• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 13:02:26    
Mao Dun: Trapa Franjo (II)

cri
Defenda brigado fondiĝis en la urbeto kaj la sinjoro estis ĝia administratoro. Ĉiufoje, post lia reveno el Ŝanhajo, la du estroj de la brigado lin vizitis. La du paroj da ŝtelistecaj okuloj kaptis ĉiun ŝancon por vori la korpon de Trapa Franjo. Ĉi-foje la sinjoro alportis el Ŝanhajo du grandajn sakojn, kiuj kviete kuŝis en ilia ĉambro. Post longa babilo pri io, la sinjoro kolere kriis:

"Kio? Li akiras du dekonojn, tute sen peno. Malmulte? Li ne kontentas? Li volas estigi incidenton? Liaj subuloj estas ftizuloj, taǔgaj por nenio. Se li atakos, ni faru rebaton! Morgaǔ motorŝipo alportos 50 kilogramojn. Gardu la havenon! Batalo, nur bagatelo. Ili la unuaj disŝiras la amikecon. Je la 5-a, morgaǔ matene! Frue ellitiĝu! Afero komuna. Ne timu malfacilon!"

"Fratoj…"

Apenaǔ unu el la estroj komencis sian parolon, la sinjoro, ankoraǔ tre iritita, promesis:

"Al ĉiu frato unu uncon da opio, post la venko!"

Trapa Franjo absorbiĝis en subaǔskultado. Subite iu pinĉis ŝian ŝultron kaj ŝi – "Aj jo!" – sed nur "Aj", ŝi prompte sin regis. Jen neniu alia, ĝuste la bofilo! Li najlis voluptan rigardon sur ŝia vizaĝo, kvazaǔ volante gluti ŝin. Ŝia koro tondre martelis la torakon, ĉar ŝia edzo troviĝis ekstere.

La bofilo perforte subpremis sian fajron, faris kraĉon kaj forlasis ŝin. Li paŝis al la sinjoro kaj murmuradis pri io, ĝis tiu lasta krude muĝis:

"Kanajlo! For lin! Morgaǔ matene, mi mem!"

Stranga rido glitis el la buŝo de la bofilo, ŝajnante striga ululo al Trapa Franjo.

Tempis lumigi lampon, sed ankoraǔ bluis la vizaĝo de la sinjoro kiu, anstataǔ paroli, fingrumadis pistolon, jen ĝin malkonstruante jen la partojn rekunigante. Fininte la lastan munton, li enŝovis sufiĉon da kugloj kaj faris celadon kvazaǔ li volus tuj pafi, tiel ke Trapa Franjo, lin preterpasante, tremadis ĝis la piedaj pintoj. Anstataǔ preni noktan manĝon, li eliris kun la pafilo. Ŝtono premis la koron de Trapa Franjo, dronanta en teruro.

Siaflanke la maljunulino sidis antaǔ budha niĉo kaj sensone litaniis, movante per fingroj bidojn de rozario, tre rapide. Antaǔ la niĉo brulis santala incenso, tre vigle.

Proksimume je la 22-a revenis la sinjoro, kies vizaĝo purpuris, okuloj ruĝis kaj ŝajnis pli malgrandaj ol kutime, kaj verto vaporis de ŝvito. Oni flaris vinan odoron en la distanco de 3 futoj. Li prenis ĉe la talio la pistolon kaj frape metis ĝin sur tablon. Trapa Franjo demetis liajn vestojn per tremantaj manoj. Li subite etendis unu brakon, ŝin levis volve je ŝia lumbo kaj ĵetis en la liton. Sekvis tondraj hahaoj. Ĉi tio okazis jam kiel ĉiutagaĵo, ĉi tio okazis ĉi-foje tamen kun ia eksterordinareco ŝin puŝanta en perplekson inter fortuno kaj parco tiel ke ŝi kadavris enlite anstataǔ iel moviĝi. Li alpaŝis, bestie deŝiris ŝiajn vestojn per la liva mano, tenante la sombran pafileton per la dekstra – ŝi, jam tute nuda, tiom panikis, ke la membroj pastis kaj la pupiloj dilatiĝis. Gela tubeto de la pistolo energie kisis la bruston de Trapa Franjo kies tuta korpo forte tremis, tiom pli kiam jenaj vortoj elgluglis:

"Mi, plovu, pel ĉi, ĉu ĉu mia, mia piztolo, bo-bone labolaz!"

Ŝiaj oreloj krakis, larmoj torentis sur ŝiajn vangojn.

"Zen-taǔga iiinaĉo, timaz molton? Mi, cin, ludoz an-ankolaǔ, ankolaǔ ta-ta-tagojn!"

Jelpa rido, eksplodinta el lia buŝo, skuis la murojn; li debrustigis la pistolon kaj pikis per ĝi ŝian vaginon – Ŝi kriis pro doloro kaj sekve sentis sin mortinta. Rikano enkondukis vomaĵon sur ŝian korpon kaj en la liton, sekvis kolapso de la vira organismo, en akompano de ronkoj.

Puriginte la litaĵojn, Trapa Franjo buliĝis en litangulo. Ŝi ne povis endormiĝi, nek kuraĝis. Se ĵuse kuglo penetrus ŝian bruston – nur ĉi-momente ŝi konsciis – eble tio estus la plej bona kaj simpla solvo. Ŝi milde levis la pistolon, iom observis ĝin kaj ekfermis la okulojn; sed ŝia koro freneze batis, kaj fine ŝi lasis la mortigilon.

