• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2004-01-14 13:03:01    
Mao Dun: Trapa Franjo (III)

cri
La sinjoro fate pli kaj pli resaniĝis, sed la kuglo restis en lia karno, sub cikatro. Trapa Franjo denove timis, ke li, tute bonfarta, devigos ŝin al la enlita afero. Ŝi do sekrete petis la sinjoridon, ke li provu savi ŝin. Sed li, anstataǔ cerbumi, ŝin mokis.

Post tagoj la sinjoro jam povis paŝi. Kaj Trapa Franjo tiom maltrankvilis, ke eĉ apetito forkuris.

Io taǔzis lian koron, pro kio li jam ne tiom turmentis ŝin kiom antaǔe. Unu el la brigadaj estroj ofte venis konversacii kun la sinjoro. Ili mallaǔte parolis, kaj la mastro kuntiris la brovojn de tempo al tempo.

Foje, aranĝante salangan-nestan supon, ŝi aǔdis el la estra buŝo: "Ĉiutage la gildo liveras tridek tablojn da vino kaj manĝaĵoj. Jam de pli ol duona monato! Jam pli ol dumil dolarojn! La gildestro esperegas, ke la roto tuj foriru. Sed la rotestro diris, ke la roto devas batali almenaǔ unu fojon kontraǔ la banditoj, alie ili ne povas fari raporton."

"Ba! Diablo prenu ilian raporton!" La sinjoro kunpremis la dentojn kaj ankoraǔ pli forte kuntiris la brovojn.

La brigada estro ĉeigis sian buŝon al la orelo de la sinjoro. Ĉi tiu lasta prompte saltis kaj blekis: "Kio! Hieraǔ ili jam postulis tridek uncojn da opio. Hodiaǔ ili eĉ pli? Friponoj!!"

"Ankoraǔ io, plej indigniga! Survoje ili rabis multe. Niaj fratoj disportis opion al kelkaj riĉaj familioj, niaj malnovaj klientoj, sed rotanoj forrabis survoje. De pli ol duona monato ili loĝas ĉi tie. Ili do jam ĉion konas!"

"Damne! Rota ribelo!" La mastro peze martelis tablon kaj tiel koleris, ke vejnoj sur lia vizaĝo ŝvelis ĝis la dikeco de eta fingro, kio ĵetis Trapan Franjon en panikon, kvazaǔ li pretus levi la pistolon por ŝin mortigi. "Nia negoco kaputos, se ili restaĉos ankoraǔ duonan monaton! Ni devas elpensi kontraǔrimedon."

Ĝemis la estro, suspiris la mastro. Ambaǔ murmuradis pri io ĝis Trapa Franjo rimarkis ĝojan mienon de la edzo, kiu senĉese kapjesis. Fine la gasto, forironte, diris: "Tranviliĝu! Nia alivestado ne perfidos. Ni ekspediciu al la nordokcidenta vilaĝo, sufiĉe grasa, ke ni povu deskrapi iom!"

"Niaj gvatantoj estu ege atentemaj! Kiam ili marŝos el la urbeto, ni tuj nin retiru. Ne faru veran militon, alie skandalo nin ridindigos."

Fine foriris la estro, ricevinte multe da konsiloj de la sinjoro.

La sinjoro falis en mediton. Post longa tempo li sendis oldan servistinon por venigi la bofilon.

Aǔdinte la vorton "bofilo", Trapa Franjo sentis malkomforton tra la tuta korpo. Ŝi tre inklinis raporti sian suspekton al la edzo. Sed post longa hezito ŝi silente foriris.

La sinjoro parolis kun la bofilo dum iom da tempo. Ili leviĝis por forrapidi. Ĉeporde staris Trapa Franjo, al kiu la bofilo grimacis tiom ke liaj grandaj incizivoj ŝajnis pretaj iun mordi, tiel ke ŝiaj poraj viloj ekhirtis kvazaǔ ŝi vidus dikan najon eliganta la langon.

