj okuloj ĉiu trafata homo aǔ objekto fariĝis konture duobla kaj li karambolis kun iu ĉe kurbiĝo de iu strato – ambaǔ falis.

"Hundo! Blinda?"

Leviĝinte la unua, tiu insultis kaj eĉ piede batis la junan Hua, nek moviĝantan nek parolantan eble pro malsatego. Baldaǔ leviĝis la palpebroj de la juna Hua, sekvate de subita krio.

"Ĉu vi, Jin? Mi estas Hua."

Kaj li stariĝis. For jam ĉio, kaj la malsato kaj la indigno.

3.

Jam satigite la juna Hua, kun cigaredo oblikve tenata en la buŝa angulo, sinjore sidis en salono de Jin. Sputinte ringon da fumo li alparolis la mastron:

"Mi tute ne atendis, ke metamorfozoj okazis en la 5 jaroj. Jam ĉion mi komprenas. Kiam ni studentis, mi vidis vin ĉiam aplomba kaj neniom mispaŝa. Kiom mi admiras vin, tiom prudentan kaj antaǔvideman!"

"Ho, tiam, tiam – nenio alia, nur ke mi praktikis la antikvan instruon pri tolero al humiligo kaj granda eltenemo al suferigo, preferante ke vi riproĉu min kiel 'kontraǔrevoluciulon'. Vidu nun, ĉu ne mi fariĝis fidela adepto de la revolucio?"

Tia proklamo levis la kapon de Jin kiu dume ellasis cigaredan fumon. Lia ronda vizaĝo, kvazaǔ miniatura suno, reflektis la lumon de elektra lampo.

Hua ridete faris kapklinon kaj, energie fumante la cigaredon, atente rigardis portreton de la forpasinta ĉefministro. Subite lirlis tia penso:

"Ho, Granda Ĉefministro! Via promeso pri manĝaĵoj, vestoj kaj loĝdomoj ne estis senvalora ĉeko. Kiuj fidelis al via instruo, jam ricevis la solvon, eĉ tre feliĉigate. Ĉu ĉi tiu Jin ne estas bona ekzemplo?"

Jin faris cirklon en la aero per la polekso kaj turnis la vizaĝon al Hua antaǔ ol esprimi ion per firma voĉo:

"Tro multaj kanajloj ekzistas en la socio. Ili ĉiam plendas, ke la impostoj estas tro pezaj, tial ili ne povas vivi. Ha! Ili fakte ne komprenas eĉ tion, ke la revolucio postulas vivoferon. Ili, tiom malkleraj, ne volas sin oferi. Ili tute ne meritas esti popolanoj de la revolucia registaro."

"Ĉu tro pezas la impostoj?"

La juna Hua faris tian demandon, ĉar li ankoraǔ ne forgesis sloganojn, parkerigitajn antaǔ 5 jaroj. Cetere, la vortoj de tiu laboristo, diritaj ĉe la dabinga vendisto, kaj io alia tie okazinta, revenis en lian memoron. Feliĉe al li, ke nenion rimarkis lia iama kunlernanto, kiu respondis kun rideto:

"Efektive, ne malpezaj. Tamen, kamarado Hua, komercistoj tre akurate pagas la impostojn. Ili scias subteni la revolucian registaron. Sole la malkleraj laboristoj kaj kamparanoj plendaĉas. Kamarado Hua, ĉu vi scias, kiom da obligacioj la revolucia registaro emisiis? 900 milionojn. En 4 jaroj. Multoble pli ol en 15 jaroj dum la regado de la Norda Militaristaro. Tio estas pruvo pri tio, ke niaj komercistoj apogas la revolucian registaron."

Farinte energian suĉon el la cigaredo, li aldonis per ioma premo de la voĉo"

"Sed komercistoj estas tro profitemaj. El la obligacioj ili gajnis almenaǔ duonon."

Baldaǔ la babilo alidirektiĝis. Jin konigis pri kamaradinoj, balo, stelulinoj, konkurso de banulinoj… -- ĉion la juna Hua unuafoje aǔdis. Jen aliaj faktoj pri la ŝanĝiĝo de la mondo jam pli taǔga por ĝuado.

Orele satigite per tiom da agrablaĵoj kvazaǔ el rakontoj de <>, la juna Hua subite vekiĝis en la realon, ke li havas nek groŝon nek liton. Kuntiriĝis liaj brovoj. Li balbute prezentis la problemon. Kiom li volis prunte preni, almenaǔ 10 aǔ 8 dolarojn, sed lia kuraĝo neniom revenis, li do murmuris, ke li intencas fari ian ajn laboron por plenumi devon el elemento de la revolucio.

Tamen ankaǔ Jin kuntiris la brovojn, bruligante alian cigaredon. Farinte fortan suĉon ĉi tiu mastro levis la vizaĝon al nudulina olepentraĵo pendanta sur la kontraǔa muro. Fine elpremiĝis jenaj vortoj:

"Mi scias, ke vi havas malfacilon, ĵus liberigite. Sed mi ne tre informiĝas pri aferoj de la Partio."

Akirante nenion la juna Hua parolis elturne pri io alia. Poste li eĉ monologis, plendante en la koro kontraǔ la instruo de ĉefministro Sun.

"Ho, jam!" Jin saltis kaj kriis, rompante ties monologon. Li levis la dikfingron, paŝis al Hua kaj seriozege demandis:

"Ĉu oni vere kalumniis, ke vi estas membro de komunista partio?'

"Jes."

"Bonege! Prenu vin por membro de la komunista partio kaj iru denunci vin mem! Post tio vi ricevos laboron."

"Sed mi tute ne estas kompartiano!"

"Ha ha ha! Ne estas? Sed estu! Ne gravas. Fakte vi ege ŝajnas tia ano, ĉar io ĉe vi estas suspektinda."

Gapis la juna Hua.

"Tiel agu, tre bone! Ni estas malnovaj amikoj. Ĉu mi povas vin endanĝerigi? Jam ne frue. Ni iru al balo!"

Jin forĵetis la nefinitan rigaredon kaj ekzumis melodion pri ĉarmulino.

Surstrate la juna Hua eksentis sin malsama ol antaǔ kelkaj horoj. Malgraǔ ke la poŝoj restis sengroŝaj, lia cerbo plenis jam ne de diversaj demandoj, sed de mono kaj belulinoj.