Post la 3-a horo frapoj skuis la portalon, kio vekis la sinjoron, kiu iom aǔskultis kun malfermegitaj okuloj la pordajn sonojn, prenis la pistolon, kuris al la fenestro, ĝin ovris kaj muĝis:

"Fiki vian patrinaĉon! Ne bruaĉu!"

"Jam ĉiuj kolektiĝas!" Ies voĉo enŝoviĝis tra la ekstera pordo.

La sinjoro ĵetis peltaĵon sur sian korpon, ĝin striktigis per krespa zono anstataǔ fari butonadon, ŝovis la armilon kaj elrapidis.

Post interŝanĝo de kelkaj vortoj la sinjoro kriis "Huligano!" kaj forgvidis ĉiujn.

Trapa Franjo elĉambriĝis kaj, fiksante rigardon al solecaj steloj kaj frostigitaj nubflokoj, ektremis de frido. Ŝi revenis al la lito kaj kovris la suban parton de la korpo. Prefere ne dormu! Ŝi persistis, sed pli kaj pli sensukcese – La kapo, apogita al la litframo, glitis sur la ŝultron… Jen la sinjoro pafas ŝin, jen panjo serĉas ŝin kaj ambaǔ plorante sin brakumas, la patrino tutforte ŝin ĉirkaǔprenas kaj premas… Ŝi vekiĝis, efektive iu ŝin brakumis kaj premis, sed ne ŝia panjo. Kiu? Jam tute sobra, ŝi distingis dank' al kerosena lampo ankoraǔ brulanta ties vizaĝon kies korpo restis sur la ŝia.

"Sinjorido, vi…!" Vaksis ŝia vizaĝo.

Ŝi forturnis la vizaĝon por eviti lian buŝon. Ŝi alarme kriis.

Li, tute silenta, almovis ambaǔmane ŝian vizaĝon, fiksis siajn okulojn al la ŝiaj kaj muzelumis sian vizaĝon, pro kio ŝi spirege kriis kun baraktanta koro:

"For, alie mi vokos homojn!"

"Voku do! Li foriris kun policanoj batali por opio; ŝi ne ŝovos la nazon en nian vazon." Ankaǔ li iom anhelis, tamen li, kvankam nur 16- aǔ 17-jara kiel ŝi, estis pli forta.

"Vi… vi perfortas min…" softe diris Trapa Franjo kiu, ankoraǔ larmanta, jam lasis sin al lia manovrado.

Subite aǔdiĝis tumulto el strato, pli kaj pli proksime, ĝis tondris pordaj frapoj. En la kriza kazo ŝi depuŝis la sinjoridon, ellitiĝis kaj kuris al la pordo por ĝin fermi. Sed ŝi ne sukcesis, ĉar li jam atingis kaj ĵetis la vortojn rekte sur ŝian vizaĝon: "Vi frenezas?" Kaj li englitis.

Ŝi surmetis veston, kovris la kapon, kurbiĝis en la lito kaj forte tremis. La bruado jam atingis ŝian ĉambron. Sin kuraĝiginte ŝi iris al la pordo kaj ĝin apertis. Ekstere vidiĝis 5 aǔ 6 homoj, inkluzive de la bofilo kaj la sinjoro portata de du viroj. La elturnita basko de lia peltaĵo frapis la okulojn de Trapa Franjo per maso da sango koagulita sur neĝe blankaj haroj de la peltaĵo. Ili metis la sinjoron en la liton. Restis brigadestro kaj la bofilo post foriro de la aliaj. La sinjoro lupe blekis pro doloro. La estro paŝis al li kaj, ĵetinte rigardon en la liton, diris:

"Ŝajne en nia urbeto oni ne kapablas forigi la vundon. Sed, strange, kia pafo! La malamikoj estis antaǔe. Kiel iu el ili povus pafi de flanke? Certe la pafinto celis ĝuste la sinjoron."

Subite Trapa Franjo, kaǔranta en la lito, vidis ke la bofilo subridas starante malantaǔ la brigada estro.

Dume aǔdiĝis oldulina sakro el alia ĉambro: "Bona pago! Pro ofendo al la suna bodisatvo. Kaǔze de la fetora inaĉo! Mi jam vidis ŝin malbonaǔgura en la unua tago de ŝia alveno. Kial inviti doktoron? Prefere batmortigi la ĉiesulinaĉon! Nepre!"

3.

La suno estis jam tre alte.

Bruado cirkulis en la urbeto pri tio, ke rabistoj tre potencas. Gildo telefonis al gubernatorejo, ke policestro oferis sian vivon en "kaptado de rabistoj" kaj la direktoro de la administracio de la defenda brigado serioze vundiĝis. La gubernio faris tiun raporton al provinco, sed "rabistoj" fariĝis "banditoj", nombrantaj jam 3 centojn kaj fantome frekventantaj la urbeton kun bonaj armiloj. Sekve la provinco alsendis roton por likvidi la banditojn.

Ankaǔ Trapa Franjo vidis la roton marŝantan surstrate. Tamen ŝi ne certis, ĉu la roto helpos la sinjoron aǔ la bofilon. Aliflanke ŝi ne povis nuligi la konkludon, ke tiu lasta pafe vundis ŝian edzon. Ŝi kaŝis ĝin en la koro, ne konfidencante eĉ al la sinjorido.

(Daǔrigota)