En vespera manĝo la sinjoro deziris vinon el taseto. Trapa Franjo plenigis la ujeton per brando kaj sian koron per neeldirebla tristo, sentante alvenon de la Parco. Ĉu ne antaǔsigno, ke li nur elegante kaj lante trinketas la vinon farante nenion alian? Multafoje li lasis la taseton kaj streĉis la orelojn por aǔskulti ion el la strato. Proksimume je la 9-a, aǔdiĝis paŝbruoj, miksitaj kun ordonaj krioj. Li rezignis la drinkaĵon, duone kuŝigis sin sur la lito kaj, kun plumbo en la koro, diktis, ke ŝi dabu al li la gambojn. Post longa tempo enflugis pafaj sibloj el lontano. Kvazaǔ elektrite, li saltis de la lito rekte al la fenestro. Fajra lumo flagris nordokcidente. Ion konstatinte, li turnis sin al la tablo, mem verŝis vinon en grandan bovlon, glugle glutis la vinon, karuseligis la kapon dum momento kaj disetendis la brakojn. Ŝi sciis, ke li volas ke ŝi demetu liajn vestojn, tial ŝia koro spasmis. Sed ekster ŝia atendo, li faris nur, ke ŝi milde martelu liajn krurojn kaj femurojn. Baldaǔ jam en dormon.

Sekvatage, Trapa Franjo informiĝis en kuirejo el la buŝo de la fava akvoportisto Ada, ke banditoj invadis la nordokcidentan vilaĝon, post nokta luktado la provinca roto kaptis multe da kamparanoj laǔdire kompromititaj al la bando, ankaǔ iun vunditan banditon.

La aeron vibrigis inaj tablofrapoj kaj blasfemoj: "Dorloti la monstrinon! La monstrino adultas kun bofilo. Ofende al la suna bodisatvo!"

Trapa Franjo portis longanan (Euphoria longan, kies frukto tiel malgranda kaj ronda kiel koturna ovo entenas pulpon tre dolĉan – La trad.) kaj lotusseman supon al la sinjoro kiu severe kriis: "Vi aǔdacas diri tiajn vortojn?"

"Ne sufiĉas al vi tiu kuglo?" La bofilo grincigis la dentojn kaj ellasis hirtigajn ridojn.

La koro de Trapa Franjo tordiĝis, kiam ŝi vidis nigran tubon tenatan de la bofilo kaj celantan al ŝia edzo. Rigidis ŝiaj piedoj kaj konglomeriĝis ŝia sango.

"Ci… ci kuraĝas?" La lasta krio de la sinjoro.

Paf!

Sekve falo de ina korpo, preter kiu la bofilaj piedoj faris grandajn paŝojn for.

4.

Paf! Mortis ne Trapa Franjo, sed la sinjoro.

Plurajn tagojn daǔris komato kaj febrego. Ruĝe flamis la vizaĝo, restis gapaj la okuloj, forestis manĝo kaj trinko, sekvis deliro kaj galimatio. Fine! Fine pli kaj pli orde, malgraǔ manko de forto kaj tagnokta dormaĉo.

En iu vespero ŝi rekonsciiĝis kaj vidis, ke la servoknabino faras observon ekstere tra la fenestro. Ŝi ne komprenis sian kuŝadon, ĉar ŝi forgesis ĉion okazintan. Ŝi volis leviĝi, tamen la korpo ne obeis.

"Kion vi rigardas? Gardu vin kontraǔ puno de la sinjora moŝto!" Ŝi ne povis laǔte paroli. Subite ŝi sentis malsaton.

La fenestro flagris per rido de la knabino kiu hihie diris: "La sinjoro mortis! Tie, lia kadavro; tie, lia sango, multa."

Trapa Franjo ektremis kaj la memoro revenis. La paseon revokante, ŝi sentis sin kvazaǔ en inkubo: Kiuj tie? Svage. La sinjora pafilo, celanta ŝian bruston; la bofila pistolo, pafanta ŝian edzon; feroca vizaĝo! Kies vizaĝo? De la bofila! Kun levitaj brovaĉoj, pikantaj ŝiajn okulojn. Jen manoj! De kiu? De la bofilo! Kun bestaj ungoj, levantaj la litkovrilon, ŝirantaj ŝian veston. Ŝi mem, baraktanta, agonianta, kun helpopetaj krioj, nenies orelojn atingantaj… Sveno finis ĉion.

Rekonsciiĝo impresis ŝin, ke ŝi jam mortis. Lampa lumo etendis homan ombron en la lito. Post longa komparo ŝi konkludis, ke la transversa ombro apartenas ne al ŝi, sed el la sinjorido staranta ĉe la lito. Ŝi ekveis.

"Ĉu mi ne mortis?"

"Ĉu tiel facile?"

Ŝi iom movis la korpon kaj ankoraǔ pli mallaǔte diris: "Mi – memoras – la bofilo –"

"Li ĵus eliris, dank' al mia malgranda artifiko."

"Vi – diablido!"

