• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 13:01:51    
Mao Dun: Trapa Franjo

cri
1.

La familia nomo de tiu kromedzino estis Ling.

En tiu tago, kiam oni portis ŝin kiel kromedzinon en ies hejmon, ŝi venis al ties avino, tiumomente frandanta trapaĵon alportitan el la Suda Lago kaj prezentitan de bofilo, kaj genuiĝis kun tia senbrueco, ŝajne malbonaǔgura, ke ĝi tiel surprize teruris la oldulinon, ke ŝia koro tuj kuntiriĝis kaj tiom pli post kiam la pufa, laǔmoda hararo de la nova kromedzino dorne pikis ŝiajn maljunajn okulojn. Trapa bongustaĵo restis en ŝia buŝo kiu ellasis intertempe la ne atenditan vokon "Trapa Franjo!" jam sen distingeco pri tio, ĉu la genuanto estis oficiala virino aǔ konkubino kaj al kiu viro tia aǔ ĉi tia ino apartenis.

Trapa Franjo! (La familia nomo Ling homofonas kun trapo en la ĉina lingvo – La trad.) Jen pli ol 10-jara knabino, jam tiel ekhavis sian statuson! Trapa Franjo, kvazaǔ fratineto de la olda sinjorino, la hejmon reganta.

La sinjoro veturis al Ŝanhajo por fari aĉetadon. En iu magazeno li konatiĝis kun Trapa Franjo kaj enamiĝis al ŝi. Li promesis al ŝia patrino kiu havis ŝin kiel solan idon kaj pro la senfileco metis la tutan esperon pri sia estonta vivo sur ŝiajn ŝultrojn, ke li vivtenos la "bopatrinon" dum la tuta vivo. Tial ambaǔ, kaj Trapa Franjo kaj ŝia patrineto, ege ĝojis pro lia sinjoreca promeso.

Sed poste nenio realiĝis. La oldulino kategorie ne agnoskis tian boparencecon, kaj siaflanke la sinjoro tute forgesis sian vorton. Jam plurfoje Trapa Franjo menciis sian patrinon, kiu ankoraǔ trenaĉis malfacilajn tagojn en Ŝanhajo, tamen la sinjoro jen surdis jen mutis jen, rondiginte la okulojn, furioze hurlis:

"Ba! Por kio ŝi sola povas fari elspezon? Nur kelkajn monatojn, ŝi jam ĉiom fordiboĉis el la 300 dolaroj?"

Antaǔ ol konduki Trapan Franjon hejmen, la sinjoro donis 300 dolarojn al ŝia patrino. Informite pri tio la oldulino insultis lin:

"Ci kolektis tian ĉifonon, de sur strato de Ŝanhajo! Valoran je 300? Ci disverŝis monon, kiel akvon! Ci!! Sed… sed ci tiom avaris, donante multe malpli da mono, kiam la 4-a edziniĝis! Ci jam tute forgesis? Kiaj vestokestoj, el falsaĵoj! Kaj la kovriloj deiĝis jam en la geedziga tago. Eĉ nun la familio de ŝia edzo ridas pri tio. Malbona aǔguro! Tri naskojn, ŝi havis, sed… sed ĉiu ideto mortis, en 100 tagoj. Ci! Ci!! Ci faras nigran aĉeton kaj nigran vendon. Nur iom da mono ci gajnas, sed… sed ci tiel diboĉas monon! Ĉielo! Tondro!"

Junece la oldulino tre famis, kiel "konstelacio". Vere, li prenis Trapan Franjon kontraǔ 300 dolaroj, fakte ne pli valoran ol tiu duon-ĉiesulino en la urbeto. Li ekpentis, trafinte la oldulinan skoldon kaj domaĝante la monon, kaj li ŝutis sian rankoron per pugnoj kaj kalcitroj sur la korpon de Trapa Franjo kiu unuafoje ĝuis la ĝentlemanan draŝadon post du monatoj de kiam ŝi ricevis la titolon "Trapa Franjo"

Kaj ŝi aspektis jam ne kiel komence. En la urbeto troviĝis nur barbirejo tre simpla, ne reganta frizadon, tial la moda hararo jam taǔziĝis kaj fariĝis, post plektiĝo, kvazaǔ anasina postaĵo, kia ĉe aliaj virinoj en la urbeto. Ruĵo tute konsumiĝis, brovpinĉilo detruiĝis kaj ne aĉeteblis urbete kaj la sinjoro ne volis pagi por nova peco en Ŝanhajo, tial ŝi iĝis pli kaj pli malbela, eĉ ŝrumpa, sen dozo da aparta ĉarmo.