Ŝi lasis, ke li kisu ŝian vizaĝon. Poste ŝi diris per milda tono, ke ŝi malsatas.

Li informis, ke nun la bofilo ne nur okupas la lokon de la sinjoro en la defenda brigado, sed ankaǔ regas la hejmon.

Forte surprizita de tia sciigo, ŝi iom stuporis. Poste, kontraǔ ŝia volo, sin elŝovis la demando: "Ĉu vi scias, pro kio la sinjoro mortis?"

"Pro malatento. Li trafis sin."

"Kiu diris?"

"Mia bofrato. Ankaǔ la avino diris, ke mia patro pekis kontraǔ la suna bodisatvo, tial lia kuglo trafis lin. Ankaǔ vi ofendis la sunan bodisatvon. Li mortis; vi, iru doni ateston en la infero; tial ankaǔ vi mortis tri tagojn. Jen la tuto."

Ŝi longe hezitis. Fine ŝi skuis la kapon kaj etendis la buŝon al lia orelo: "Tute ne! Ne li mem! Diru al neniu! Mi vidis klarege: La bofilo pafmortigis nian sinjoron!"

Li fiksis duban rigardon sur ŝia vizaĝo, ĝis la vortoj sonis el lia indiferenta voĉo: "Tute egale, se jam!"

"Sed mi antaǔsentas, ke li mortigos ankaǔ vin. Ankaǔ min!" Ŝi ellasis faciligan spiron.

Li klinis la kapon kiu turniĝis en nebulo.

Ŝi ekpuŝis lin. "Rapide for! Baldaǔ li revenos."

"Hi hi! Vi sopiras al li? Hodiaǔ li deĵoras, kaj vespere oni lin regalos per festeno en la hejmo de la duonstratulino. Li revenos? Hej, vi pensas, ke li revenu?"

"Putru cia lango!"

Regis silento. Fine sin elpelis la denaske timema junulo, ŝin iom aminduminte.

Letargiis Trapa Franjo, longan tempon.

Iu ŝin skue vekis. Kaj pelmelaj bruoj penetris ŝiajn orelojn, kvazaǔ oni petarde pasigus novjaran nokton sur stratoj. Ovrinte la okulojn, ŝi vidis la sinjoridon kiu, pala de timo, levis ŝin.

"Ellitiĝu! Venas veraj banditoj! Aǔskultu! Pafoj! En la okcidenta strato."

Ŝi gapis al la fenestro, enlasanta strion da oraj sunradioj.

Li urĝis ŝin al vestado. "Tiufoje mia patro sendis homojn fari rabon kaj bruligon en la nordokcidenta vilaĝo. Oni kaptis kelkajn kiel banditojn. Vidu, veraj banditoj venas! Inter ili estas la maljuste kulpigitaj vilaĝanoj. Ili venas buĉi nian familion!"

Tumulto bolis en la stratoj. Aǔdiĝis ankaǔ fermaj knaroj de butikaj pordoj. La sinjorido fulmorapide elkuris, dum Trapa Franjo trenis la tremantajn krurojn al la ĉestrata fenestro por tion konstati. Jen grego sekvis hordon, en paniko kaj konfuzo. Brigadanoj anticipe prirabis butikojn ne sukcesantajn rapide fermi sian pordon kaj sendis blindajn kuglojn al fermitaj pordoj. Ŝi kolapsis sur la plankon. Ĉi-momente la sinjorido reenkuris kaj brakume levis ŝin.

'Jam, jam! Kugloj boris mian bofraton!" Li anhele kriis. "Kio? Kio al viaj piedoj?"

La oldulino ankoraǔ genuis antaǔ la niĉo. Ŝin ignorante la sinjorido tiris Trapan Franjon tra la malantaǔa pordo.

"Kien? Kien?" ŝin demandis ŝia koro.

Panjo! Panjo ankoraǔ barakte vivas en Ŝanhajo! Du larmaj fluetoj sulkis ŝiajn kalke palajn vangojn.

Sible, kaj sible, tra la aero. Falis la sinjorido, kvazaǔ ŝtipo, kio kaǔzis al ŝi stumblon. Ŝi pene levis sin por rigardi, ĉu li ankoraǔ vivetas, sed ĝuste tiam dua kuglo trafis ŝian bruston. Ektikis ŝia vizaĝo. Sen krio, ŝi sinkis flanken. Ondeto, ŝajne de indigno, eble de rideto, ludis sur ŝiaj lipaj komisuroj.

Soris tenebra fumo el ilia hejmo, sekvate de brilaj flamoj.