Du tagojn poste, la sinjoro, multe drinkinta, amindumadis Trapan Franjon eĉ en radioj de la suno. Subite kelkaj strioj sur ŝia ventro lin preskaǔ tute resobrigis. Li faris demandon, sed ŝi fermis la okulojn anstataǔ doni respondon. Li observis ŝiajn mamojn, cicojn kaj… suspekto pli kaj pli fortiĝis, ĝis li saltis, faligis ŝin sur plankon kaj donis seriozajn batojn grincigante la dentojn.

"Strata inaĉo! Virga tero ci? Tiunokte en Ŝanhaja hotelo ci brile ŝajnigis cin ne plugita!"

Ŝi ne kuraĝis eĉ plori.

Ankaǔ ĉi tio flugis en la oldulinajn orelojn, kaj la tagoj de Trapa Franjo fariĝis ankoraǔ pli turmentaj. Ĉiutage la oldulino, tre kapabla en riproĉo aluda kaj insulto nuda, donis lecionon al Trapa Franjo. En pluraj fojoj, ĝuante sian sakradon aǔ mokadon, ŝi forgesis faston. La neglekton rimarkinte ŝi furioze martelis per la mano jen tablon jen benkon kaj mitralis blasfemajn vortojn al Trapa Franjo kiu eĉ spireton ne kuraĝis ellasi. Kiam mustelo forkaptis kokinon, ŝi venĝis la kortobirdon per anatemo kontraǔ Trapa Franjo, pikante per ungo ŝian vizaĝon.

"Rubo! Stratulino! Sakrilegie, ci faris tian umon en hela tago! Pro ci, mustelo venis, nian kokinon for! Ci, pekon kontraǔ suna bodisatvo! Ci, al malbona mortaĉo! Ci, senvizaĝa ino!"

La sinjoro mem ne timis la tiel nomatan sunan bodisatvon, kvankam lia suspekto ne retiris sin. La strangaj strioj sur la Trapa ventro tiom lin fascinis, ke li pluvigis pugnojn, kiam Trapa Franjo ne volis ke li observu la surventran desegnon. Sed ĉiufoje, kiam la strangaĵo okupis liajn okulglobojn, li angore anhelis donante al ŝi plurajn pinĉojn. Feliĉe, ke ne venis ankoraǔ pli malica ideo, malgraǔ ke ĉiutagis kaj insulto kaj bato. Li ne lasis ŝin eĉ dum la menstruo, ignore al sia peto:

"Bonvole , post du tagoj!"

Afekcio ŝin ne ignoris. Obskuro kloŝis ŝiajn okulojn, de tempo al tempo. La subventro ofte ŝin doloris. Ŝi raportis tion al la sinjoro, sed li rikane diris, ke tio ne estas malsano.

Ankaǔ pri ĉi tio la oldulino informiĝis. Vidinte iun ajn ŝi tuj deklaris: "La senhonta stratulino mem kaǔzis la malsanon. Ĉielo havas okulojn. Ni povus almenaǔ ĝui sonojn, se ni ĵetus la 300 dolarojn en akvon."

2.

Ĉiumonate la sinjoro vojaĝis al Ŝanhajo por pli aǔ malpli ol unu semajno, laǔ postulo de la kariero. Lia foresto tiom feliĉigis Trapan Franjon, ke ŝi sentis sin liberigata el sub ekzekutista tranĉilo, malgraǔ tio, ke la matena insulto kaj vespera sakro de la oldulino multe pli ŝtormis ol kiam la sinjoro hejme restis. Trapa Franjo devis jam ne timi la pli kaj pli teruran perfortaĵon.

Ol ŝi ne pli aĝis la "frandema" sinjorido, kiun servoknabino Xing timis treme kiel muso katon. Kiam neniu ĉeestis, li tiklis Trapan Franjon je ŝia polmo aǔ karesis ŝian mentonon. Trapa Franjo ne kuraĝis brui sed, tute ruĝiĝinte, forkuris. La sinjorido nur rigardis ŝin, anstataǔ persekuti.

Ol la sinjorido multe pli konsterniga estis la bofilo, do la edzo de la 4-a filino, kaj ol la sinjoro ne malpli obstina. Eĉ antaǔ la rigora oldulino li aǔdacis subtable knedi la femuron de Trapa Franjo, kiu lin provis eviti kiel tiu servoknabino la sinjoridon.

Ĉi viro havis oficon en la urbeta polico. Li frekventis Trapan Franjon profite de la foresto de ŝia edzo, havante ledan ujon ĉe la talio. Ŝi sciis, ke en la ujo estas pistolo. Ŝia koro forte batis, tial ŝi jam fariĝis prefera al tio, ke ŝia edzo restu hejme. Ŝi do forte esperis lian fruan revenon, por eskapi el la teroraj ungoj de tiu bofilo de la familio.

(Daǔrigota)